Por la lando kun simila nomo, vidu la paĝon Togolando.

Togo (latine toga) estas vira vesto de la antikvaj Romanoj, portata super la tuniko, konsistanta el vasta lana tuko, kiun oni drapire volvis ĉirkaŭ la korpo, lasante libere la dekstran brakon.

Togo

Ĝi longis 5 metrojn kaj larĝis 3 metrojn. La koloro estis ordinare blanka, sed dum funebro oni portis malhelan. La eminentaj oficistoj havis purpur-orlan togon. La togo de la sieĝinta militestro dum la triumfo estis tute purpurkolora, brodita kun oraj palmofolioj. La konkurantoj por iu oficejo pretigis sian togon al bela blanko (Togati candida, el tio originas la vorto candidatus-kandidato).