Kaburbo

urbo en Respubliko Sud-Afriko

Kaburbo (angle Cape Town [kejp taŭn], afrikanse Kaapstad [ka:pstat], kose Isixeko SaseKapa [sasekapa]) estas sidejo de la parlamento de la Respubliko Sud-Afriko (ĉefurbo: Pretorio) kaj la dua plej granda urbo de la lando (post Johanesburgo). Populare nomita "Mother City" (Patrinurbo),[1] ĝi estas la plej granda urbo kaj ĉefurbo de la provinco Okcidenta Kablando[2] kaj formas parton de la metropola municipo Urbo de Kaburbo.

Kaburbo
afrikanse Kaapstad, kose Isixeko SaseKapa, angle Cape Town
urbo
Cape Town N2.jpg
Ŝoseo N2, pli konata ankaŭ kiel Okcidenta bulvardo
Capetown coa.jpg
Blazono
Ŝtato Sud-Afriko Sud-Afriko
Duoninsulo Kaburba duoninsulo
Provinco Okcidenta Kablando
Distrikto Kaburbo
Municipo Urbo Kaburbo
Monto Tabla monto
Situo Kaburbo
 - koordinatoj 33° 55′ 31″ S 18° 25′ 26″ O / 33.92528 °S, 18.42389 °O / -33.92528; 18.42389 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 1 590,4 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 2 454,72 km² (245 472 ha)
Loĝantaro 3 497 097
Denseco 1 424,64 loĝ./km²
Fondo 1652
Horzono ST (UTC+2)
Poŝtkodo 8000
Telefona antaŭkodo +27 (0)21
Situo kadre de Sud-Afriko
ButtonRed.svg
Situo kadre de Sud-Afriko
Mapo de metropola regiono Kaburbo
Mapo de metropola regiono Kaburbo
Situo kadre de Afriko
ButtonRed.svg
Situo kadre de Afriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Cape Town
Retpaĝo: www.capetown.gov.za
Urbestrejo de Kaburbo.

Ĉar la Parlamento de Sudafriko estas en Kaburbo, tiu estas la leĝofara ĉefurbo de la lando.[3] La aliaj du landaj ĉefurboj estas en provinco Ĥaŭtengo aŭ Gauteng (Pretorio estas la plenumpova ĉefurbo kie estas la sidejo de la Prezidento) kaj en Provinco Liberŝtato (Bloemfontein estas la juĝpova ĉefurbo kie estas la Suprema Kortumo de Apelacio).[4] Kaburbo estas fama pro sia haveno, pro sia natura medio en la Kablanda Flora Regiono, kaj pro mejloŝtonaj lokoj kiel la Tablomonto, la plej granda monto kun la karakteriza plata supro, kaj la Kabo Pinto (en angla: Cape Point, kaj en afrikansa: Kaappunt). Kaburbo estas hejmo de 64% de la loĝantaro de la provinco Okcidenta Kablando.[5]

La maro ĉirkaŭ Kaburbo estas maltrankvila kaj pro tio la kabo kiu donas sian nomon al la urbo estis origine nomata "Kabo de la Ŝtormoj". Portugala reĝo de la Epoko de Malkovroj renomis ĝin "Bonespera Kabo", pro tio ke ĝi estis grava por la vojo al Hindio, la celo de la portugalaj ekspedicioj.

Situa sur la bordo de Tablogolfo (Table Bay), Kaburbo, kiel la plej antikva urba areo en Sudafriko, estis disvolvigita de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio (VOC) kiel liverstacio por nederlandaj ŝipoj navigantaj al Orienta Afriko, Hindio, kaj Malproksima Oriento. La alveno de Jan van Riebeeck je la 6a de Aprilo 1652 establis la VOC Kabkolonion, nome la unua permanenta eŭropana setlejo en Suda Afriko. Kaburbo kreskis super sia origina celo kiel la unua eŭropana elstarejo en la Kastelo de Bona Espero, kiu iĝis poste la ekonomia kaj kultura kerno de la Kabkolonio. Ĝis la Orimpetego de Witwatersrand kaj la disvolvigo de Johanesburgo, Kaburbo estis la plej granda urbo de Sudafriko.

En la distrikto Kaburbo krom la urbo mem situas ankaŭ interalie pluraj antaŭurboj, kiuj en la tempo de apartismo estis dediĉitaj por neblankhaŭtaj afrikanoj. Inter ili aparte menciindas Kajeliĉa kaj Langa ĉe Kaburbo.

HistorioRedakti

 
Bartolomeu Dias starigante krucon en Kabopinto en 1488.

Oni trovis homajn restaĵojn el la urba areo datitajn de antaŭ 15 000 ĝis 12 000 jaroj.[6] Oni scias malmulton pri la historio de la unuaj loĝantoj de la regiono, ĉar ne estas verkita historio el la epoko ĝis kiam ĝin unuafoje menciis portugala esploristo Bartolomeu Dias en 1486, kiu estis la unua eŭropano kiu atingis la areon kaj nomis ĝin "Kabo de la Ŝtormoj" (Cabo das Tormentas). Ĝi estis poste renomita fare de la reĝo Johano la 2-a de Portugalio kiel "Kabo de Bona Espero" (Cabo da Boa Esperança) pro la granda optimismo generita de la malfermo de marvojo al Hindio kaj Oriento.

Vasco da Gama registris vidaĵon de la Kabo Bona Espero en 1497. En 1510, en la Batalo de Salrivero, Francisco de Almeida kaj ses dek kvar el liaj homoj estis mortigitaj kaj lia grupo estis venkita[7] fare de !Uriǁ’aekua ("Goringhaiqua" en proksimuma nederlandlingva literumado) uzante speciala trejnitajn bovojn. La !Uriǁ’aekua estis unu el la klanoj de Kojoj de tiu areo.

Fine de la 16a jarcento, portugalaj, francaj, danaj, nederlandaj kaj anglaj ŝipoj regule haltis ĉe la Tabla Golfo survoje al Hindio. Ili komercis tabakon, kupron kaj feron kun la Kojoj interŝanĝe kontraŭ freŝa viando kaj aliaj provizoj.

 
Jan van Riebeeck kaj aliaj nederlandanoj alvenas al la Tablogolfo en 1652.

Kaburbo estas la plej malnova urbo de Sud-Afiko. Kvankam la unuaj eŭropanoj estis portugaloj, al tiuj sekvis ŝipistoj de Nederlando. Jan van Riebeeck (nederlandano) fondis Kaburbon je la 6-a de aprilo de la jaro 1652 kun aliaj dungitoj de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio (en nederlanda Verenigde Oost-indische Compagnie, VOC), kiuj estis senditaj al la Kabo por starigi stacion por ŝipoj veturantaj al la Nederlanda Hindio (nuna Indonezio), kaj la Fortikaĵon de Goede Hoop (poste anstataŭita de la Kastelo de Bona Espero). La setlejo kreskis malrapide dum tiu periodo, ĉar malfacilis trovi taŭgan laborforton. Tiu labormanko emigis la aŭtoritatojn al importado de sklavoj el Indonezio kaj Madagaskaro. Multaj el tiuj iĝis prauloj de la unuaj komunumoj de kabkoloruloj.[8][9] Dum la regado de Van Riebeeck kaj liaj posteuloj kiel komandantoj kaj poste guberniestroj de la Kabo, impona gamo de utilaj plantoj estis enmetitaj en la areon – tiel ŝanĝante la naturan medion porĉiame. Kelkaj el tiuj, kiaj vinberoj, cerealoj, nuksoj, terpomoj, pomoj kaj citronoj, havis gravan kaj dauran influon al la socioj kaj ekonomioj de la regiono.[10]

Brita periodoRedakti

 
Maketo de Kaburbo kiel ĝi estus en 1800.

La Nederlanda Respubliko estis transformita en la Batava Respubliko vasala de la Revolucia Francio, sekve de kio Granda Britio ekentreprenis la ekkontrolon de ties kolonioj. Britio konkeris Kaburbon en 1795, sed Kablando revenis al la nederlandanoj per traktato en 1803. Britaj fortoj okupis Kaburbon denove en 1806 post la Batalo de Blaauwberg aŭ de Kaburbo. Per la Nederland-angla Traktato de 1814, Kaburbo estis permanente cedita al la Unuiĝinta Reĝlando. Ĝi iĝis la ĉefurbo de la ĵus formita Kabkolonio, kies teritorio etendiĝis tre substance tra la 1800-aj jaroj. Pro tiu etendo venis alvokoj por pli granda sendependeco el la UR, kiam la Kablando organizis sian propran parlamenton (1854) kaj ekhavis sian surloke respondecan ĉefministron (1872). Balotrajto estis establita laŭ la ne-rasa Kabkolonia Balotsistemo.[11][12]

Dum la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj novaj plantospecioj estis enmetitaj el Aŭstralio fare de la britaj aŭtoritatoj. Rimarkinde akacioj de la specio "Acacia cyclops" por stabiligi la sablon de la inundebenaĵo Cape Flats por ebligi vojon konektantan la duoninsulon kun la cetero de la kontinento[13] kaj eŭkaliptoj por dreni marĉojn.[14] En 1859 estis konstruita la unua fervojo kaj sekve la fervoja sistemo radikale etendiĝis en la 1870-aj jaroj. La malkovro de diamantoj en Okcidenta Grikvalando en 1867, kaj la Orimpetego de Witwatersrand en 1886, akcelis inundon de enmigrantoj al Sudafriko.[15] En 1895 estis malfermita la unua publika energistacio de la urbo, nome fare de la Graaff Electric Lighting Works. Konfliktoj inter la buraj respublikoj de la interno kaj la brita kolonia registaro rezultis en la Dua Bura Milito de 1899–1902, en kiu estis venko de Britio. El 1891 ĝis 1901 la loĝantaro de la urbo pli ol duobliĝis el 67 000 ĝis 171 000.[16]

Sudafrika periodoRedakti

En 1910, Britio establis la dominion Unio de Sud-Afriko, kiu unuigis la Kabkolonion kun la du venkitaj Buraj Respublikoj kaj la brita Natalkolonio. Kaburbo iĝis la leĝofara ĉefurbo de la Unio, kaj poste de la Respubliko Sudafriko.

 
En 1945 la etendo de la kaburba Foreshore aldonis kromajn 480 akreojn al la urbokerna areo.[17]

Antaŭ la mezo de la 20-a jarcento Kaburbo estis unu el la plej rasintegritaj urboj en Sudafriko.[18][19] En la sudafrika ĝenerala balotado de 1948 la Nacia Partio venkis per platformo de apartismo (rasa diskriminacio) sub la moto "swart gevaar" (nigra danĝero). Tio kondukis al la erozio kaj finfina nuligo de la kablanda multrasa balotsistemo, same kiel al la leĝo "Group Areas Act", kiu klasigis ĉiujn areojn kongrue kun la raso. Iamaj mult-rasaj ĉeurboj de Kaburbo estis "purigitaj" el loĝantoj konsideritaj eksterleĝaj fare de la apartisma leĝaro aŭ detruitaj. La plej fifama ekzemplo de tio okazinta en Kaburbo estis la Sesa Distrikto. Post ĝi estis deklarita regiono nur por blankuloj en 1965, ĉiu loĝejo tie estis detruita kaj ĉirkaŭ 60 000 loĝantoj estis perforte forigitaj.[20] Multaj el tiuj loĝantoj estis reloĝigitaj en la inundebenaĵo Cape Flats. Dum apartismo, Kaburbo estis konsiderata "areo por preferinda laborforto de koloruloj", kio ekskludis "Bantuojn", t.e. afrikanojn. La plenumo de tiu politiko estis amplekse malakceptita de sindikatoj, la civila socio kaj opoziciaj partioj. Menciindas, ke tiu politiko estis apogita de neniu kolorula politika grupo, kaj ties plenumigo estis unuflanka decido fare de la apartisma registaro.[21]

Lernejanoj el Langa, Gugulethu kaj Nyanga en Kaburbo reagis al novaĵoj pro protestoj en Soweto kontraŭ la eduksistemo de Bantuoj kiu intencis enkonduki la afrikansan en Junio 1976 kaj organizis koncentrojn kaj marŝojn, kiuj estis subpremata de la polico. Nombraj lernejoj estis bruligitaj.[22][23]

Kaburbo estis hejmo de multaj estroj de kontraŭ-aparisma movado. En Insulo Robben, tiama karcerinsulo 10 km for de la urbo, multaj famaj politikaj prizonuloj estis tenitaj dum jaroj. En unu el la plej famaj momentoj de la fino de la apartismo, Nelson Mandela faris sian publikan diskurson post sia enprizonigo, el la balkono de la Kaburba Urbodomo horojn post sia liberigo la 11an de Februaro 1990. Lia parolado heroldis la komencon de nova epoko por la lando, kaj la komenco de demokrata balotado okazis kvar jarojn poste, nome la 27an de Aprilo 1994. La placo Nobel Square en Victoria & Alfred Waterfront estas hejmo de statuoj de la kvar sudafrikaj Nobel-premiitoj pri paco: Albert Luthuli, Desmond Tutu, F. W. de Klerk kaj Nelson Mandela.

GeografioRedakti

 
La Kaburba urbocentro "City Bowl" vidita el la Monto Leonkapo.

Kaburbo situas ĉe latitudo 33.55° S (proks. same kiel Sidnejo kaj Bonaero kaj egalrange al KasablankoLos Angeles en la Norda Hemisfero) kaj longitude je 18.25° E (oriento). Tablomonto, kun ties preskaŭ vertikalaj klifoj kaj ebena montopinto ĉirkaŭ 1 000 m alta, kaj kun la montopintoj Devil's Peak (diabla pinto) kaj Lion's Head (leona kapo) aliflanke, kune formas rimarkindan montofonon kiu ĉirkaŭas la centran areon de Kaburbo, la tielnomatan City Bowl (urba bovlo). Fajna strio de nuboj, konata populare kiel la "tablecloth" (tablo-tuko), foje formiĝas montopinte. Je tuja sudo, la Kaba Duoninsulo estas elstara montospino eniranta ĉirkaŭ 40 km suden en la Atlantika Oceano kaj finiĝanta ĉe Cape Point (kabopinto). Estas ĉirkaŭ 70 montopintoj super 300 m ene de la oficialaj limoj de Kaburbo. Multaj el la ĉirkaŭurboj troviĝas en la granda ebenaĵo nomata Cape Flats, kiu etendiĝas ĉirkaŭ 50 km orienten kaj kunigas la duoninsulon al la kontinento. Cape Flats situas sur tio, kio estas konata kiel marebeno, konsistanta ĉefe el sabla geologio kaj konfirmanta ke iam la Tablomonto estis mem insulo. La regiono de Kaburbo ĝenerale, kun sia mediteranea klimato, vasta marbordo, krutaj montoj, marbordaj ebenaĵoj, internaj valoj kaj duondezertaj bordoj, havas multon komunan kun Suda Kalifornio.

Tablogolfo (en angla: Table Bay, en afrikansa: Tafelbaai) estas natura golfeto ĉe la Atlantika Oceano al Kaburbo kaj estas je la norda pinto de la Kaba Duoninsulo, kiu etendiĝas suden de la Kabo de Bona Espero.

Insulo RobbenRedakti

 
Insulo Robben vidita el la Tablomonto al la Golfeto Saldanha.

UNESKO deklaria la areon de Insulo Robben en la Okcidenta Kabo kiel Monda Heredaĵo en 1999. Insulo Robben estas en Tablogolfo, je 6 km okcidente de Bloubergstrand en Kaburbo, kaj staras je ĉirkaŭ 30 m super marnivelo. La Insulo Robben estis uzita kiel prizono kie personoj estis izolitaj, retenitaj aŭ ekzilitaj dum preskaŭ 400 jaroj. Ĝi estis uzita ankaŭ kiel leprulejo, poŝtoficejo, herbejo, mensmalsanulejo kaj limoficejo.[24]

Vizitantoj povas aliri al la insulo nur pere de la boatservo al la Robeninsula Muzeo, kiu veturas trifoje tage ĝis la komenco de la pintosezono (1a de Septembro). La pramoj eliras el la Nelson Mandela Gateway en Victoria & Alfred Waterfront.

KlimatoRedakti

Kaburbo havas mediteranean klimaton. Dum vintro (majo-septembro venas grandaj malvarmaj frontoj de Atlantiko kun pluvoj kaj ventoj. La temperaturo varias inter 7-17 °C. Jare pluvas pli ol 500 mm (precipe vintre). Dum somero novembro-marto estas varmo (26 °C) kaj sekeco. Temperaturoj de la oceanoj varias inter 10-22 °C.

LoĝantaroRedakti

 
Tipa kabmalaja kvartalo Bo-Kaap.

Laŭ la Sudafrika Nacia Popolnombrado de 2011, la loĝantaro de la metropola municipo de Kaburbo - nome areo kiu inkludas ĉeurbojn kaj eksterurbojn ĉiam konsideratajn kiel parto de Kaburbo - estas 3 740 026 personoj. Tio estas jara kreskindico de 2.6% kompare kun la rezultoj de la Sudafrika Nacia Popolnombrado de 2001 kiu kalulis loĝantaron de 2 892 243 personoj.[25]:54 La seksa proporcio estas 96, tio estas, iomete pli da virinoj ol da viroj.[25]:55 42.4% de la loĝantaro deklaris sin mem kiel "koloruloj", 38.6% kiel "nigruloj", 15.7% kiel "blankuloj", 1.4% kiel "baratanoj aŭ aliaj azianoj"[25]:56–59 kaj 1.9% kiel "Aliaj".

 
Rugbeo en Kaburbo. Tiu estis la preferata sporto de la sudafrikaj blankuloj.

En 1944, 47% de la loĝantaro de la urbo estis de blankuloj, 46% de koloruloj, kaj nur malpli ol 6% estis de nigruloj kaj 1% estis azianoj.[26]

El tiuj loĝantoj al kiuj oni demandis pri ilia unua lingvo, 35.7% parolis afrikansan, 29.8% parolis kosan kaj 28.4% parolis anglan. 24.8% de la loĝantaro de la urbo estas sub aĝo de 15, dum 5.5% estas 65-jaraĝa aŭ pli aĝa.[25]:64

El tiuj loĝantoj aĝaj 20 aŭ plie, 1.8% ne ricevis lernejan edukon, 8.1% havas ioman instruadon sed ne finigis la bazlernejon, 4.6% finigis bazlernejon sed ne havas mezlernejan edukadon, 38.9% havas ioman mezlernejan instruadon sed ne finigis la Gradon 12an, 29.9% finigis la gradon 12an sed ne havas pli altan edukadon, kaj 16.7% havas pli altan edukon. Ĝenerale, 46.6% havas almenaŭ gradon 12an.[25]:74 El tiuj kiuj aĝas inter 5 kaj 25, 67.8% estas en eduka institucio.[25]:78 Amongst those aged between 15 and 65 the unemployment rate is 23.7%.[25]:79 La averaĉa hejma jarenspezo estas de 161 762 R.[25]:88

Estas 1 068 573 da hejmoj en la municipo, kio havigas averaĝan hejmanaron de 3.3 personoj.[25]:80 El tiuj hejmoj, 78.4% loĝas en formalaj strukturoj (domoj aŭ apartamentoj), dum 20.5% loĝas en neformalaj strukturoj (amasaj loĝejaroj).[25]:81 94.0% el hejmoj uzas hejman elektron por lumigo.[25]:84 87.3% el hejmoj havas akvokondukon ĝis la loĝejo, dum 12.0% havas akvokondukon nur ĝis komuna krano.[25]:85 94.9% el hejmoj havas havas regulan servon de rubokolektado.[25]:86 91.4% el hejmoj havas necesejan akvopelilonkemian necesejon, dum 4.5% ankoraŭ uzas sitelan necesejon.[25]:87 82.1% el hejmoj havas fridujon, 87.3% el hejmoj havas televidon kaj 70.1% havas radioaparaton. Nur 34.0% havas fiksan telefonon, sed 91.3% havas poŝtelefonon. 37.9% havas komputilon, kaj 49.3% havas aliron al Interreto (ĉu pere de komputilo ĉu pere de poŝtelefono).[25]:83

VidindaĵojRedakti

FamulojRedakti

En Kaburbo mortis hungara-brita komponisto Mátyás Seiber.

ĜemelurbojRedakti

Esperanto en KaburboRedakti

En Kaburbo ekzistas Esperanto-klubo. Ĉirkaŭ 2012 laŭ iniciato de loka esperantisto Emile Malanda en ĝi aperis turisma fako nomata “Turismo en Afriko” (TurAfrik), kiu ofertas turismajn servojn al vizitantoj, inkluzive akcepton en flughaveno, enloĝiĝon en hoteloj, esperanto-ĉiĉeronadon, ktp. La servoj estas proponataj ne nur por Kaburbo, sed ankaŭ por la tuta Sud-Afriko. [27][28]

Inter plej konataj esperantistoj de la urbo menciindas Magali von Blottnitz.

Vidu ankaŭRedakti

BildaroRedakti


ReferencojRedakti

  1. withbeyond.com. "The Mother City Cape Town". Arkivigite je 2020-11-26 per la retarkivo Wayback Machine Skylife. Alirita la 19an de Decembro 2020.
  2. "Discover the 9 Provinces of South Africa and their Capital Cities". Arkivita el la originalo la 14an de Junio 2017. Alirita la 19an de Decembro 2020.
  3. "Western Cape | province, South Africa". Encyclopedia Britannica. Arkivita el la originalo la 8an de Majo 2017. Alirita la 19an de Decembro 2020.
  4. "Pretoria | national administrative capital, South Africa". Encyclopedia Britannica. Arkivita el la originalo la 18an de Julio 2018. Alirita la 19an de Decembro 2020.
  5. Morris, Michael (21a de Novembro 2014). "Highlights from the State of the City 2014 report". Weekend Argus. Arkivita el la originalo la 15an de Marto 2015. Alirita la 19an de Decembro 2020.
  6. The Antiquity of man. SouthAfrica.info. Arkivigite je 2009-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Hamilton, Carolyn, (eld.) Mbenga, Bernard, (eld.) Ross, Robert, 1949 July 26- (eld.) (2011). "Khoesan and Immigrants". The Cambridge history of South Africa: 1885-1994. 1. Cambridge University Press. pp. 168–173. ISBN 9780521517942. OCLC 778617810.
  8. Cape-Slavery-Heritage " Coloured People of the Western Cape have the most Diverse Ancestry in the World :: iBlog. Cape-slavery-heritage.iblog.co.za (1a Majo 2009). Alirita 17a Marto 2011.
  9. Slavery and early colonisation , South African History Online. Sahistory.org.za (22a Septembro 1927). Alirita 17a Marto 2011.
  10. Pooley, S. ‘Jan van Riebeeck as Pioneering Explorer and Conservator of Natural Resources at the Cape of Good Hope (1652–62),’ Environment and History 15 (2009): 3–33. doi 10.3197/096734009X404644
  11. . A painting of the arrival of Jan van Riebeeck in Table Bay. Arkivita el la originalo je 30a de Decembro 2011. Alirita 11a de Aprilo 2011.
  12. McCracken, J.L.. The Cape Parliament, 1854-1910. Clarendon Press, Oxford, 1967.
  13. (23 March 2010) “Taxonomic imperialism in the battles for Acacia:Identity and science in South Africa and Australia”, Transactions of the Royal Society of South Africa 65 (1), p. 60. doi:10.1080/00359191003652066. 
  14. A Contested Past and Present: Australian Trees in South Africa (angle). Alirita 2020-02-12.
  15. . New History of South Africa. Tafelberg, South Africa, 2007. Arkivita el la originalo je 22a de Aprilo 2014. Alirita 18a de Januaro 2013.
  16. (1998) Cape Town: The Making of a City. Claremont, Cape Town, South Africa: David Philip Publishers, p. 212. ISBN 0-86486-435-3.
  17. . Archaeological Assessment of the Proposed Cape Town International Convention Centre 2 on Erwen 192, 245, 246 and the Remainder of Erf 192, "Salazar Square", Roggebaai, Cape Towm Foreshore (Oktobro 2012). Alirita 26a de Aŭgusto 2019.
  18. (1995) “South African Urban History, Racial Segregation and the Unique Case of Cape Town?”, Journal of Southern African Studies 21 (1), p. 63–78. doi:10.1080/03057079508708433. 
  19. Adhikari, Mohamed. (2009) Burdened by race: Coloured identities in southern Africa. Cape Town: UCT Press, p. 51. ISBN 978-1-92051-660-4.
  20. Recalling District Six. SouthAfrica.info (19a de Aŭgusto 2003). Arkivita el la originalo je 11a de Februaro 2012. Alirita 13a de Junio 2006.
  21. . "The Coloured Labour Preference Area Policy"- Paper Presented by Cape Western Region to National Conference 1983 (angle) (1983-11-03). Alirita 2019-12-16.
  22. Cape Schools Join the Revolt - South African History Online. Arkivita el la originalo je 14a de Julio 2014. Alirita 16a de Junio 2014.
  23. Western Cape Youth Uprising timeline 1976 - South African History Online. Arkivita el la originalo je 4a de Aŭgusto 2014. Alirita 16a de Junio 2014.
  24. Robben Island (14 July 2011). Arkivita el la originalo je 1a de Aprilo 2019. Alirita 24a de Julio 2019.
  25. 25,00 25,01 25,02 25,03 25,04 25,05 25,06 25,07 25,08 25,09 25,10 25,11 25,12 25,13 25,14 (2012) Census 2011 Municipal report: Western Cape. Statistics South Africa. ISBN 978-0-621-41459-2. [rompita ligilo]
  26. Rebekah Lee (2009). "African women and apartheid: migration and settlement in urban South Africa". I.B. Tauris. p.205. (ISBN 1-84511-819-7)
  27. Aldonaj informoj kaj mendoj eblas per kontakto al retpoŝta adreso <turafrik@gmail.com> aŭ telefono +27718199899.
  28. Emile Malanda (2012). Sud-Afriko: Esperanto tra la turismo en KaburboSud-Afriko: Esperanto tra la turismo en Kaburbo. Afrika Komisiono de UEA. Alirita 2012-09-01.

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cape Town en la angla Vikipedio.