La Perloriverorivero Perlo (ĉine: 珠江 Zhū Jiāng, portugale: Rio das Pérolas, angle: Pearl River), kaj malpli komune nomata rivero Guangdong (aŭ rivero Kantono) (粤江) estas la tria rivero plej longa el tiuj kiuj fluas entute tra Ĉinio, post la Jangzio kaj la Flava Rivero, kaj la dua laŭ akvokvanto (post la Jangzio).

Perlorivero
rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 400 km
Fluo
Geografio
Landoj Popola Respubliko Ĉinio
Regionoj Gŭiĝoŭo
vdr
Baseno de la rivero Perlo kaj de ties alfluantoj
Baseno de la rivero Perlo
La rivero Perlo ĉe Kantono

Ĝi fluas tra la suda parto de Ĉinio, en direkto okcidente orienten kaj elfluas en la Sudĉina Maro, inter Hongkongo kaj Makao. Ties malsupra fluejo kaj tiuj de la alfluantoj formas la delton de la Rivero Perlo.

Geografio redakti

 
Mapo de la regiono de la delto: verde la teritorio de Hongkongo

La rivero Perlo estas tiele nomata pro la nomo de iama insulo el sablo aŭ ŝtono situanta meze de la rivero nomata "marperlo" (海 珠). Tiu insulo troviĝas nun ĉetere, pro la ŝanĝo de la fluo de la rivero.

La rivero formiĝas pro la konverĝo de la rivero Ksi (Ksi Jiango aŭ okcidenta rivero), la rivero Bei (Jiang Bei aŭ norda rivero) kaj la rivero Dong (Jiang Dong aŭ orienta rivero), en la provinco de Junano. La rivero fluas en direkto orienta tra la provincoj aŭ aŭtonomaj regionoj de Gŭiĝoŭo, Gŭangŝio, Hunano, Ĝjangŝio kaj Gŭangdongo. En tiu lasta provinco, la rivero enfluas en la Sudĉina Maro formante grandan delton kie estas la urbo de Kantono.

La delto de la Rivero Perlo estas unu de la zonoj plej prosperaj ekonomie de Ĉinio. Ambaŭflanke de la delto troviĝas la antikvaj eŭropaj kolonioj de Hongkongo kaj Makao, aktuale regionoj administre specialaj de Ĉinio kun ekonomio tre disvolvigata kaj iom post iom pli interrilata kun la resto de la zono de la delto.

La estuaro estas regule malplenigita el sablo por havi ĝin malferma al la oceanaj ŝipoj. Oni konsideras, ke la rivero Perlo estas unu el la riveroj plej poluataj de la mondo.[1]

Notoj redakti