Kareno (ŝipo)

Kareno estas la malsupra parto de ŝipo, kiu troviĝas sub la akvolinio.

La blua parto estas la kareno

De la formo de la kareno dependas la navigaj ecoj de la ŝipo.

La karencentro estas la graveccentro de la karenvolumeno.

Seka digo, aŭ karena digo, estas la nomo de la havenaj instalaĵoj konstruitaj por meti ŝipojn ekster akvo por povi fari reparaĵojn en ties ekstera parto. Tiuj reparadoj faritaj periode ricevas la nomon karenado kaj oni faras ilin en la parto de la ŝipoŝelo konata kiel kareno.

Vidu ankaŭ redakti