Erasmo de Roterdamo

Č:Tiu ĉi artikolo temas pri la renesanca humanisto. Por pliaj signifoj de la vorto vidu Erasmus.


Erasmo de Roterdamo
Erasmo, pentrita de Hans Holbein la Juna
Erasmo, pentrita de Hans Holbein la Juna
Persona informo
Desiderius Erasmus Roterodamus
Naskiĝo 28-an de oktobro 1466 (1466-10-28)
en Roterdamo
Morto 12-an de julio 1536 (1536-07-12) (69-jaraĝa)
en Bazelo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per disenterio vd
Tombo Katedralo de Bazelo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinanederlanda vd
Ŝtataneco Dek sep Provincoj vd
Alma mater Universitato de Parizo • Reĝina Kolegio • Universitato de KembriĝoUniversitato de Torino • Collège de Montaigu • City Gymnasium • kolegio de Sorbono vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo tradukistofilozofo • teologo • eseisto • tradukisto de Biblio • verkisto • Lady Margaret's Professor of Divinity • latinisto • romkatolika sacerdoto • universitata instruisto vd
Laborkampo kristana filozofiorenesanca humanismo vd
Aktiva en RoterdamoBazelo vd
Doktoreca konsilisto Jan StandonckAlexander Hegius vd
Verkado
Verkoj Laŭdo de l' Stulteco ❦
De civilitate morum puerilium (Manlibro por konduto de infanoj) ❦
Eduko de Kristana Princo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerhard Gerhards, pli konata latine kiel Desiderius Erasmus, esperante kiel Erasmo aŭ pli precize Erasmo de Roterdamo (naskiĝis la 28-an de oktobro 14651467 en Roterdamo, mortis la 12-an de julio 1536 en Bazelo) estis nederlanda pensulo, sciencisto, verkisto kaj la plej granda renesanca humanisto kaj unu el la pioniroj de biblia kritiko. Per lia raciisma kritiko de la kristana religio, li estas konsiderita unu el la antaŭuloj de la Reformacio, kvankam li mem restis fidela al la rom-katolika eklezio.

Vivo redakti

Informo pri lia frua vivo venas el malprecizaj aludoj en liaj verkoj. Preskaŭ certe liaj gepatroj ne estis laŭleĝe geedziĝintaj. Lia patro, Roger Gerhards, poste iĝis pastro, kaj deĵoris kiel subpastro en Gouda. Oni scias malmulton pri lia patrino. Ŝi nomiĝis Margaret kaj estis filino de kuracisto.

Post la morto de siaj gepatroj en 1483 Erasmo ricevis bonan edukadon en kelkaj monaĥaj aŭ duonmonaĥaj lernejoj, plej grave en lernejoj de La Fratoj de la Komuna Vivo, kie lin inspiris la graveco de persona interrilato kun la Dio. Tamen, li malakceptis la severajn regulojn kaj metodojn de la instruantoj.

Erasmo travojaĝis la tutan Eŭropon, fine li ekloĝis en Bazelo. Lia verkado estis kritika; li kritikis tekstojn, homojn, kulturojn, ekleziojn, societojn. Erasmo korespondis kun gravuloj de sia epoko. Li inklinis al reformo de la eklezio, sed ne al Reformacio, ne al kreado de novaj eklezioj.

Literature Erasmo famiĝis per sia latinlingva Laŭdo de l' Stulteco, verko satire sarkasma, kiel jam sufloras la titolo mem. En 1499, kiam Erasmo estis en Anglujo, forte impresis lin la pribiblia instruado de John Colet. Tio instigis lin studi la grekan lingvon por ke li pli profunde studu teologion. Grava estis lia kritika eldono de la Nova Testamento. Lia doktrino estas konata kiel Erasmismo, kaj ĝi disvastiĝis tra tuta Eŭropo kaj influis super la intelektulara etoso de multaj landoj, kiel ekzemple en Hispanio.[1]

 
Enchiridion militis Christiani ("Manlibro de iu kristana kavaliro"); hispana traduko (1503).

Heredaĵo redakti

Honore al li estas nomitaj multaj aĵoj en Okcidenta Eŭropo kaj ĉefe edukaj instancoj. En Roterdamo mem estas la Erasmus-ponto liganta la du partojn de urbo kaj fronte al la kampuso de la Universitato Erasmus. Funkcias aliaj, malpli formalaj, edukaj kadroj de Eŭropa Unio kiel Erasmus+ kaj Erasmus Mundus kaj estas disdonata la Erasmus premio.

Verkoj redakti

  • Adagia (Proverboj, 1500)
  • Moriae encomium, id est Stultitiae laus (Laŭdo de l' stulteco, 1509)
  • De libero arbitrio diatribe sive collatio (Pri la libera volo diatribo aŭ kolacio, 1524)
  • Colloquia familiaria (Familiaraj interparoloj, 1525)
  • Dialogus de recta latini graecique sermonis pronuntiatione (Dialogo sur la korekta prononco de la latina kaj de la greka, 1528)

En Esperanto aperis redakti

Referencoj redakti

  1. Francisco Rico, "Temas y problemas del renacimiento español". En Historia y crítica de la literatura española, vol II Siglos de Oro: Renacimiento, Crítica, Barcelona, 1980. pp. 1-27. paĝo 5.

Bibliografio redakti

  • Pep Mayolas, "Erasme i la construcció catalana d'Espanya", Barcelona, Llibres de l'Índex, 2014

Eksteraj ligiloj redakti