Jan Standonck

Jan Standonck (1453-1504) estis belga skolastikisto, teologo, latinisto, kaj katolika reformisto. Li estis parto de la granda movado por reformo en Francio en 15-a jarcento. Lia metodologio konsistis en la reformo pri engaĝigo kaj edukado de la klerikaro, ene de la asketa submetigo, dense influita de la eremita sanktulo Francisko de Paŭla (1416-1507). Li vivis en epoko kiam la modelo je reformo estis sub kreskanta premo ekde pli profundaj kritikoj, inklude de tiuj el lia plej fama lernanto: Erasmo de Roterdamo.

Iohannes Standonck
(1453-1504)
Bildo de la belga teologo fare de Jean Baptiste Guyard (1677-1743)
Bildo de la belga teologo
fare de Jean Baptiste Guyard (1677-1743)
Persona informo
Naskiĝo 16-a de aŭgusto 1453
en Meĥleno,  Belgio
Morto 5-a de februaro 1504
en Parizo,  Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Katolika universitato de Loveno
Universitato de Parizo
Profesio
Okupo pastrofilozofo • teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Kolegio de Montaigu, bildo de 1850

Li estis filo de Cornelis van Standonck kaj Elisabeth Ysschot kaj naskiĝis en ekstreme humilaj cirkonstancoj, filo de malriĉa ŝufarejo el Meĥleno, en tiu epoko parto de la Burgonjaj Nederlandoj. Tie li ricevis sian unuan edukon sed baldaŭ li transloĝiĝis al Gouda, kie la "Frataro de la Komuna Vivo" administris faman lernejon ene de la monaĥaj linioj.

El tie li elmergis dediĉita al la idealo de edukado firme ligita al reformita pieco kaj rigida disciplino pri humileco kaj abnegacio. Li enmatrikuliĝis en la Universitato de Loveno gratis quia pauper ("senpaga por malriĉuloj") en la 27-a de novembro 1469, sed en 1471 li estis en Parizo, kie li ricevis dormoliton kaj manĝaĵon laborante por la regularaj kanonikuloj en la preĝejo de Sankta Ĝenoveva, kaj kie legendo aperis pri liaj studoj en la Turo Klovis ĉe lunlumo.

En 1474 li ricevis sian diplomon je Majstro pri Artoj kaj en 1476 li iĝis direktoro en la Kolegio Sankta Barbara ĝis 1476 kiam li translokiĝis al Kolegio de Montaigu[1] por komenci notindan karieron kiu daŭros ĝis la fino de sia vivo.

Samtempe, li komencis kurso kun daŭro je dekkvar jaroj en la Fakultato pri Teologio kaj estis akceptita kiel "socius" (aŭ kun-rektoro) en la Kolegio de Sorbono en la 24-a de januaro 1484. Inter la 16-a de decembro 1477 kaj la 12-a de januaro 1478 li servis kiel "proctor" ("prokuratoro") en Pikardio kaj kiel elektisto kaj ekzamenisto dum pluraj aliaj periodoj.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. The New Cambridge Medieval History: Volume 7, C.1415-c.1500, Christopher Allmand, Rosamond McKitterick