Nacia Partio de Sud-Afriko
La Nacia Partio (en Afrikansa: Nasionale Party) estis politika partio en Sudafriko fondita en 1915 kaj unuafoje alveninte kiel reganta partio de la lando en 1924. Ĝi estis en opozicio dum la Dua Mondmilito sed revenis al la povo kaj estis denove en regado el la 4a de Junio 1948 ĝis la 9a de Majo 1994. Dum tiu epoko, ĝi amplikis sian politikon de rasa apartismo, konata kiel 'apartheid'. Membroj de la Nacia Partio estis foje konataj kiel Naciistoj aŭ Nats. La politikoj de la partio inkludis la plenumadon de apartismo, la establadon de respubliko, kaj la helpon de Afrikanera kulturo (vidu artikolon pri la Afrikansa lingvo.
Nacia Partio de Sud-Afriko | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 2-a de julio 1915 vd | |
Fino | 1997 vd | |
Poste | Nova Nacia Partio • Unuiĝinta Partio vd | |
Lando(j) | Sud-Afriko • Unio de Sud-Afriko vd | |
Sidejo | Kaburbo | |
Ideologio |
bura naciismo • kristana demokratio • respublikismo • konservativismo • antikomunismo • Blanka supereco • aŭtoritatismo | |
Dum la 1980-aj jaroj, grandaj frakcioj de la partia subtena bazo abandonis ĝin por iri al la Konservisma Partio, malfeliĉaj pro la partia laŭgrada malmuntado de la apartisma sistemo. Post 1990, la NP malfermis sian membrecon al ĉiuj rasgrupoj kaj rekonstruiĝis kiel ne-rasa, konservisma politika forto. Ĝi partoprenis en la Registaro de Nacia Unueco inter 1994 kaj 1996.
Kiel klopodo distancigi sin el sia pasinteco, la partio estis renomita kiel Nova Nacia Partio en 1997. Tiu klopodo estis ege malsukcesa kaj la nova partio estis malmultita en 2005.