Digo estas tera altaĵo aŭ murego por defendi lokojn kontraŭ la inundo de rivero, maro aŭ por krei artefaritan lagon, kanalon. Laŭ Francisko Azorín Digo estas Baraĵo el tero aŭ ŝtonoj, ĉe maro aŭ rivero.[1] Kaj li indikas etimologion el la nederlanda dijk. Li aldonas teknikajn terminojn kiel digi, bari akvofluon per digo; terdigo, flanka digo, riverdigo.[2]

Digo en Ainaži (Latvio).

Digo povas esti simpla konstruaĵo kiel muro de grundosablosakoj metataj laŭ akvobordo en inunda krizo. Ĝi povas esti ankaŭ kompleksa kaj daŭra konstruaĵo kiel muro kun sistemo de pumpiloj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 56.
  2. Azorín, samloke.