Nov-Orleano

urbo en Luiziano, Usono

Nov-Orleano (angle New Orleans, IFA: /ˈn(j)uː ɔɹˈliːnz/, loke: /nuː ˈɔɹlənz/; france La Nouvelle-Orléans, IFA: [la nuvɛlɔʁleɑ̃]) estas la plej granda urbo de la Usona ŝtato Luiziano.

Panorama vido de la urbocentro je februaro 2007
Nov-Orleano
Fotomontaĵo
urbo de Usono • urbego • unuiĝinta civito-kantono

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 70117
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 383 997  (2020) [+]
Loĝdenso 424 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 59′ N, 90° 5′ U (mapo)29.976111111111-90.078333333333Koordinatoj: 29° 59′ N, 90° 5′ U (mapo) [+]
Alto −2 m [+]
Areo 906,099114 km² (9 060 9.9 114 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Nov-Orleano (Luiziano)
Nov-Orleano (Luiziano)
DEC
Nov-Orleano
Nov-Orleano
Situo de Nov-Orleano
Nov-Orleano (Usono)
Nov-Orleano (Usono)
DEC
Nov-Orleano
Nov-Orleano
Situo de Nov-Orleano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo New Orleans [+]
vdr
Nov-Orleano, Luiziano
Flago Blazono
Alnomoj: "La Krescenturbo", "La Granda Senĝena"

Loko en la ŝtato Luiziano, kaj en Usono
Paroĥo Orleana Paroĥo, Luiziano
Areo
 - Totala
 - Tera
 - Akva

350,2 mi² (907,0 km²)
180,6 mi² (467,6 km²)
169,7 mi² (439,4 km²)
Loĝantaro
 - Totala (2000)
 - Aglomeraĵa
 - Denso

484.674
1.337.726
534,4/km²
Horzono Centra Norma Horzono: UTC-6
Urbestro Ray Nagin
Retejo Arkivigite je 2005-11-08 per la retarkivo Wayback Machine (angla)

La urbo estas industria, distribua centro kaj grava havenurbo. Ĝi estas konata pro sia kultura heredaĵo (speciale franca, hispana, afrika kaj usona influoj), precipe rilate al muziko kaj kuirarto. Ĝi estas mondfama turisma celo danke al siaj multaj festivaloj kaj festadoj, el kiuj la plej notindaj estas Mardi Gras (aŭ la karnavalo de Antaŭfasta Mardo), Jazz Fest (aŭ Ĵazfesto), Southern Decadence (aŭ Suda Dekadenco), kaj pro Usona futbalo ĉe la stadiono Superdome. La urbo situas ĉe la bordo de la rivero Misisipo, kiu ligas ĝin al la Golfo de Meksiko, kaj sude de la Lago Pontchartrain [PONĉartrejn] (aŭ esperante: Ponĉartrano).

La urbo havas la surfacon de 907,0 km². El tio 467,6 km² estas tero, 439,4 km² akvo (48,34 %). Ĝi estas situe identa kun Orleana Paroĥo. La usona censo de 2000 indikis, ke la loĝantaro de la urbo nombris 484 674 kaj la loĝantaro de la Nov-Orleana Aglomeraĵo nombris 1 337 726. Surbaze de la censo de 2010 la loĝantaro de la aglomeraĵo malkreskis al 1 214 932 loĝantoj, kio estas malkresko de 10,7% ŝuldita ĉefe al la katastrofo de la hurkikano katrino en 2005.[1]

La situo inter Misisipo kaj la lago Ponĉartrano donis al la urbo la formon de arko aŭ (milde kurba) krescento.

La urbo fondiĝis en 1718 kaj ludis gravan rolon en la historio de Usono. La urbo nomiĝis honore al Filipo, Duko de Orleano kiu estis regento kaj reganto de Francio, kiam la urbo estis fondita; la nomo de la urbo aludas ekzistantan urbon Orleano en centra Francio.

Kelkaj kromnomoj de la urbo priskribas kelkajn ĝiajn ecojn, ekzemple "La Krescenturbo" (Crescent City) kaj "La Granda Senĝena" (The Big Easy) aŭ la "Urbo Forgesita de Zorgo" (The City that Care Forgot). La neoficiala moto de la urbo estas "Laissez les bons temps rouler" (france: lasu bonajn tempojn ruliĝi); ĝin ankaŭ priskribas la festa sinteno de multaj loĝantoj.

Nov-Orleano estas grava havena urbo pro sia loko ĉe la Golfo de Meksiko kaj laŭ la rivero Misisipio, kiu igas ĝin nabo por aĵoj vojaĝantaj de Latin-Ameriko. La petrola industrio ankaŭ estas tre grava al la ekonomio de Nov-Orleano; multaj borstacioj lokiĝas en la Golfo. La haveno de Suda Luiziano (kiu inkludas la havenon de Nov-Orleano) baziĝas en la metropolregiono de Nov-Orleano kaj estas la kvara plej granda haveno, laŭ toneloj, en la mondo.

Historio [2] redakti

Kolonia periodo redakti

La urbo estis fondata en 1718 de francoj sub la estrado de Jean Baptiste Le Moyne, Sieur de Bienville. La nomo de la urbo, La Nouvelle-Orléans en la franca, honoris la francan regenton Phillipe, duko de la francia urbo, Orleano. Oni elektis la situon, ĉar ĝi estis rara peco de alta tero laŭlonge de la inundema Misisipa riverbordo, kaj ĝi estis apud indiĝena amerikana komercvojo. En 1722 la urbo iĝis ĉefurbo de franca Luiziano, anstataŭante Biloxi.

En 1763, Francio transdonis la kolonion al la Hispana Imperio, laŭ sekreta klaŭzo en la traktato de Fontenbloo, kvankam la hispana guberniestro ne prenis regon ĝis 1766. La francaj kolonianoj ne ŝatis hispanan regadon, kaj ade petis reiron al franca regado.

La 21-an de marto 1788, 856 domegojn detruis la "Granda Fajro de 1788", kaj alia fajro en decembro 1794 detruis 212 pliajn. Sekve, granda parto de la 18-a jarcenta arkitekturo en la Franca Kvartalo estis konstruita sub hispana regado, kaj montras hispanajn koloniajn karakterizaĵojn.

En 1795, Hispanio koncedis al Usono rajton de uzado de la haveno. La urbo revenis sub francan regadon en 1800, sed en 1803 Napoléon Bonaparte vendis Luizianon al Usono, kontraŭ 80 milionoj da frankoj. Tiutempe, Luiziano entenis partojn de pli ol dek du da nuntempaj usonaj ŝtatoj, kaj la urbo Nov-Orlano havis 8.000–10.000 loĝantojn.

19-a jarcento redakti

 
La franca kvartalo de Nov-Orleano en 1887

La loĝantaro rapide kreskis, ĉefe kun la alveno de haitiaj kreoloj, kiuj fuĝis la haitan revolucion de Toussaint Louverture en 1812, sed ankaŭ pro enmigrado el Usono kaj Francio. Dum la Brita-Usona Milito de 18121815, la britoj provis konkeri la urbon, sed ĝin venkis la trupoj de Andrew Jackson (estonta sepa prezidento de Usono, 18291837) proksime al Chalmette, la 8-an de januaro 1815 (Batalo de Nov-Orleano).

La urba loĝantaro duobliĝis dum la 1830-aj jaroj kaj ĉirkaŭ 1840 ĝi estis la kvara plej granda urbo en Usono, kun loĝantaro de 102.000 homoj. Tamen, la loĝantaran kreskadon haltigis iufoje epidemioj de flava febro, kiel la "granda plago de 1853" kiu mortigis preskaŭ 10.000 homojn en Nov-Orleano.

Nov-Orleano estis ĉefurbo de Luiziano ĝis 1849, kaj denove ekde 1865 ĝis 1880, kiam Baton Rouge iĝis ĉefurbo. Ĉar Nov-Orleano estis ĉefa haveno, ĝi grande rolis en la komerco de sklavoj: malgraŭ tio, ĝi ankaŭ enhavis la plej grandan komunumon de liberaj nigruloj en Nord-Ameriko.

Frue dum la Usona Enlanda Milito (18611865), Nov-Orleanon kaptis la Unio sen batalo, pro tio la urbo ne suferis la detruadon, kiun suferis multaj aliaj urboj de la usona Sudo. La urbo konservas historian karakteron, kun ĝia riĉeco de 19-a-jarcentaj konstruaĵoj, kiuj entendiĝas ege preter la koloniaj urbolimoj de la Franca Kvartalo. La urbo gastigis la 1884-an Internacian Ekspozicion, la "Jarcento de Kotono". Grava atrakcio en la malfrua 19-a jarcento kaj frua 20-a jarcento estis la dube honesta kvartalo Storyville [STORivil], pro ĝia reputacio pri diboĉo kaj ludodomaĉoj.

20-a jarcento redakti

 

Pro ĝia situo sub marnivelo, inter Misisipo kaj la Lago Ponĉartrano, la urbo estas ĉirkaŭita per digoj, kaj ĝis la frua 20-a jarcento, konstruado limiĝis al la pli alta tero laŭlonge de la naturaj digoj, riveretoj kaj lagetoj, ĉar la resto de la regiono estis marĉa kaj inundema. Ĉi tiu donis al la urbo la formon de krescento kaj ĝian kromnomon "La Krescenturbo". En la 1910-aj jaroj, inĝeniero A. Baldwin Wood proponis kaj plenumis ambician planon de elsuĉado de la urbo, uzante pumpiloj de sia propra invento, kiujn oni ankoraŭ uzas nuntempe. Tamen, la pumpado de terakvo el sub la urbo rezultigis tersubfalon, kiu pligrandigis la riskon de inundo. Dum la malfrua 20-a jarcento, estis multaj avertoj, ke granda uragano aŭ Misisipa inundo povus krei lagon en la urbocentro, kiu havus profundecon de 9 m. Malfeliĉe, la eventoj de aŭgusto 2005 ĝustigis la avertojn.

En la 1920-aj jaroj, oni klopodis modernigi la aspekton de la urbo, forigante la malnovajn gisajn balkonojn de Kanalstrato (Canal Street), la komerca centro de la urbo. Alia moderniga provo anstataŭigis la Kanalstratan tramvojon (Canal Streetcar Line) per busoj. Tiujn ŝanĝojn oni post longa tempo rekonis eraroj, kaj fine de la 1990-aj jaroj oni reinstalis tramojn sur Kanalstrato. La konstruo de la tuta linio finiĝis en aprilo 2004.

Turismo tre kreskis dum la lasta kvarono de la 20-a jarcento kaj fariĝis gravega parto de la loka ekonomio. Partoj de la Franca Kvartalo kaj la Centra Komerca Distrikto, kiuj longtempe servis por loĝejoj kaj komercaj uzoj, ŝanĝis emfazon plejparte al la enlanda kaj eksterlanda turisma industrio.

Cent jarojn post la ekspozicio "Jarcento de Kotono", Nov-Orleano denove gastigis Internacian Ekspozicion, la 1984-an Luizianan Internacian Ekspozicion.

21-a jarcento redakti

La katastrofa uragano de aŭgusto 2005 ĝis nun dominas, kaj dominados la historion de Nov-Oreano en ĉi tiu jarcento.

Vidindaĵoj redakti

Congo Square (eo: Placo Kongo) estas historia placo en Nov-Orleano norde de Rampart Street en la nuna Parko Louis Armstrong (en la antaŭurbo Tremeo). La nomo Congo Square neniam estis oficiala; ĝi originas el la fakto, ke sur ĉi tiu loko oni vendis sklavojn, kiujn oni estis forportintaj ĉefe el Kongo. En la historio dum la hispana kolonia epoko kaj poste la placo estis grava kiel renkontejo de la sklavoj, kiuj tie dum la dimanĉaj ripoztagoj dancis laŭ muziko.

Kulturo redakti

Uragano Katrina redakti

 
Situo inter rivero kaj lago

Granda parto de la urbo situas sub la marnivelo kaj limas Misisipon kaj la Lago Ponĉartrano. Pro tio la urbo estas ĉirkaŭita per digoj. La digoj altas 6 m, sed en 2005 inundo kun 9-metraj ondoj subakvigis grandan parton de la urbo (Uragano Katrina). Pro tio la urbestro Ray Nagin ordonis la vakigadon de la urbo (la 28-an de aŭgusto).

Supozeble centoj da homoj mortis; la materia damaĝo estas de miliardoj da dolaroj.

La alveninta uragano detruis, subakvigis la urbon, kaŭzante enormajn damaĝojn. En la urbo restis kelkaj dekmiloj da homoj, ĉefe nigruloj, malriĉuloj, kiuj ne havis eblecon forlasi la urbon. La usona registaro nur ekhelpis la urbon post la 4-a tago, ĝis tiam la urbon superregis armitaj bandoj kaj la malsataj homoj prirabis vendejojn ne nur por manĝaĵoj.

Oni ŝtopis la digajn malfermojn la 6-an de septembro kaj ekis la desuĉado de la superakvo. Oni antaŭplanas la senakvigajn laborojn por tri monatoj.

Oni liveris tien 25 000 plastajn sakojn por la kadavroj (8-an de septembro).[3]

Famuloj redakti

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj de Nov-Orleano estas:

Eksteraj ligiloj redakti

Anglalingvaj redakti

En Esperanto redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fonto: Retejo pri la kombinita area statistiko de Usono
  2. Aldonaj informoj: Retejo pri la historio de Nov-Orleano en angla lingvo
  3. Pri la sekvoj de la hurikano Katrino vidu: Josh Neufeld: A.D.: New Orleans After the Deluge; eldonejo Pantheon; 2009
  4. Les villes amies (La amikaj urboj) (france). Orléans. Alirita 2019-11-15.