Nankeno[1] laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas speco de ŝtofo, do teksaĵo por aparta uzo, kiu origine produktiĝis en la ĉina urbo Nankino kaj tial ricevis sian nomon. Temas pri glata, unukolora, ordinare helflava ŝtofo el kruda kotono, iom simila al tolo. La ŝtofo en Eŭropo aparte apreziĝis pro tio, ke la flaveca koloro estis esenca trajto de la fibroj kaj ne paliĝis eĉ post multaj lavadoj, kontraŭe al tiu de kolorigitaj ŝtofoj.

pantalono el nankeno (ilustraĵo el 1818)

Precipe en la 19-a jarcento en Eŭropo malpezaj someraj vestaĵoj el nankeno estis aparte ŝatataj. En la tiujarcenta literaturo estas multaj teksteroj, en kiuj flavaj nankenaj pantalonoj estas menciataj kiel eleganta, korpoproksima vestaĵo. Unu ekzemplo el multaj estas la germanlingva poemo Götterdämmerung ("dia krepusko") de Heinrich Heine el 1827, kiu citeblas "La viroj vestiĝas per nankenaj pantalonoj, kaj per dimanĉaj ĵakedoj kun oraj spegulaj butonoj".[2]

Komence de la 20-a jarcento ĉina nankeno eksmodiĝis en Eŭropo.

Referencoj redakti

  1. laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 726
  2. origine germanlingve „Die Männer ziehn die Nankinhosen an, Und Sonntagsröck’ mit goldnen Spiegelknöpfen; ...“ Heinrich Heine: Götterdämmerung, Buch der Lieder, 1827