Digvojo
Digvojo estas aŭtovojo aŭ fervojo sur altigita digo, ĉefe tra larĝaj akvujoj aŭ malsekejoj. Ĝin povas interrompi pontoj por ebligi la akvofluon.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ab/King_Fahd_causeway_satellite.png/250px-King_Fahd_causeway_satellite.png)
Gravaj digvojoj estas:
- Digvojo reĝo Fahd, inter Saud-Arabio kaj Barejno.
- Digvojo Johor-Singapuro inter Singapuro kaj Malajzio.
- Digvojo Lago Pontchartrain en suda Luiziano, Usono.
- Digvojo inter Venecio kaj itala ĉeflando
- En Nederlando gravas Afsluitdijk, Houtribdijk kaj Brouwersdam