Paroĥoj de Luiziano

Listartikolo en Vikipedio

Luiziano, male al la aliaj subŝtatoj de Usono, nomas siajn kantonojn ne county (= graflando), sed parish (= paroĥo). La subŝtato estas dividita en 64 kantonojn. La divido reiras al la tempo de regado de Francio kaj Hispanio, tiam oficiale katolikaj. La luiziana konstitucio de 1845 konfirmis la nomon parish por la kantonoj.

41 kantonoj havas registaron nomatan police jury; la aliaj 23 havas diversajn nomojn por siaj registaroj, ekzemple president-council, council-manager, parish commission.

Mapo de la kantonoj de Luiziano