Ŝtofo

ajna teksaĵo teksita, feltita, trikita, martelita aŭ alimaniere farita en plata peco

Ŝtofo estas teksaĵo por aparta uzo, ekzemple vestoj.

Juta ŝtofo.

Laŭ Francisko Azorín ŝtofo estas Silka aŭ lana teksaĵo, kies fadenoj formas figurojn, ĉu de persono aŭ besto (historia ŝtofo), ĉu de foliaro.[1] Li indikas etimologion el la greka stuppe, kaj de tie la latina stupa.[2]

Tipo redakti

Ekzemplaj ŝtofoj

  • batikaĵo (Ŝtofo tinkturita per proceso rezervanta regionoj per vakso)
  • batisto (Tre delikata teksaĵo farita el kotono, lano, lino, poliestro, aŭ miksaĵ)
  • brokaĵo (Teksaĵo ornamita per silkaj, oraj, aŭ arĝentaj fadenoj)
  • ĉifono (Forŝirita, difektita peco de ŝtofo, tamen uzebla, vidu ĉifonisto)
  • damasko (Teksaĵo el silko, lino, aŭ mercerizita kotono kun enteksitaj desegnoj)
  • drapo (Lana fulita teksaĵo uzata por vestoj, tegoj, k.s.)
  • dreliko (Maldelikata teksaĵo uzata por sakoj kaj laborvestoj)
  • elastano (Tre elasta fibro teksita al ŝtofo por striktaj vestaĵoj)
  • felto (Ŝtofo el kungluitaj kunpremitaj haroj, efektive ne teksita, tamen konsiderata kiel ŝtofo)
  • flanelo (Maldika ŝtofo el malstreĉe spinitaj fadenoj de lano, kotono, aŭ sintezaĵo)
  • fulardo (Malpeza teksaĵo el silko aŭ silka kaj koton miksaĵo)
  • fusteno (Lanuga ŝtofo el lino kaj kotono)
  • gabardino (Ŝtofo kepre teksita el lano kun fanaj oblivaj ripoj)
  • gazo (Delikata travidebla ŝtofo el silko aŭ lino kun la veftaj fadenoj pare teksitaj)
  • ĝinzoŝtofo (Fortika kepra ŝtofo el kotono simila al dreliko, kolorita unuflake, uzata en originalaj ĝinzoj)
  • indieno (Maldensa kotona kolordesegnita teksaĵo)
  • ĵerseja teksaĵo (Mola, iom elasta teksaĵo el fadenoj viskozaj)
  • juto (Teksebla fibra materialo ekstraktata el juto-planto t.e. korkoro)
  • kalikoto (Kotona teksaĵo, similanta tolon sed pli dika ol perkalo)
  • kanabo (Teksaĵo el kanabo-planto t.e. kanabacoj)
  • kanvaso (Lina aŭ kanaba tolo, tre larĝmaŝe kaj retece teksita, sur kiu oni faras pentraĵon, brodaĵon, punton, ktp)
  • kaŝmiro (Maldika, malpeza, mola teksaĵo farita el brustaj haroj de kaproj)
  • katuno (Malpeza kotona teksaĵo, ĝenerale surpresita per koloraj desegnaĵoj)
  • kepro (Teksaĵo malsimple teksita kun diagonalaj linioj, ekzemple drelliko)
  • kevlaro (Markonomo de sinteza forta aramida (aromata poliamido) fibro de DuPont)
  • kordurojo (Riphava kotona veluro)
  • kotonaĵo (Teksaĵo el blanka delikata lanugo ĉirkaŭvolvanta la grajnojn de kotonarbo)
  • krepo (Delikata travidebla krispa ŝtofo el lano aŭ silko)
  • kretono (Fortika tolo el kanabo aŭ kotono aŭ lino aŭ lano, uzata por kurtenoj)
  • korĉetaĵo (Tolaĵo aŭ punto farita kun unu fadeno kaj kroĉetilo, t.e. hoka stango)
  • lanaĵo (Ŝtofo el la densa mola hararo de ŝafo kaj aliaj bestoj)
  • ledo (Felo senharigita, tanita kaj preparita por fabrikado vestaĵoj, ŝuoj, k.t.p.)
  • linaĵo (Ŝtofo farita el lino-planto t.e. linacoj)
  • madraso (ŝtofo prenas sian nomon de la antaŭa nomo de la grandurbo de Ĉenajo en suda Barato.)
  • maŝaro (Reto aŭ ŝtofo maŝoj formita per aŭ plektado, teksado, trikado, aŭ kroĉetado)
  • mohajro (Teksaĵo formita el lano de angura kapro)
  • muslino (Delikata maldensa kaj malpeza ŝtofo el kotono, lano aŭ silko)
  • nankeno (Unukolora, ordinare helflava ŝtofo el kotono, origine fabrikata en la ĉina urbo Nankino)
  • nilonŝtofo (Ŝtofo farita el sintezaj poliamidaj fadenoj)
  • organdio (Malpeza, brila, iom rigida ŝtofo el kotono, muslino kun speciala aperturo)
  • perkalo (Delikata densa katuno)
  • pluŝo (Long-vila teksaĵo uzata interalie por tegi seĝojn, kurtenoj, kaj pupoj)
  • poliestero (Kemia substanco, polimero, el la fibroj en poliestera teksaĵo estas faritaj)
  • punto (Maldensa, artisme interspacigita teksaĵo el maldikaj fadenoj)
  • sateno (Fajna mola teksaĵo farita per neegla nodado de la vefto aŭ la varpo)
  • serĝo (Tute aŭ parte lana, densa, malmola teksaĵo kun oblikva neegala reliefo)
  • ŝifono (Delikata, travidebla teksaĵo el silko, aŭ krepofadenoj)
  • silko (Teksaĵo farita el silkaj fadenoj, kiuj estas sekreciita de raŭpo)
  • sveda ledo (Ledo kun viligita surfaco)
  • tafto (Tre maldika brila silka aŭ kemia stofo )
  • tapiŝo (Teksaĵo farita por parte kovri planko, muro, aŭ meblo)
  • tartano (Lanŝtofo kun ripetaj diverskoloaj ortangulaj strioj ofte uzata en Skotlando)
  • tiko (Tolo el duobligitaj fadenoj, ofte striita lina kaj uzata kiel sako de matraco)
  • trikaĵo (Ŝtofo farita el fadeno(j) per trikado)
  • tvido (Strikte teksita ŝtofo ofte kun diverskoloraj fadenoj)
  • veluro (Teksaĵo kun dua varpa fadeno formanta maŝon kiu estas distranĉata formante vilojn)

Konsistiga materia substanco havanta proprajn ecojn; materialo: la ŝtofo, el kiu estas farataj la sonĝoj.


(ark.) Daŭra kunmetaĵo da difinitaj anatomiaj elementoj kompareblaj al teksaĵo; histo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 194.
  2. Azorín, samloke.