Tiko (ŝtofo)

teksaĵo

Tiko estas fortika teksaĵo, farita el kotonolino.[1]:161

Sofo kovrita en stria tiko

Priskribo redakti

Tiko estas ordinare farita el fortikaj plantaj fibroj kiel kotonolino. Ĝi estas tre dense kaj strikte teksita — la spacoj inter la fibroj estas mallarĝega. La strukturo estas fortika kaj rezistas ŝiron kaj eluziĝon.

Tiko ofte havas striajn kolorojn en malhelaj koloroj kiel bruno, grizo, aŭ bluo, super blanka aŭ nekolorigita fono; tamen, oni ankaŭ trovas blankan aŭ simple nekolorigitan tikon.

Uzoj redakti

Tiko estas tradicie uzata por ĉirkaŭkovri matracon kaj kusenon. La fortikeco kaj denseco de tiko malhelpas eliĝon de la plumojn en la matraco aŭ kuseno. Hodiaŭ, tiko estas ankaŭ uzata por stebaĵoj, aliaj litaĵoj,[2]:497, kurtenoj, tablotukoj, ktp.

Etimologio redakti

La Esperanta vorto tiko devenas de la samsignifaj angla tick(ing) kaj nederlanda tijk, kiuj devenas tra la latina thēca “kovrilo, koverto” de la greka θήκη “ujo, kesto, skatolo”.[3]

Referencoj redakti