Teksiloteksmaŝino estas ilo por dense interkrucigi fadenojn por fari ŝtofon.

Teksilo ĉirkaŭ 1568

La varpo estas la teksbazo, la paralelaj fadenoj fiksitaj sur la teksilo, inter kiujn la teksisto intermetas la vefterojn.

Historio redakti

Teksiloj estas inter la unuaj homaj iloj, oni trovis teksilojn neolitikajn.

Leonardo da Vinci desegnis modelon de teksilo.

La unuaj teksmaŝinoj ekzistis dum la 16-a jarcento por teksi rubandojn.

Jacques de Vaucanson funkciigis teksilojn per azenoĉevalo.

En 1785 Edmond Cartwright inventis mekanikan teksilon nomitan Power Loom. Pro tia tekniko multaj homoj estis maldungitaj. Ekis ribeloj kaj multaj teksiloj estis detruitaj. Ĉefe la silezia teksistribelo de 1844 vidigas la socian mizeron pro la perdo de la familia metio.

Vidu ankaŭ redakti

 
Navedoj

Eksteraj ligiloj redakti