Seka digo, aŭ karena digo, estas la nomo de la havenaj instalaĵoj konstruitaj por meti ŝipojn ekster akvo por povi fari reparaĵojn en ties ekstera parto.

Trenŝipo en seka digo.

Tiuj reparadoj faritaj periode ricevas la nomon karenado kaj oni faras ilin en la parto de la ŝipoŝelo konata kiel kareno.

En la foto oni povas observi ŝipon kun la laboro de farbado en kareno jam faritaj.

Estas diversaj sistemoj de sekaj digoj. Inter ili menciindas la jenaj:

  • Tipa ŝip-riparejo kiel klina deklivo sur kiu oni suprenigas ŝipojn, ĉefe ne tro grandajn aŭ tro pezajn.
  • Kluzo: oni metas ŝipon en skatolo el kie oni forigas akcon.
  • Flosanta digo.
  • Sinkrolifto aŭ Sincrolift.

En la sporta etoso la esprimo "en la seka digo" estas uzata en kelkaj lingvoj por aludi la vunditajn sportistojn kiuj bezonas periodon por rekuperado, ekzemple en futbalo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti