Durbano, en la zulua lingvo eThekwini [ˈɛːʔtɛˌkwinĭ], antaŭe Port Natal, estas urbego en la oriento de la ŝtato Sud-Afriko. Ĝi situas ĉe la marbordo de la Hinda Oceano. Kun ĉirkaŭaj komunumoj pri konsistigas la municipon eThekwini metropolitan municipality. La urbo havas pli ol 3,1 milionojn da loĝantoj (laŭ la popolnombrado de la jaro 2001) - ĝi estas la plej granda urbo de la provinco KwaZulu-Natal kaj post Johanesburgo la dua plej granda urbo de Sud-Afriko.

Durbano
zulue eThekwini
urbo • havenurbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Sud-Afriko
Provinco KwaZulu-Natal
Poŝtkodo 4001 • 4000
Telefonkodo nacie 031
internacie +2731
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 595 061  (2011) [+]
Loĝdenso 2 634 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 51′ S, 31° 2′ O (mapo)-29.85833333333331.025Koordinatoj: 29° 51′ S, 31° 2′ O (mapo) [+]
Alto 22 m [+]
Areo 225,91 km² (22 591 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Durbano (Kvazulu-Natalo)
Durbano (Kvazulu-Natalo)
DEC
Durbano
Durbano
Situo de Durbano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Durban [+]
vdr

Durbano estas signifa industria kaj komerca urbo kun la plej granda haveno de la kontinento Afriko. Kun siaj multaj, puraj plaĝoj kaj la subtropika klimato la urbo same estas multe vizitata feria centro.

Ĉefaj informoj redakti

Klimato redakti

Durbano havas sub-tropikan klimaton danke al la varma Hinda Oceano. Someroj estas varmaj kaj humidaj kun meza temperaturo de 25–27 kaj vintroj estas mildaj je 15–17 . La sezonoj estas inversaj kompare al la norda duonsfero, kun printempo komencanta en septembro kaj vintro en julio. Somero estas la ĉefa pluvsezono, sed kelkfoje la vintra pluvo de Kabprovinco atingas la urbon. Durbano ricevas pli ol 500 mm da pluvo jare.

Historio redakti

La loĝantaro de urbo kaj de la provinco estas kuniĝo de popoloj el tri kontinentoj – Afriko, Azio kaj Eŭropo. La rezulto estas unika, ekzotika, ĉarma (kaj por eksterlandanoj, ofte konfuziga) mikso de kulturaj influoj.

La zuluan popolon starigis reĝo Shaka komence de la 19a jarcento kaj eĉ hodiaŭ la statuto de la provinco Kvazuluo-Natalo provizas por la zulua monarko Goodwill Zwelithini kaj lia familio. Zuluoj tradicie estas paŝtistoj, sed ankaŭ militistoj kaj militis kontraŭ kaj la britoj kaj la buroj. Zuluinoj famas pro siaj multkoloraj globetoj, argilaj potoj kaj herbaj teksaĵoj kiel matoj kaj korboj.

Oni venigis baratanojn en la jaroj 1860-aj kiel kontraktlaboristojn je la sukerkanplantejoj. Multaj elektis ne reiri al la patrujo, kaj poste venis komercistoj, negocistoj kaj religiestroj. Hodiaŭ en Durban troviĝas unu el la plej grandaj barataj grupoj ekster Barato. En Durbano troveblas la plej granda moskeo en la suda duonsfero (situanta en strato Grey en la centra distrikto). Ankaŭ la Hare-Krishna-Templo de Kompreno en la kvartalo Chatsworth estas miriga konstruaĵo. Spicaj baratdevenaj manĝaĵoj, kiel kareo, estas karakteriza parto de la gastronomio de Durbano.

Eŭropano Vasco da Gama unuafoje vidis la marbordon de nuntempa Kvazuluo-Natalo okaze de Kristnasktago en la jaro 1497 kaj nomigis la regionon Terra de Natalia. La unuaj blankaj (eŭropaj) koloniistoj estis britaj misiistoj kaj negocistoj, kiuj alvenis ŝipe de la Kabo al la nuna Durbano en la 1820aj jaroj. Samtempe la nederlanddevenaj kaj francdevenaj farmistoj (nacilingve "boere" [buroj]) eniris la provincon per vagonoj trans la montaro Drakensberg en 1937 serĉante terenon. La eŭropa arkitekturo de gravaj malnovaj konstruaĵoj (ekzemple la urbodomo), la statuoj kaj la stratnomoj respegulas la influon de la britoj. Ankaŭ la nomo de la urbo venas de la britoj: la malgranda negociejo fondita en 1823 nomiĝis Durban en 1835 omaĝe al Sinjoro Benjamin D'Urban, la tiama gubernatoro de la Kabo.

Infrastrukturo redakti

La haveno de Durbano estas la plej uzata haveno en Afriko. La urbo estas bone interligita kun aliaj urboj per ŝoseoj. La ŝoseo N3 kondutas trans la interno de la provinco ĝis Johanesburgo. Norden la ŝoseo N2 preskaŭ atingas la Svazilandan kaj Mozambikan landlimon, kaj suden ĝi kondutas tra Port Elizabeth al Kaburbo. Ekde Aprilo 2010 la ''King Shaka'' Internacia Flughaveno interligas Durbanon kun ĉefaj urboj de Sudafriko kaj kun la eksterlando (aŭ rekte aŭ tra Johannesburgo). Antaŭe la Durbana Internacia Flughaveno, sude de la urbo, estis uzata. Krome, Durbano atingeblas per bona fervojreto de ĉiuj aliaj urboj.

Industrioj redakti

Durbano estas la dua plej granda industria centro de Sudafriko. La haveno estigis Durbano, sed hodiaŭ ekzistas diversaj industrioj. Fabrikado (ĥemiaĵoj, ekz. sulfura acido  , teksaĵoj, nutraĵoj kaj vestaĵoj) estas la plej granda sektoro de la ekonomio (30 %). Papero kaj sukero estas ankaŭ gravaj industrioj kaj en la suda industria regiono "Prospecton" estas fabriko de la japana aŭtomobilfabriko Toyota. Komerco, servoj kaj financo estas aliaj grandaj sektoroj. Turismo estas alia grava kaj kreskanta industrio: dum 1995 1,7 milionoj da turistoj vizitis Durbanon.

Famuloj redakti

Durbano en Esperanto redakti

Elisée By'élongo Ishéloke en Mayville, kvartalo en la urbocentro de Durbano en Sud-Afriko: defioj kaj perspektivoj faras rakonton kaj priskribon de kongano kiu translokiĝas al Sudafriko, kie analizas socie la diversajn lokojn kaj tavolojn, ĉefe ĉe Durbano.[1]

Partneraj urboj redakti


 
la urbodomo de Durban
 
la universitato KvaZulu-Natal
 
la haveno de Durban gravas por la tuta sudo de la kontinento Afriko
 
merkato kun agrikulturaj produktoj
 
urbocentra strato
 
la plaĝoj kaj la milda klimato estas ŝatataj de multaj turistoj


 
la urba silueto


Referencoj redakti

  1. Elisée By'élongo Ishéloke: Mayville, kvartalo en la urbocentro de Durbano en Sud-Afriko: defioj kaj perspektivoj; Beletra Almanako, nº 22, Mondial, Novjorko, Februaro 2014, paĝoj 91-93.

Eksteraj ligiloj redakti