Damasko estas tipo de teksaĵo de la tipo keprosateno. Unuflanke, la vefto utilas kiel fono kaj la varpo formas la desegnojn, kaj aliflanke, okazas male. En ĝi oni konsideras averso la flanko kiu havas brilan fonon kaj senbrila la desegnojn, kaj male okazas en la mala flanko.

Itala damasko.

Ĝi estas originita de Mezoriento, precize de la ĉefurbo de Sirio (nome Damasko), ĉirkaŭ la 11-a jarcento, ĝi perfektiĝis en la 13-a jarcento, kaj ekde tiam, ĝi troviĝas uzata tutmonde.

Laŭ Francisko Azorín Damasko estas Silka, luksa ŝtofo fabrikita en Damasko aŭ ĝin imitanta.[1] Kaj li indikas etimologion el Damask, propra araba nomo de siria urbo, kaj de tie la latina Damascus. Li referencas ankaŭ la terminon damaskeno.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 52.
  2. Azorín, samloke.