Luiziano

Usona subŝtato, bordanta la Meksikan Golfon, apud Teksaso, Arkansaso, kaj Misisipio

Luiziano (angle Louisiana [lu-IZ-i-AN'-a]) estas usona subŝtato. Ĝi fariĝis la 18-a subŝtato de Usono je la 30-a de aprilo 1812.

Luiziano
State of Louisiana
État de Louisiane
Léta de la Lwizyàn
Ŝtata flago de Luiziano Ŝtata blazono de Luiziano
(Flago de Luiziano) (Blazono de Luiziano)
Ŝtata kromnomo: Pelican State (pelikana ŝtato)
Mapo de Usono kun Luiziano montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo Baton Rouge
Plej granda urbo New Orleans
Ŝtatestro John Bel Edwards
Areo 135.382 km² (31)
 - Tero 113.000 km²
 - Akvo 22.000 km² (16 %)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 4 657 757 (25-a)
 - Denso 40 /km² (24-a)
Aliĝo
 - Dato 30-a de aprilo 1812
 - Ordo 18
Horzono CST: UTC-6/-5
Latitudo 28°56' N al 33°01' N
Longitudo 88°49' U al 94°03' U
Larĝeco 210 km
Longeco 610 km
Alteco
 - Plej alta 163 m
 - Meza alteco 30 m
 - Plej malalta −2,5 m
Mallongigoj
 - USPS LA
 - ISO 3166-2 US-LA (FIPS-kodo 04)
Retejo www.louisiana.gov
vdr

Eŭropaj influoj kaj etna diverseco distingas Luizianon el la aliaj ŝtatoj. Kiam ĝi eniris la Union, ĝi kunportis francan leĝsistemon kaj dulingvecon, kiuj ankoraŭ ekzistas tie.

La kulturoj de Afriko kaj Francio kunmiksiĝis kun la indiĝenoj en Luiziano kaj kreis riĉan kulturon kiu estas fama pro, interalie, siaj muziko kaj kuirarto. Vidu: Kaĵunoj

La lokaj registar-dividoj de Luiziano nomiĝas angle parish (paroĥo), sed estas pli-malpli la sama afero kiel la (kantonoj) de aliaj usonaj ŝtatoj.

Ĉefurbo: Baton Rouge
Plej granda urbo: Nov-Orleano

TTT-ejo de Luiziano en la angla http://www.state.la.us Arkivigite je 2003-12-23 per la retarkivo Wayback Machine

Luiziano en 1800

Historio: Akiro fare de Usono redakti

Ĉirkaŭ 1800 Luiziano estis franca kolonio kaj etendiĝis de la Golfo de Meksiko ĝis la limo de Kanado; ĝia areo estis la 15-oblo de la nuna. Usono deziris akiri la regionon ĉirkaŭ Nov-Orleano; sed en 1803 Francio ofertis vendi ĉiom. Je la 30-a de aprilo 1803 Usono aĉetis la teritorion je 60 milionoj da francaj frankoj.

Lingvoj redakti

La kaĵun-franca lingvo estas unu el tri variantoj aŭ dialektoj de la franca lingvo parolata unuavice en la Usona ŝtato Luiziano, aparte en la sudaj paroĥoj. Aliaj luizianaj francaj dialektoj inkluzivas la napoleonan francan kaj la kolonian aŭ Bieneg-Societan francan, parolatajn unuavice en la paroĥoj Orleans, S-ta Bernard, S-ta Tammany, S-ta Karlo, S-ta Johano la Baptiste, Jefferson, Okcidento Bâton-Ruĝigilo, Pointe-Coupée, Avoyelles, S-ta Mary, Iberia kaj S-ta Landry. La kaĵuna franca ne estas la sama kiel la luiziana kreol-franca.

Bildaro redakti

Servoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti