Burgonjo

regiono de Francio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Burgonjo (apartigilo)

Burgonjo (france Bourgogne [burgonj]) aŭ Burgundio (laŭ la latina Burgundia kaj la germana Burgund) estis regiono en centra Francio, oriente de Francilio. Ĝi konsistas el la kvar departementoj :

  1. Côte-d'Or aŭ Kostodorio
  2. Nièvre aŭ Njevrio
  3. Saone-et-Loire aŭ Saono-Luario
  4. Yonne aŭ Jonio [1].
Burgonjo
france Bourgogne
regiono
Flago
Blazono
Ŝtato Francio Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo (ekde 2016)
Departementoj
Najbaras kun
Gravaj urboj
Riveroj Sejno, Luaro, Saono
Prefektejo Diĵono
 - koordinatoj 47° 19′ 26″ N 05° 2′ 34″ O / 47.32389 °N, 5.04278 °O / 47.32389; 5.04278 (mapo)
Areo 31 582 km² (3 158 200 ha)
Loĝantaro 1 642 734 (2011)
Denseco 52,01 loĝ./km²
prefekto Pascal Maihos
 - prezidanto François Patriat (PS)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO-kodo FR-D
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Bourgogne
Retpaĝo: prefektejo

Ĉefaj urboj estas Diĵono, Chalon-sur-Saône kaj Nevers. ISO-kodo de la regiono estas FR-D.

Historio redakti

Burgundio estis reĝolando, kreita de la burgundoj, el kiu evoluis la Francia Burgonjo[2] kaj la mezepoka eposo "La Kanto de la Nibelungoj" en la mezaltgermana lingvo nomas la germanan urbon Worms ĉefurbo de Burgundio. Dum la mezepoko Burgonjo estis potenca duklando, kiu ofte rivalis kontraŭ Francio. La teritorio etendiĝis multe pli okcidenten ol la nuna regiono Disaj landoj estis feŭdoj de la Burgonjaj dukoj, eĉ la nunaj Nederlando kaj Belgio.

La 5-an de januaro 1477 mortis Karlo la brava la lasta duko dum la batalo apud Nancio poste la Burgonjo iĝis Francia.

En 1982 Burgonjo iĝis regiono, kiel administra unuo en Francio.

La 1-an de januaro 2016 pro teritoria reformo de Francaj Regionoj Burgonjo kaj Franĉkonteo kunfandiĝis al Burgonjo-Franĉkonteo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Burgonjaj Malaltaj Landoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti