Beaune

komunumo en la departemento Côte-d'Or de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Beaune (stacidomo).

Beaune [bon], esperante BonoBaŭno[mankas fonto], estas mezgranda franca komunumo situanta en la departemento Orbordo kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj havas proksimume 23 000 loĝantojn.

Beaune
komunumo
Blazono
komunumo en Francio
Oficiala nomo: Beaune
Moto: Orbis et urbis honor
antaŭe: Causa nostra lætitiæ
antaŭe: Auspice Bellona Bibracta antiqua vigebat
Regno Francio Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Côte-d'Or subprefektejo
Arondismento Beaune ties ĉefurbo
Kantono Beaune ties ĉefurbo
Komunumaro Beaune-Côte-et-Sud
Historia regiono duklando Burgonjo
Konata loko Hospicoj de Bono
Riveroj Bouzaise, Aigue, Genet, Foulot, Rhoin, Flun
Situo Beaune
 - koordinatoj 47° 01′ 30″ N 04° 50′ 23″ O / 47.02500 °N, 4.83972 °O / 47.02500; 4.83972 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 407 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 193 m s. m.
Areo 31,30 km² (3 130 ha)
Loĝantaro 20 032 (2021)
Denseco 640 loĝ./km²
Urbaj rajtoj 1203
Urbestro Alain Suguenot
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 21200
INSEE 21054
Beaune (Francio)
Beaune (Francio)
DEC
Situo de Beaune enkadre de Francio
Beaune (Côte-d'Or)
Beaune (Côte-d'Or)
DEC
Situo de Beaune enkadre de Côte-d'Or
Limoj de la komunumo
Limoj de la komunumo
Limoj de la komunumo
Vikimedia Komunejo: Beaune
Retpaĝo: www.beaune.fr
Laŭloka nomo : Beaunois
vdr

La loĝantojn de Beaune oni kutime nomigas Beaunois [bonŭa]. La urbo estas famkonata pro sia hospico, eksa malsanulejo kiu fariĝis muzeo.

Geografio redakti

 
Geografio de Beaune

La urbo troviĝas sur deklivo de la Pariza Baseno. Tra la urbo fluas la rivero Bouzaise, kies akvofonto situas en Beaune mem. Du aliaj riveretoj fontis en Beaune: Aigue kaj Genet.

Klimato redakti

La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 745 mm. La averaĝa ĉiujara sunumado estas 2000 horoj. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 11,5 .

Ekonomio redakti

Plej multaj enspezoj venas de la vino kaj la malsanulejo. Decembron 2007, 1 412 entreprenoj pagis 17 940 salajrojn.

Vino redakti

 
Kelo

Beaune estas la aŭtenta ĉefurbo de la burgonjaj vinoj. Ĝi situas meze de Côte-d'Or, kaj estas ĉirkaŭata de pluraj vilaĝoj kies nomoj famiĝas ĉe la vinamatoroj: Pommard, Meursault, Pernand-Vergelesses, Puligny-Montrachet, Savigny-lès-Beaune ...

La surfacampleksoj ĉe Beaune pri produktado estas:

  • ruĝaj: 413 ha : Beaune premier cru 313 ha, Beaune village 81 ha, Côte de Beaune 19 ha
  • blankaj: 41 ha : Beaune premier cru 22 ha, Beaune village 13 ha, Côte de Beaune 6 ha

biodinamikaj metodoj estas kelkfoje uzataj.[1] [2] [3]

Mustardo redakti

 
Mustardejo

Unu mustardejo fabrikas diĵonan mustardon kaj burgonjan mustardon. Diĵona mustardo estas nur recepto (ĝi ne estas fabrikata en Dijon). Burgonja mustardo estas fabrikata kun burgonja Brassica juncea kaj burgonja blanka vino.

Biero redakti

Unu bierfarejo fabrikas bieron nomatan Belenium. Iam bierfarejo fabrikas bieron nomitan La Suprême de Beaune[4].

Demografio redakti

Loĝantara evoluo de la komunumo Beaune
1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846 1851
10 114 8 344 9 298 9 947 9 908 10 678 10 585 11 362 10 969
1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896
10 453 10 715 10 907 11 176 11 421 12 038 12 146 12 470 13 726
1901 1906 1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954
13 887 13 540 13 049 11 661 11 990 11 862 12 161 11 990 13 175
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2009 2010
15 367 16 874 19 060 20 207 21 289 21 923 21 778 22 516 22 394
2011 2012 2013 - - - - - -
21 872 21 806 21 838 - - - - - -
(Fontoj: Datumbazo Cassini de la EHESS ĝis 1962[5], datumbazo de la INSEE ekde 1968.)

Historio redakti

Antaŭ 1203 redakti

Homoj de neolitiko ĝis Halŝtata ferepoko loĝis cefe en la altoj kaj apud fontoj (Bouzaize, Aigue). De neolitiko estis silikoj de Le Grand-Pressigny. Nur dum la Latena Ferepoko, aperis logeĵoj kaj vojoj en la ebenaĵo apud la fontoj dediĉitaj al Belenos, la gaŭla dio de akvo. La nomo Beaune devenas de Belenos. La urbo prosperis dum la romia periodo ĝis ĉirkaŭ 259 kaj la invadoj. Tiam ĉirkaŭ 275, la urbaj muroj konstruiĝis en mallonga areo. Ĉirkaŭ 475 burgundoj, germana popolo (la nomo devenas de Bornholm) okupis pace la urbon. 534, frankoj venkis la burgundojn. En la jaro 731 arabaj militistoj ruinigis ĉirkaŭe la urbon. En la jaro 994 kaj la jaro 1089, la lando suferis teruran epidemion kaŭzitan de Claviceps purpurea. En 1099 teksto de Urbano la 2-a citis preĝejojn Saint-Martin kaj Saint-Pierre. En la jaro 1171 herezuloj nomitaj Cottereaux estis evikciitaj de la urbo. En la jaro 1203, la duko Odo la 3-a donis al la urbo la rajton de komunumo.

1203-1477 redakti

La komunumo konstruis remparojn. La tertremo de Bazelo en 1356 okazigis detruojn. La urbo brulegis en 1401. Produktado da vino kaj da drapo rezultigis du riĉecojn. En 1443, Nicolas Rolin starigis la hospitalon. Kiam Karlo la Brava la duko de Burgonjo mortis ĉe Nancio la 5-an de januaro 1477, la urbo iĝis francia.

1477-1789 redakti

En 1478, la urbo defendis la rajtecon de Maria, la filino de la duko. Sieĝo de la urbo per Ludoviko la 11-a armeo daŭradis pli ol kvin semajnojn. Poste Ludoviko la 11-a konstruigis kastelon por pririgardi la urbon. 1562-1596 Beaune suferis pro la religiaj militoj. En 1656, Kristina de Svedio vizitis la urbon. En 1658, Anna de Aŭstrio vizitis la urbon kun sia filo Ludoviko la 14-a. En 1754 la rabisto Louis Mandrin kaptis la urbon kaj ĝia urbestro Pierre Gilet[6].

1789 ĝis hodiaŭ redakti

 
Fondet vilao
 
Fera ponto (1985)

En 1793, estis detruita la timpano de la preĝejo Notre Dame. La preĝejo de la Madeleine estis detruita en 1798, la preĝejo Saint Martin estis detruita en 1800, la preĝejo Saint Pierre estis detruita de 1803 ĝis 1805. En 1888 la prezidento Sadi Carnot oficiale vizitis la urbon. En 1893 Camille Fondet ekkonstruis siajn vilaojn. En 1918 usona universitato estas konstruita por la militistoj. La 17-an de juno 1940, post duhora batalo kaj 70 francaj mortintoj, la germania armeo okupaciis Beaune. Ĝi forlasis la urbon la 8-an de septembro 1944. En 1952 la fervojo estis elektrizita. En 1970 la prezidento Georges Pompidou inaŭguris la novan aŭtovojon A6 kaj samtempe li inaŭguris la konstruitan novan malsanulejon. En 1971 la hospico establis la novan malsanulejon. En 1975 nova fervoja stacidomo estis konstruita.

Administrado redakti

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1932 1965 Roger Duchet bestkuracisto


1965 1968 Lucien Perriaux profesororo


1968 1995 Henri Moine bestkuracisto


1995 --- Alain Suguenot UMP advokato


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Religia vivo redakti

 
Eta reĝo de gracio (1643)
 
Islama preĝejo As-Salam (2011). Dekstre la minbaro kaj centre la Mihrabo.

Tie estas sanktejo de Jesuĉjo (Jesu-Infaneto) ekde 1639.

Kvar pastroj kaj tri diakonoj (en 2015) zorgas pri la paroĥo. La paroĥo enhavas 18 komunumojn (32 671 loĝantojn en 2009): Beaune, Corcelles-les-Arts, Merceuil, Tailly, Bligny, Montagny, Levernois, Sainte-Marie-la-Blanche, Combertault, Meursanges, Chevigny-en-Valière, Corgengoux, Corberon, Villy-le-Moutier, Marigny-lès-Reullée, Ruffey, Vignoles kaj Chorey.

Tie estas moskeo ekde 2011.

Vidindaĵoj redakti

 
Interna korto de la gotika malsanulejo Hospicoj de Bono

Lokaj famuloj redakti

Okazoj redakti

Esperanta vivo redakti

 
Bord Profesoro de la liceo en Beaune ĉirkaŭ 1913
 
Klaso de Esperanto kun Ernest Bord 1912

Antaŭ Zamenhof, Moïse Lyoen kreis tie internacian lingvon.

Dum la komenco de la dudeka jarcento en Beaune estis multaj esperantistoj. La Esperanta grupo datiĝis de la 23-an de januaron de 1903. Ĝi havis 140 anojn en majo 1907 kaj 220 anojn en majo 1908,[8]. Pli poste ĝi havis 306 anojn[9]. En 1912 la nombro da anoj preterpasis 400[10]. La rektoro Émile Boirac estis honora membro. La 2-an de majo 1909 okazis en Beaune la dua kongreso de la federacio de la esperantistaj grupoj burgonaj. En la kongreso partoprenis la administrantoj de la UEA, Théophile Rousseau kaj Hector Hodler. Oni trovis en Beaune esperantajn poŝtkartojn (eldonitaj de la vidvino Caucal), turistajn dokumentojn kaj menuojn en restoracioj. Ernest Bord, profesoro de la liceo en Beaune instruis Esperanton ĉe unuagrada knabina lernejo kaj kolegio. Oni instruis ankaŭ esperanton en la vinberkultura lernejo kaj en la liberaj knaba kaj knabina lernejoj. La komunumo eldonis du tekstojn por subteni la instruadon de Esperanto, unue la 20-an de junio 1934 por postuli devigan Esperanton en lernejoj kaj poste la 22-an de novembro 1957 por postuli laŭvolan Esperanton en abiturienteco[11].

La arkivo de la forminta klubo estas hodiaŭ konservita en la Nacia Esperanto-Muzeo de Gray.

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 18 voĉojn (0,36 %) en 2004, 19 voĉojn (0,38 %) en 2009 kaj 30 voĉojn (0,55 %) en 2014.

Partneraj urboj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. biodinamika vinberisto. Arkivita el la originalo je 2010-09-22. Alirita 2010-03-02.
  2. biodinamika vinberisto. Arkivita el la originalo je 2010-02-24. Alirita 2010-03-02.
  3. biodinamika vinberisto
  4. (fr) Jean Salat kaj Marc Sorlot, Les riches heures des Fils de France de 1854 à nos jours,‎ (ISBN 979-10-95116-00-4), p. 75
  5. base Cassini
  6. Mandrin
  7. Marguerite du Saint-Sacrement
  8. (1908) “Notre groupe en 1907”, Jara revueto de la esperanta grupo de Beaune (2). 
  9. Paul Guillot. (2009) Beaune des rues et des hommes.
  10. (1912) “Nouvelles des groupes”, Burgonja stelo (6). 
  11. Municipaj interkonsiliĝoj en la arĥivo de la urbodomo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti