Akvopelilo (necesejo)

Akvopelilo estas aparato, kies rolo estas evakui la solidajn kaj likvajn ekskrementojn el la kuvo de la necesujo. Ĝi kutime inkluzivas meĥanismon por liberigi akvon el la tanko kaj aŭtomata valvo por permesi al la ujo esti replenigita aŭtomate.

Altpendanta akvopelilo
Interna aspekto de moderna akvopelilo
Akvopelilo desegnita de Leonardo da Vinci

Ĝi funkcias per subita elfaligo de certa kvanto da akvo (kutime ĉirkaŭ dek litrojn) de la rezervujo en la necesujon. La pelo de la akvo kreas sufiĉe fortan fluon por kunporti la ekskrementojn.

Hodiaŭ ekzistas multaj versioj de ĉi tiu aparato: la plej komuna en la mondo estas la ĉeno (jam de longe uzita), pro ĝia simpla inĝenieco.

Ĉena akvopelilo redakti

La ĉen-tipo konsistas el rezervujo enhavanta sifonon kun du kubutoj, kovrita per sonorilo kiu povas esti levita per balanciero. Valvo-flosilo permesas malgranda alfluo, tiel ke plenigo estu malrapida. La sama flosilo haltigas la fluon kiam la akvo atingas la taŭgan reĝim-nivelon. La ĝustigo de la flosilo kaj de la akva nivelo preskaŭ ĉiam okazas turnante la flosilon sur sia propra pivoto, ĉu laŭ la horloĝa aŭ kontraŭhorloĝa direkto.

Kuvo-plenigo redakti

Komencante de malplena kuvokondiĉo, akvo eniras kaj tri fazoj distingiĝas:

Kuvo-plenigo: fazo 1 redakti

Fazo 1: la akv-nivelo leviĝas en la kuvo kaj sub la kloŝo.

Kuvo-plenigo: fazo 2 redakti

Paŝo 2: la nivelo de akvo restas konstanta en la kuvon kaj sub la kloŝo, dum la akvo kiu daŭras eniri, superfluas en la sifono kaj amasiĝas en la kubuto ĝis ĝi atingas la nivelon 1. Tiam la kubuto estas fermita kaj la aero restas kaptita sub la kloŝo kaj en la unua sekcio de la sifono.

Kuvo-plenigo: fazo 3 redakti

Fazo 3: la akvo kiu ankoraŭ eniras en la kuvon, daŭras amasiĝi en la kubuto. La premo de la aero emas kreski. La flosilo de la valvo subtenas la nivelon en la kuvo por havi konvenan altecon en la kubuto sen ia fluo al la malŝarĝo.

Kuvo-malplenigo redakti

Nun, se en ĉi tiuj kondiĉoj leviĝas la kloŝo pere de la balanciero, la aera premo subite reduktiĝas kaj la la akvo ekfalas perforte en la sifonon ekante la malŝarĝon el la kuvo.

Eblaj misfunkciadoj redakti

En kazo de misfunkciado, povas esti, ke ekzistas amaso da ruboj en la kuvo kaj en la kubuto. Povas ankaŭ okazi, ke la akvo ne atingas la reĝimon kun maksimuma nivelo (kiu ĝenerale devus esti iomete super la supro de la kloŝo). Por reguligi la nivelon oni povas ĝustigi la flosilon tiel ke la akvo en la kuvo ĉesas ĉirkaŭ 1 cm sub la maksimuma nivelo.

Povas okazi ke, post la akvopelado al la necesujo, oni aŭdas bruon de la rezervujo: ĉi tio povas okazi ĉar la "silentiga tubo" sur la krano operaciita de la flosilo rompiĝis aŭ disiĝis.Se ĝi disiĝis, sufiĉas reakiri ĝin ene de la kasedo kaj reenigi ĝin sur la kran-nazo. Plejofte tio estas operacio kion oni povas fari permane: se la gumtubo hardiĝis, oni plilarĝigas la tubon kun paro de naz-pinĉiloj.Se kontraŭe la gumtubo rompiĝis, oni povas uzi ajna guman aŭ malrigidan plastik-tubon kun interna diametro de 6 mm, interspacigita de la malsupro de la kasedon 1 aŭ 2 centimetrojn.

Historio redakti

En 1595, la angla poeto John Harington (1561-1612), baptofilo de la reĝino Elizabeto la 1-a kaj eksa studento de Eton, inventis akvopelilan sistemon por purigi la necesujon de sia domo de Kelston. Tiam oni uzis ankoraŭ noktovazojn. Harington kreis la akvopelilon laŭ peto de la reĝino, sia baptopatrino, kiu ne plu eltenis la odoron de sia necesujo. Li nomis la unuan akvopelilon l'Ajax, vorto, kiu devenas de « a jakes » (jakes estas popolura angla vorto por necesujo.

Tiu unua akvopelilo estis baza. Temis pri akvohejtilo instalita sur la tegmento de la domo kaj longa tubo, kiu ligis la hejtilon al la necesujo. Sufiĉis malfermi kranon por fluigi la akvon en la necesujon kaj evakui la ekskrementojn en kontraŭsepsan ujon.

Nur en 1775 Alexander Cummings patentigis akvopelilon.

En 1778, Joseph Bramah inventis la meĥanismon kun valvo kaj sifono ankoraŭ uzata nuntempe.

Ekde la fino de la 19-a jarcento tiu invento disvastiĝis kune kun la alveno de fluanta akvo en apartamentoj.

Kvankam la inventon oni atribuas al John Harington, historiistoj trovis spurojn de akvopeliloj en necesejoj de la minoa civilizo antaŭ 4.000 jaroj; ĉe la antikvaj egiptoj antaŭ 3.000 jaroj; ĉe la romianoj antaŭ 2.000 jaroj.

Ekologio redakti

Klasikaj rezervujoj de akvopeliloj entenas inter 6 (la plej novaj) ĝis 20 (la plej malnovaj) litroj de - plej ofte - trinkebla akvo. Laŭ la franca informcentro pri akvo (CI Eau) akvopeliloj uzas 20% de la hejma akvokonsumo de francoj, t.e. meze 27,5 litroj ĉiutage por ĉiu persono.

Ekzistas meĥanismoj por limigi la akvokonsumon kiel akvopeliloj kun duobla butono, kiuj ebligas adaptigi la akvokonsumon al la kvanto da ekskrementoj pelotaj. Kompoŝtigaj necesujoj evitas ĉian uzon de akvo.

Eblas ankaŭ enmeti unu aŭ du botelojn plenigitajn en la rezervujon por ŝpari la ekvivalenton de ilia volumeno dum ĉiu uzo de la akvopelilo, t.e. inter po 1 kaj 2 litroj laŭ la grandeco de la botelo.

Japanaj akvopeliloj ebligas post la uzo, dum la rezervujo pleniĝas denove, lavi la manojn sub la enfluanta akvo.

Vidu ankaŭ redakti