Necesejoj en Japanio

Necesejoj en Japanio ekzistas jam de pli ol 2000 jaroj. Nuntempe oni trovas en Japanio ankoraŭ tradiciajn kaŭrajn necesejojn, sed ankaŭ modernegajn modelojn kun akvoĵeto, aersekigilo, ktp. Plej ofte necesejoj en Japanio estas unu el la tri sekvaj tipoj:

  1. La plej malnova tipo estas simpla necesejo super kiu oni kaŭras, tiu tipo ankoraŭ oftas en publikaj necesejoj.
  2. Post la dua mondmilito aperis okcidentaj necesejoj kun akvofluilo kaj urinujoj.
  3. Plej laste aperis bideo-necesejoj, kiuj en 2004 estis instalitaj en pli ol duono de la japanaj hejmoj. En Japanio oni nomas tiujn bideojn ウォシュレット (washlets), komerca nomo de TOTO, firmao kies sidejo estas en Kitakiuŝuo. Tiuj necesejoj havas multe da modernaj eroj, kiel akvoduŝo, ventumilo, ... malofte troveblaj ekster Japanio.
Kiel uzi la japanstilan necesejon

Historio redakti

 
Neceseja "papero" el la Nara-epoko, la modernaj rulaĵoj estas nur grandecokompariloj.
 
Necesejo de riĉa japano apud Nakatsugawa, Meiji-erao

Necesejoj troviĝis en Japanio ekde la komenco de la japana civilizo, kvankam oni ankoraŭ ne tutcertas pri ilia konstru- kaj uzmaniero. La unuaj kloakoj datiĝas de la Yayoi-epoko[1] (-300 ĝis 250). Ili troviĝis en grandaj ejoj, eble kun lavejoj. Dum la Nara-epoko (inter 710 kaj 784), forflusistemo estis kreita en la ĉefurbo Nara, konsistanta el riveretoj 10 ĝis 15 centimetrojn larĝaj super kiuj oni povis kaŭri unu piedo je ĉiu flanko. Lignajn bastonetojn oni uzis kiel neceseja papero (vidu foton). Ankaŭ la unuaj necesejoj konataj el Japanio datiĝas de tiu epoko. Ili estis konstruitaj super malfermita truego, kiel nuntempaj eksteraj necesejoj. Tiam oni uzis algojn por purigi sin, sed dum la Edo-epoko oni anstataŭis ilin per higiena papero el washi (tradicia japana papero). En montaraj regionoj oni uzis ankaŭ lignerojn kaj grandajn foliojn. Plej ofte necesejoj estis konstruitaj super rivereto.

Eĉ se historie sekaj necesejoj estis pli oftaj ĉar pli facile konstrueblaj, ili ankaŭ ebligis uzon de la fekaĵoj kiel sterkaĵo. Tio estis tre grava en lando, kie la budhismo kaj ties vegetarismo malpliigis viandokonsumon. Fakte fekaĵoj de riĉuloj kostis pli multe, ĉar ilia nutraĵo estis pli bona. Tion oni malpli faris post la dua mondmilito, pro higienaj kialoj, sed ankaŭ pro pli vasta uzo de kemia sterkaĵo. Japanio havis tre altan higienonivelon: la forĵeto kaj reuzo de homa fekaĵo okazis ĉie en Japanio, kiam en Eŭropo oni verŝis la enhavon de noktopotoj simple surstraten en la plej multaj urboj (nokte oni ellasis la porkojn por ke ili purigu la stratojn[2]).

En Okinawa ĝis la dua mondmilito, necesejoj estis ofte ligitaj al porkejo, kaj tiel la porkoj nutris sin per homaj fekaĵoj.

Dum la Azuchi-Momoyama-epoko (de 1568 ĝis 1600) la Taiko-kloakoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la kastelo de Osako kaj ili funkcias ankoraŭ nuntempe. La uzo de modernaj kloaksistemoj ekis en 1884 per instalo de la unua kloako el brikoj kaj ceramikaĵo en Kanda, Tokio. Aliaj kloakoj estis konstruitaj post la granda tertremo de Kanto en la jaro 1923 por malhelpi epidemiojn post ontaj tertremoj. Tamen la kloakkonstruado vere progresis nur post la dua mondmilito pro la pligrandiĝo de la urba loĝantaro. En 2000 60 % de la popolo estis konektitaj al kloakoj. La 10-a de septembro estas nacia tago de kloakoj.

Okcidentalaj necesejoj kaj urinejoj ekaperis en Japanio komence de la 20-a jarcento, sed ili disvastiĝis nur post la dua mondmilito[1] pro la usona okupado. En 1977, vendnombro de okcidentaj necesejoj superis tiun de tradiciaj necesejoj. Influite de svisa kaj usona modeloj la plej granda japana firmao, TOTO, enkondukis Washlet en 1980. Japanaj entreprenoj nuntempe produktas la plej modernajn kaj plej altteknikajn necesejojn en la mondo.

Terminologio redakti

Necesejoj (ejoj kaj ujoj) havas multajn nomojn en la japana lingvo. La plej kutima vorto estas toire (トイレ). Toire estas mallongigo de toiretto (トイレット), el la angla toilet (necesejo). Nuntempe toire kaj toiretto estas uzitaj por nomi kaj la ujon kaj la ejon, kiu enhavas ĝin.

Inter la multaj aliaj vortoj, kiuj nomas necesejojn, la plej komuna estas certe otearai (お手洗, litere "manlavejo"). Pli precise, otearai nomas do la ejon, kie troviĝas lavabo. Tia eŭfemismo korespondas al la angla bathroom, kiu signifas litere "banejo".

Oni ofte vidas ankaŭ la vorton keshōshitsu (化粧室), alia litera traduko de la angla powder room (pulvorejo), sur ŝildoj de vendejegoj, vendejaroj aŭ kun la piktogramo ĉe publikaj necesejoj. Alia moderna vorto por necesejo, denove el la angla estas resutorūm (レストルーム, ripozejo), kvankam tiu vorto estas nur malofta.

Benjo (便所, litere "ekskrementejo" aŭ "fekaĵejo") estas uzita, sed konsiderata nekonvena publike, kvankam oni rajtas uzi ĝin hejme, ĉefe inter viroj. Dum multaj infanludoj, kiam infano iĝas eksterluda, ĝi estas sendita al ia loko (ekzemple meze de rondo) nomita benjo.

La japana lingvo havas multajn aliajn vortojn por priskribi la ejojn rezervitajn al ekskrementado, inter ili estas kawaya (厠) kaj habakari (厠). Tamen la plej multaj estas arkaikaj kaj maloftegaj.

La necesujo, t.e. la ujo fiksita en la planko, la akvorezervujo, ..., estas nomita benki (便器, litere "ekskrementadilo"). La neceseja seĝo estas nomita benza (便座, "ekskrementoseĝo"). La poto por junaj infanoj, malsanuloj aŭ maljunuloj estas nomita omaru (skribita foje 御虎子).

La japana neceseja asocio[3] festas ĉiujare la ne-oficialan "tagon de necesejoj", la 10-an de novembro: en Japanio la nombroj 11/10 (monato kaj tago) povas esti legitaj ii-to(ire), kio signifas ankaŭ "bonan necesejon".

Tipoj de necesejoj redakti

Kaŭraj necesejoj redakti

 
Tradicia japana necesejo kun babuŝoj. La maldekstra ŝildo diras: "Bonvolu kaŭri pli proksime."

Tradicia japana necesejo (和式, washiki) super kiu oni kaŭras estas ankaŭ nomita "azia necesejo", ĉar tia necesejotipo, super kiu oni kaŭras, troviĝas en la tuta Azio. Tia necesejo similas al bideo surplanka. La plej multaj estas el porcelano, sed iuj, ekzemple en trajnoj povas esti el ŝtalo.

Anstataŭ sidiĝi sur la necesejo la uzonto devas kaŭri super ĝi, fronte al la duonronda parto, t.e. fronte al la muro, kontraŭe al turkaj necesejoj. Ujo senakva kaj malprofunda ricevas la ekskrementojn, kontraŭe al okcidentaj necesejoj.

Ĉiuj ceteraj aparatoj estas similaj al okcidentaj. Kiam oni elfluigas la akvon, tiu ĉi puŝos la ekskrementojn en la ujeton, kiu malpleniĝos en la kloakon. La funkciado de la elflusistemo estas la sama kiel en okcidento, sed foje manilo estas anstataŭita de pedalo. Kutime japanaj necesejoj havas du eblojn por uzi aŭ malgrandan (小) aŭ grandan (大) kvanton de akvo. La unua por urino (litere "ekskrementeto" en la japana) kaj la dua por fekaĵo (litere "ekskrementego"). La manilo ofte estas daŭre je "malgranda" por ke la bruo de la akvofluado kovru aliajn bruojn, konsiderataj kiel "ĝenaj".

Ekzistas du tipoj de tradiciaj necesejoj: ĉe la unua la necesujo troviĝas surplanke, ĉe la aliaj ili troviĝas sur 30 centimetrojn alta platformo. Ka ybya estas pli facile uzebla al homoj (starantaj), sed ambaŭ uzeblas tiucele. La uzanto malsuprenmetas sian pantalonon kaj kalsonon ĝis genue (jupo devas esti tenata!) kaj kaŭras super la ujo, kiel eble plej antaŭe por eviti ke ekskrementoj falu sur la malantaŭan bordon. Tial en multaj publikaj necesejoj ŝildoj memorigas tion al la uzantoj "Bonvolu antaŭeniri paŝon!". Dum la fekado, gravas resti en ekvilibro. Komencantoj ofte tenas sin al akvotuboj, kiun oni ofte nomas "graŭla stango" pro la sonoj eligitaj tenante ĝin. Se la tuboj estas enmuraj aŭ ne sufiĉe solidaj, povas ekzisti aparta tiucela stango por helpi la uzanton ne perdi ekvilibron dum uzo aŭ restariĝo. Alia strategio foje uzita de eksterlandanoj kaj por eviti ĝenan akcidenton estas formeti pantalonon kaj subvestojn kaj pendigi ilin ĉe la porda vestohoko antaŭ ol kaŭri.

La avantaĝoj de tiu tipo estas:

  • facila purigado
  • malmultekosta produktado
  • malgranda akvokonsumo

Higieno pro nekontakto kun la ujo, fakte ne ekzistas, ĉar la kaŭra pozicio pligrandigas la riskon ricevi gutojn urinajn kaj fekajn sur krurojn aŭ ŝuojn. La malĉeesto de akvo dum la fekado malhelpas ŝprucaĵojn, sed la pli longa daŭro dum la ekskrementoj ne estas forfluigitaj kaŭzas malbonan odoron pli facile ol en okcidentaj necesejoj. Tiun malbonan odoron oni bedaŭrinde ofte rimarkas ĉirkaŭ japanaj necesejoj.

Saniga efiko de kaŭraj necesejoj estas la kreskigo de la pelvaj muskoloj ĉe virinoj, kio malpligrandigas la riskon de nereteneblo de urino, kreskigo de koksaj muskoloj, plibonigo de la respirkapablo, koncentriĝkapablo, fleksebleco de genuoj. Ŝajnas ankaŭ, ke la kaŭra pozicio kun rekta busto ebligas eligon de pli da fekaĵo el dika intesto. Iuj esploroj ŝajne konfirmas tion [4].

La japana firmao TOTO produktas necesujon kun bideo, kiu sendas de malantaŭe akvoĵeton por purigi la anuson. Tiu produkto ne populariĝis pro la multaj ŝprucaĵoj kiuj survenas dum la akvoĵeto kaj ne ekzistas alia produkto kun antaŭa ĵeto, kiu malpligrandigus la ŝprucaĵojn.

Kvankam malofte, oni foje trovas modelon kun suprenirigebla seĝo. En malalta pozicio oni uzas la necesejon kiel tradicie, en alta pozicio ĉefe kiel okcidenta necesujo. Tiu modelo ŝajne ekzistas ĉefe en kamparaj regionoj por komforto de eksterlandaj loĝantoj, sed pli oftaj estas adaptigiloj, kiuj estas metitaj sur japanaj necesujoj por transformi ilin al sidaj necesejoj.

Okcidentaj necesejoj kun akvoforfluigilo redakti

 
La tubo super la akvoforfluigilo de tiu okcidenttipa necesejo ebligas manlavadon per la akvo, kiu estos uzita dum la sekva akvumado

Necesejoj kun norma akvoforfluigilo uzitaj tra la mondo nomiĝas okcidentstilaj (洋式, yōshiki) en Japanio. Tiuj necesejoj, inkluzive la altteknikaj, estas nuntempe pli uzitaj en japanaj domoj ol la tradiciaj kaŭraj modeloj. Malgraŭ tio kelkaj malnovaj apartamentoj daŭre afiŝas instrukciojn por klarigi korektan uzon de okcidentaj necesejoj.

Kvankam la plej multaj publikaj necesejoj en lernejoj, templojstacidomoj estas plejofte tradiciaj, en siaj hejmoj japanoj preferas sidiĝi, ĉefe maljunuloj al kiuj la kaŭra pozicio estas malfacila kaj malkomforta.

Altteknikaj bidenecesejoj redakti

 
La akvoĵeto purigas la postaĵon de la uzantoj de tiu bidenecesejo
 
Senkabla neceseja ŝaltilaro kun 38 ŝaltiloj

En Japanio modernaj necesejoj estas kutime nomitaj Washlet (ウォシュレット) aŭ neceseja seĝo puriganta per varmeta akvo (温水洗浄便座 : onsui senjō benza). Ili estas la plej modernaj en la mondo kun imponiga nombro de funkcioj. La modelo Washlet Zoe de la firmao TOTO troviĝas en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej komplika necesejo en la mondo kun 7 diversaj funkcioj. Tamen la modelo kreiĝis en 1997 kaj ŝajnas nun preterpasitaj de la plej lastaj modeloj, ekzemple la Neoreste. La ideo pri washlet fakte naskiĝis eksterlande kaj la unua neceseja seĝo kun bideo estis kreita eksterjapanie en 1964. La erao de alte perfektiĝintaj necesejoj ekis en Japanio en 1980 danke al la Washlet G Series de TOTO, kaj de tiam la nomo washlet estas uzita por paroli pri ĉiaj altteknikaj japanaj necesejotipoj.

En 2002 preskaŭ duono de la japanaj konstruaĵoj havis tiajn necesejojn, t.e. pli ol la nombro de hejmoj posedantaj komputilon.

Unuavice tiuj necesejoj similas al okcidentaj modeloj, sed fakte ili havas aldonajn funkciojn:

  • aersekigilo
  • varmiĝinta seĝo
  • masaĝaj opcioj
  • reglado de la akvoĵeto
  • aŭtomata malfermo de la kovrilo
  • kontraŭmalbonodora aerumilo
  • aŭtomata akvofluado post uzo
  • senkabla ŝaltilaro
  • varmigo kaj klimatigo de la ejo
  • ...

Inkluziva ero de la necesejo, la ŝaltilaro troviĝas aŭ kontraŭ la seĝo, aŭ ĉe proksima muro; plejofte ĝi estas senkabla.

La plej baza funkcio estas la enigita bideo, akvotubo granda kiel krajono eliras el sub la malantaŭa parto de la neceseja seĝo kaj ĵetas la akvon. Ekzistas nur du ebloj: aŭ por la anuso, aŭ por la vulvo. La unua nomiĝas postaĵlavado, ĝenerala uzofamilia purigado, kaj la dua ina purigadoina lavado. La akvotubo neniam tuŝas la korpon. Ĝi estas mempuriganta kaj purigas sin post ĉiu uzo. La uzanto elektas lavadon de la anuso aŭ de la vulvo danke al ŝaltilo. La sama tubo estas uzita ambaŭkaze, sed la pozicio de la ekstremaĵo, la malfermo kaj la angulo de la akvoĵeto malsamas por atingi la ĝustan korpoparton. Foje ekzistas du akvotuboj por la du lavadoj. La akvoĵeto funkcias nur, kiam io pezas sur la seĝo, t.e. kiam la uzanto sidas, por malhelpi senutilan ŝprucadon kiam la seĝo ne estas okupita. La unuaj modeloj ne havis tian sekursistemon kaj multaj scivolemaj uzantoj premis la ŝaltilon dum ili rigardis la necesejon por observi la funkciadon kaj ricevis la varmetan akvoĵeton sur la vizaĝo. La premŝaltilo estis aldonita por eviti tiajn problemojn.

La plej multaj altteknikaj necesejoj ebligas reguladon de la ĵeto. Ĝenerale la akvopremo ĉe ina lavado estas malpli forta ol ĉe familia. Kutime ankaŭ la akvotemperaturo reguleblas. Esploristoj eltrovis, ke homoj kutime preferas akvon iomete pli varman ol la korpotemperaturon, 38 °C estas kutime konsiderata ideala temperaturo. Kelkaj modeloj ebligas manan alĝustigadon de la ekstremaĵopozicio de la akvotubo antaŭen aŭ malantaŭen. Tre luksaj necesejoj disponigas vibran akvoĵeton kiel duŝilo kaj aldonas sapon por pli efika purigado. La fabrikantoj reklamas, ke la akvoĵeto estas helpilo kontraŭ konstipo kaj hemoroidoj. D-ro Hiroshi Ojima[5] klarigas, ke tiaj necesejoj estas popularaj pro mallakso ofte kaŭzita de la fibromalriĉa japana dieto.

Alia ofta funkcio estas sekigo per ventumilo, regulebla inter 40 °C kaj 60 °C post uzo de la akvoĵeto. La efiko tamen estas tiom relativa, ke multaj personoj preferas uzi paperon. La akvoĵeto povas tute anstataŭi la necesejan paperon, sed la plej multaj uzantoj uzas ambaŭ. Papero estas uzata aŭ antaŭ aŭ post la akvo.

La eble plej kutima funkcio estas la varmiganta seĝo, inter 30 °C kaj 40 °C. Tio estas ne nur amuzilo, ĉar la plej multaj japanaj domoj ne havas centran hejtilon kaj necesejoj estas ofte tre malbone izolitaj kaj malvarmegaj dumvintre. En 2005 aperis modeloj kun seĝo varmiganta nur en ĉeesto de persono por malhelpi daŭran neutilan hejtadon.

Aliaj funkcioj ekzistas, sed estas pli maloftaj:

  • seĝo kun sensilo, kiu levas ĝin kiam alvenas iu
  • aŭtomata akvoforfluigilo (sufiĉe kutima en publikaj necesejoj)
  • ozona ventumililo
  • kontraŭbakteria surfaco
  • malrapida fermo de la kovrilo (por eviti klakan bruon)
  • horloĝoj, kiuj indikas la uztempon
  • fluoreska seĝo videbla en mallumo
  • klimatigita aero dum varmegaj tagoj
  • brakapogiloj por maljunuloj
  • starigohelpiloj por maljunuloj

Unu el la lastaj inventoj ŝajne plaĉas al virinoj: inteligenta sensilo, kiu levas la seĝon, kiam oni staras fronte al la necesejo, sed lasas ĝin mallevita, kiam oni estas dorse al la necesejo, preta sidiĝi.

Lastatempe oni aldonis eĉ sensilojn por mezuri sangan sukeron laŭ urinanalizo, pulson, sangan premon, kaj procenton de grazo de la uzanto. Aliaj sensiloj estas nun inventataj, kaj la informoj estos eble iam sendotaj rekte al kuracisto per senkabla interretkonekto. Tamen tiaj sensiloj estas maloftegaj, kaj ne facilas antaŭdiri ilian sukceson. TOTO, NAIS, kaj aliaj firmaoj produktas ankaŭ vojaĝmodeloj kiuj funkcias per piloj kaj devas esti plenigitaj de varmeta akvo antaŭ uzo.

Urinujoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Urino kaj Urinado.
 

Urinujoj en Japanio similas tiujn en aliaj landoj kaj troviĝas en publikaj necesejoj por viroj.

Antaŭ kaj dum la Meiji-erao, urinujoj estis uzitaj de viroj, sed ankaŭ de virinoj. Tradicie kimono estas portita sen subvestoj kaj la virinoj levis sian kimonon kaj kliniĝinte direktis la urinĵeton en la urinujon. Tiu praktiko perdiĝis dum la 20-a jarcento post kiam la plej multaj virinoj portis okcidentajn vestojn. Nuntempe eĉ kimono estas porata kun subvestoj. La ina urinujo reaperis iom inter 1951 kaj 1968, kiam TOTO reproduktis ilin. Ili havis konan formon kaj estis fiksitaj surplanke. Kelkaj restas, ĉefe en la japana nacia stadiono konstruita por la Olimpiaj ludoj en 1964 en Tokio.

Necesejaj kromaĵoj redakti

Japanaj necesejoj havas kromaĵojn similajn al plej multaj aliaj necesejoj en la cetera mondo, kiel neceseja papero, broso, lavujo, ktp. Sed ekzistas kelkaj kromaĵoj specife japanaj, kiujn oni maloftege trovas alie.

Otohime — sonprincino redakti

 
Otohime en virina necesejo

Multaj japanaj virinoj estas ĝenitaj scii ke iu ajn povus aŭskulti ilin, kiam ili estas en necesejo (tio sindromo nomiĝas paruresio aŭ urintimo). Por kaŝi la bruon de urinado kaj fekado multaj virinoj daŭre fluigas akvon en necesejo malŝparante multan akvon dum la afero. Ĉar edukkampanjoj ne sukcesis malpligrandigi tian praktikon oni enkondukis en la 1980-aj jaroj novan ilon. Tiu ilo bruegas kiel akvofluo, sen ke iu akvo vere fluas. Unu el la markoj de tiu ilo estis Otohime (en la japana 音姫), kio signifas litere "sonprincinon", nomita laŭ la japana diino Otohime, filino de la mardio Ryujin (tamen la nomo de la diino skribiĝas per malsama ideogramo (kanji, 乙姫), kiu signifas "pli junan princinon".

Tia ilo ekzistas nun en la plej multaj virinaj necesejoj kaj multaj malnovaj publikaj necesejoj ricevis ilin. Otohim povas esti sendependa ilo funkciante per baterioj, fiksita ĉemure, aŭ inkluziva al washlet. La ilo estas enŝaltita per butono aŭ metante la manon antaŭ sensilon. La enŝaltita ilo produktas la sonon de akvoforfluigilo. Kiam ĝi haltas, eblas startigi ĝin denove. Oni estimas ke ĝis 20 litroj da akvo estas ŝparitaj dum ĉiu uzo. Tamen, kelkaj virinoj pensas ke la sono de la Otohime estas artefarita kaj preferas daŭre fluigi akvon ol uzi la ilon. Ŝajne ne ekzistas postulo instali tian ilon en viraj necesejoj.

Necesejaj babuŝoj redakti

 
Necesejaj babuŝoj

Japanoj kutimas disigi ejojn purajn kaj ne-purajn kaj malpligrandigi kiel eble plej ofte la kontakton de tiaj du ejoj. Ekzemple la eno de domo estas konsiderata pura, la ekstero ne-pura. Por disigi tiujn du ejojn, ŝuoj estu retiritaj antaŭ ol eniri la domon, por ke malpuraj ŝuoj ne tuŝu la puran enon de la domo. Historie necesejoj troviĝis ekstere de domoj, kaj oni portis specialajn ŝuojn por iri necesejen.

Nuntempe necesejoj estas preskaŭ ĉiam ene de la hejmoj kaj higienaj kondiĉoj estas multe pli bonaj, sed en japana psiko, necesejoj estas daŭre malpuraj. Por malpligrandigi la kontakton inter la planko de ne-puraj necesejoj kaj puraj plankoj de la cetera domo, multaj privataj hejmoj, sed ankaŭ publikaj necesejoj disponebligas necesejajn babuŝojn antaŭ la pordo de la necesejo. Tiujn babuŝojn oni surmetu enironte la necesejon kaj formetu elirinte ĝin. Samtempe ili estas indikiloj ĉu iu troviĝas en la necesejo.

Necesejaj babuŝoj povas esti tre simplaj, ekzemple kaŭĉukaj aŭ por infanoj kun bildoj de animeoj, aŭ eĉ ene tegitaj de pelto por luksaj modeloj. Ofta eraro de eksterlandanoj estas forgesi malmeti la babuŝojn elirinte la necesejon kaj promeni tra la cetera domo miksante purajn kaj ne-purajn regionojn. Sed nuntempe iuj japanoj ne uzas tiujn babuŝojn.

Publikaj necesejoj redakti

Publikaj necesejoj facile troveblas en Japanio, kaj ne necesas multe da tempo por trovi ilin. Necesejoj troveblas en vendejegoj, librovendejoj, diskovendejoj kaj preskaŭ ĉiaj vendejoj, parkoj kaj ĉiuj stacidomoj, escepte kelkaj kamparaj.

Komence de la 1990-aj jaroj ekestis movado por igi publikajn necesejojn pli puraj kaj bonvenaj. Tamen oni ankoraŭ ofte vidas japanajn virojn urini publike, ebriaj aŭ ne.

Nuntempe la plej multaj publikaj necesejoj disponas kaj tradiciajn kaj okcidentajn necesejojn, sed malpligrandnombre. La plej multaj stacidomoj en Tokio kaj publikoj lernejoj ĉie en Japanio, ekzemple havas nur tradiciajn necesejojn. Ankaŭ trajnoj, parkoj, temploj, tradiciaj japanaj restoracioj kaj malnovaj konstruaĵoj havas kutime nur tradiciajn kaŭrajn necesejojn. Vizitantoj ne alkutimiĝintaj povas serĉi la okcidentan necesejon indikita aŭ de la ideogramo kanji 洋式 (yōshiki), aŭ de la anglaj vortoj Western-style (okcidenta stilo) aŭ de alia simbolo aŭ kombinaĵo de pluraj. Se ili ekzistas, oni povas ankaŭ uzi necesejon por handikapuloj.

Neceseja papero disponeblas kutime, sed ne ĉiam. Ofte japanoj kunportas malgrandajn paketojn de paperaj naztukoj, kiujn ili uzas kiel neceseja papero. Tiuj paketetoj estas ofte disdonitaj surstrate al piedirantoj kiel reklamilo. Foje ekzistas aŭtomataj necesejpaperodisdoniloj ekster la necesejoj.

Maloftaj estas publikaj necesejoj kun sapo por lavi la manojn, kaj preskaŭ neniam ekzistas mantukoj por sekigi ilin. Multaj personoj kunportas tuketon por tiu uzo, kaj iuj kunportas ankaŭ sian sapon. Tiaj tuketoj similas malgrandajn mantukojn kaj ofte utilas dum varmegaj humidaj japanaj someroj por forviŝi ŝviton. Tial en Japanio oni malŝatas purigi nazon per ŝtofa naztuko, ĉar tiuj tukoj utilas al sekigo de la haŭto.

Iuj publikaj necesejoj havas aŭtomatajn mansekigilojn por ŝpari paperajn mantukojn. Mansekigiloj kaj kranoj kutime havas sensilojn por ŝpari energion. Iuj personoj eĉ ne lavas manojn, sed tion oni konsideras maldelikata, kaj en Japanio, kaj en aliaj kulturoj.

La propreco de necesejoj varias laŭ la loko de malpurega ĝis purega. Purajn necesejojn oni pli facile trovas en grandaj vendejoj kiel ISETANSEIYU, grandaj superbazaroj kiel Ito-Yokado aŭ grandaj librovendejoj. Tiuj necesejoj estas bone lumigitaj, vastaj, kun akvo kaj sapo, kaj regule purigitaj. Iuj eĉ proponas videnecesejojn. La plej malpuraj estas necesejoj en stacidomoj kaj parkoj.

Lastatempe miniaturaj kameraoj de kaŝobservantoj estis trovitaj en iuj publikaj necesejoj. Ankaŭ la nombro de seksperfortoj estas pli granda en la ĉirkaŭo de necesejoj en publikaj parkoj, ĉefe post noktiĝo.

Kulturaj flankoj redakti

En Japanio gravas esti pura. La japana vorto "pura" signifas ekzemple samtempe "bela"; la vorto kirei povas samtempe signifi "eleganta, bela, pura, senmakula, ordigita". Tio povus klarigi la daŭran sukceson de tradiciaj necesejoj, kie ne estas fizika kontakto, sed ankaŭ tiun de altteknikaj necesejoj kun enkonstruita bideo. Iuj uzantoj, eĉ preferas kaŭri super la okcidenttipaj necesejoj por eviti ĉian kontakton kun aliaj uzantoj, konataj aŭ ne-konataj, kiuj eble sidiĝis tie antaŭe. Ekzistas ankaŭ granda merkato de odorneniigiloj, kiuj donas agrablan odoron al la ejo. Iu firmao eĉ vendas pilolon, kiu glutita ŝajne malhelpas odoraĉon de la fekaĵoj.

En japanaj urboj troloĝantaj kaj pro spacomanko ene de tradiciaj japanaj hejmoj, necesejo estas unu el la lastaj ejoj kiuj ebligas iom da intimeco. Foje troviĝas tie bretaro kun libroj, revuoj, afiŝoj aŭ aliaj personaj ornamadoj.

Kiel en Eŭropo la necesejo plej ofte estas disigita de la banĉambro, pro la tradicio disigi puron kaj malpuron. Tio estas konsiderata, kiam oni aĉetas aŭ luprenas domon.

Multaj eksterlandanoj konfuziĝas pro tiuj altteknikaj aŭ kaŭraj necesejoj. Tial multaj japanaj necesejoj disponas malgrandan anglan manlibron apud la ŝaltilaro kaj tradukon sur la ŝaltiloj por malhelpi la kulturŝokon.

Ekonomio redakti

 
Starigila seĝo por maljunuloj

La monda merkato por altteknikaj necesejoj estis de ĉirkaŭ 800 milionoj da usonaj dolaroj en 1997. TOTO estas la plej granda produktanto de necesejoj, inkluzive washlet-oj, kun 50% de merkatpartoj, la dua estas Inax kun 25%. La washlet-oj kaj aliaj higienaj produktoj estas ankaŭ produktitaj de NAIS kaj Panasonic.

La ĉefa washlet-merkato estas daŭre Japanio, kaj eksterlandaj vendoj estas nur 5% de ĉiuj enspezoj de TOTO. La plej granda eksterlanda merkato estas Ĉinio, kien TOTO vendas pli ol miliono de washlet-oj ĉiujare. En Usono ekzemple la vendoj estas multe malpli grandaj ol en Japanio, eĉ se la vendoj multobliĝis je 600 monate en 2001 kaj atingis 1000 unuojn monate en 2003. En Eŭropo, TOTO vendas nur 5000 washlet-oj ĉiujare. Eŭropanoj ekrigardas scivoleme japanajn altteknikajn necesejojn, kaj la nombro de tiaj necesejoj instalitaj en Eŭropo pligrandiĝas. Temas ĉefe pri necesejoj por handikapuloj. Laŭ la handikapo povas ekzisti malfacilaĵojn por purigi sin kaj tial necesejoj kun aŭtomataj akvoĵetoj kaj aersekigiloj povas helpi handikapulojn atingi pli grandan aŭtonomion kaj intimecon.

Ekzistas pluraj kialoj por klarigi la malgrandan nombron da vendoj eksterjapanie. La ĉefa kialo estas la tempo necesa al klientoj alkutimiĝi al ideo de la washlet. Ankaŭ en Japanio la vendoj ekis tre malrapide kiam aperis la aparato en 1980, sed post alkutimiĝo la vendoj progresis ekde 1985. Ĉirkaŭ 1990, 10% de la japanaj hejmoj disponis washlet-on, nombro, kiu ne ĉesis kreski ĝis atingo de 50% en 2002. TOTO atendas similan progreson de la eksterlandaj vendoj dum la sekvaj jaroj. Alia kialo estas la manko de kontaktilo apud la necesejoj. Kvankam en Japanio ĉiuj banĉambroj disponas kontaktilon malantaŭ la necesejo, en multaj aliaj landoj ne ekzistas tieaj kontaktiloj. En Eŭropo tradiciaj bideoj konkurencas washlet-ojn, eĉ se ili nun malaperemas; tamen tio ne validas pri Usono, kie neniaj bideoj troveblas.

En Svisio ekzistas du produktantoj de duŝnecesejoj kun historia pli maljuna ol tiu de la washlet en Japanio. Closomat ofertas duŝnecesejojn ekde 1957. Tiuj necesejoj estas venditaj ĉefe al malsanulejoj, al privatuloj kaj al kelkaj elstaraj restoracioj. Geberit Balena AG estas filio de la grupo Geberit. Geberit estas la plej granda firmao produktante higienajn produktojn en Eŭropo. La specialaĵo de Geberit Balena AG estas duŝnecesejoj. Ĝi estas la nura firmao, kiu proponas tutan gamon de duŝnecesejoj, de simplaj seĝoj adapteblaj al ekzistantaj necesejoj giĝ la plej kompleta kaj luksa sistemo. Nuntempe la duŝnecesejoj Balena estas la plej venditaj en Svisio kaj en Eŭropo[6].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 En la angle (2000): Making Great Breakthroughs - All about the Sewage Works in Japan, Japan Sewage Works Association, Tokyo, page 47
  2. Daŭre ekzistas en la germana la esprimo "die Sau 'raus lassen", en la franca "laisser sortir la truie", ellasi la porkinon, kies signifo estas plezuriĝi sen timo ŝoki pro vulgareco.
  3. Japana neceseja asocio (japane)
  4. www.ams.ac.ir (angle). Arkivita el la originalo je 2018-10-08. Alirita 2007-07-06.
  5. www.theplumber.com/japaneseobsession.html (angle). Arkivita el la originalo je 2007-07-31. Alirita 2007-07-06.
  6. Ttt-ejo de la firmao Geberit Balena AG

Literaturo redakti

Angle

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti