Naztuko[1]poŝtuko[1] estas peco de ŝtofocelulozo, kiu precipe uzatas por la purigo de la nazo, pli konkrete por la forigo de elblovata naza muko de la nazo. Ŝtofaj naztukoj estas laveblaj kaj tial kutime post lavado uzataj plurfoje, dum celulozaj naztukoj post la uzo forĵetindas. Ne en ĉiu homa kulturo de la tero por la purigo de la nazo uzatas tia tuko, kaj ankaŭ en Eŭropo tiu ago ĝis la moderna epoko ankoraŭ ne estis kutimo.

ŝtofa naztuko
celulozaj naztukoj
japana Hankaĉi (ハンカチ) el frotoŝtofo

Speciala formo de la naztuko estas dekora tuko, kiun sinjoroj por festaj okazoj portas en brusta poŝo de eleganta jako: tiu tuko vere nur estas dekora kaj ne havas praktikan funkcion.

Historio kaj evoluo redakti

Komencoj redakti

En la Romia Imperio de la antikva epoko ekzistis tukoj por forviŝi ŝviton kaj por purigi la buŝon kaj la manojn ekzemple dum manĝado. Historiistoj nomas ilin "etikedaj tukoj", kaj substrekas ke ilia uzo dum reprezentaj festoj kaj festenoj estis signo de eleganteco kaj nobleco. Por la purigo de nazo tiuj tukoj ne uzatis. Ŝvitotukojn unuafoje skribe mencias la poeto Katulo - li nomas ilin sudarium (latine sudor = ŝvito). Tiuj tukoj estis el egiptia lino kaj estis metitaj en faldon de la togo. Jarcenton pli poste aperis la kutimo de buŝtuko nomata orarium (latine oris = buŝo). Krome en la antikva Romia Imperio jam ekzistis apartaj buŝtukoj dum festaj manĝoj, kiuj latine nomatis mappa, kaj estis pli dekoraj ol praktike uzataj. Sub la imperiestro Aŭreliano ekestis la kutimo, en la amfiteatro bonvenigi sociajn gravulojn kaj ŝatatajn aktorojn per la svingo de koloraj tukoj. Mappa kaj orarium kiel liturgiaj simboloj restis en la katolika diserva ceremonio.[2]

La epoko inter la jaroj 1096 kaj 1270 ludas gravan rolon en la historio de la naztuko. La regnoj de okcidenta Azio pli kaj pli intensigis la komercajn rilaton al Eŭropo. Aparte la urbo Venecio profitis de tiu komercado. Krom spicoj, tapiŝoj kaj aliaj okcidentaziaj komercaj varoj ankaŭ fajnaj teksaĵoj de tie pli konatiĝis kaj populariĝis en Eŭropo. Kiam ĉirkaŭ la jaro 1300 teksiloj venis al Eŭropo (ili en Ĉinio jam uzatis ekde la 6-a jarcento a.K.), ankaŭ eŭrope kutimiĝis la teksado de ŝtofoj.

Ekde la 11-a jarcento teksitaj tukoj kiel sekreta simbolo de amo havis gravan rolon en la ritoj de korteza amo. Kiel simbolo pri fideleco, kavaliroj kunprenis tiajn tukojn en la batalojn, kaj redonis ĝin poste - ofte makulite per ŝvito kaj sango - al la amatino.[2] Foje tiaj tukoj ankaŭ estis malferme fiksitaj ĉe la lanco, se la posedantino ne estis edzinigita al alia kavaliro.

La teksisto Baptiste el Kambrezo, tiutempe nederlande Kamerijk en Flandrio, nuntempe Cambrai en norda Francio, ĉirkaŭ la jaro 1300 laŭdire produktis la unuajn naztukojn el ŝtofo. Sub la nomo drapesello panetto di naso (itale "simplaj tukoj ŝtofaj por la nazo") ili tamen nur uziĝis malofte. La tukoj konserviĝis en poŝo ĉe la zono.

Luksa akcesoraĵo de la nobeloj redakti

 
la infantino Maria Teresa de Hispanio, pentraĵo de Diego Velázquez, ĉ. 1652

Ĉirkaŭ la jaro 1447 naztukoj iom post iom iĝis luksa akcesoraĵo de la nobeloj. En italaj vestaĵolistoj el la 15-a jarcento nomatis diversaj tukoj: sudarioli (ŝvitotukoj), paneti kaj drapeselli (tuketoj), paneti da naso (naztukoj), paneti da copa (koltukoj) kaj fazzoletto (dekoraj tukoj). La plej grandan rolon havis la dekoraj tukoj, kiuj ofte estis riĉe broditaj kaj portiĝis malferme en la mano. La plej multekostaj tukoj de tiu speco produktiĝis en Venecio kaj eksportiĝis al tuta Eŭropo, aparte al Francio.[2]

Sultano Mehmedo la 2-a Fatih (1432–1481) ĉirkaŭ la jaro 1453 en la Otomana Imperio oficialigis leĝon, laŭ kiu nur li kaj liaj plej proksimaj kunlaborantoj rajtis publike porti naztukojn. Kiu malobeis tiun leĝon, estis enkarcerigita aŭ eĉ mortpunita.

Katerino de Mediĉo dum la 16-a jarcento enkondukis la "tualetan tukon" ĉe la reĝa kortego de Francio. Ĝi nomiĝis mouchoir [prononco muŝoar] kaj precipe havis reprezentan celon. Por la forviŝo de naza muko ankaŭ la nobeloj dum tiu epoko ankoraŭ uzis la fingrojn. Erasmo de Roterdamo, kiu laŭ inventario posedis 39 naztukojn, konsideriĝas escepto. La dekoraj tukoj de la damoj estis sorbigitaj per parfumo kaj kiel ama simbolo donacitaj al sinjoroj. La pola-litova kaj poste franca reĝo Henriko la 3-a donacis tiajn tukojn al siaj favoratoj[2]. Ankaŭ en la aliaj kortegoj de Eŭropo tiaj tukoj ekde la komenco de la 16-a jarcento modiĝis.

Per la populariĝo de la snuftabako kaj la sekva uzo de la antaŭe dekoraj tukoj por la purigo de la nazo, la tukoj perdis sian luksan karakteron. Tiel la naztukoj dum la 18-a jarcento iom post iom iĝis kutima objekto por viroj de la supraj sociaj tavoloj. Sed ankoraŭ dum la Franca Revolucio de 1789 ĝi konsideriĝis simbolo de la nobelaro. "Li havas naztukon - li devas esti aristokrato. Pendumu lin!", ekzemple krias franca revoluciulo en la dramo "La Morto de Danton" de la germana verkisto Georg Büchner.

Ĝenerala disvastiĝo redakti

Per la inventoj de pli kaj pli profesiecaj teksiloj meze de la 18-a jarcento la produktado de ŝtofo pli kaj pli malmultekostiĝis. Tial ankaŭ naztukoj povis esti produktataj pli kaj pli malmultekoste kaj iom post iom de luksa akcesoraĵo iĝis ĉiutaga objekto. Dum la dua duono de la 19-a jarcento la damoj kutimis meti sian parfumigitan naztukon en la dekoltaĵon aŭ en jupan manikon, por rapide havi ĝin ĉemane[2].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 NPIV
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Ingrid Loschek: "Accessoires. Symbolik und Geschichte" ("Akcesoraĵoj. Simboleco kaj historio", germanlingve), Munkeno 1993, paĝoj 269 kaj sekvaj