Hospicoj de Bono (france, Hospices de Beaune) estas malsanulejo en Bono en Burgonjo fondita de Nicolas Rolin kaj Guigone de Salins en 1443. La malsanulejo posedas vitejojn kaj aŭkcias vinon ĉian trian dimanĉon de novembro.

Hospicoj de Bono
Malsanulejo
Lando Francio Francio
Regiono Burgonjo
Departemento Côte-d'Or
Komunumo Beaune
Situo Hospicoj de Bono
 - koordinatoj 47° 1′ 19″ N 04° 50′ 12″ O / 47.02194 °N, 4.83667 °O / 47.02194; 4.83667 (mapo)
Stilo Gotiko
Materialo Ŝtono
Estiĝo 1443
Por publiko alirebla
Situo de Hospicoj de Bono kadre de Francio
Situo de Hospicoj de Bono kadre de Francio
Situo de Hospicoj de Bono kadre de Francio
Situo de Hospicoj de Bono kadre de Côte-d'Or
Situo de Hospicoj de Bono kadre de Côte-d'Or
Situo de Hospicoj de Bono kadre de Côte-d'Or
Vikimedia Komunejo: Hôtel-Dieu de Beaune
Retpaĝo: www.hospices-de-beaune.com
Interna korto de la gotika malsanulejo

Historio redakti

Oni nomis la malsanulejon Dihotelon (Hôtel Dieu) ĝis la franca revolucio, poste oni nomas ĝin Hospicojn.

En 1668, nova ĉambro (Saint Louis, Sankta Ludoviko) permesis apartigi malsanulojn kaj malsanulinojn.

En 1862, ili estis klasifikitaj franca Historia monumento.

En 1902, oni konstruis novan konstruaĵon por kirurgio.

En la 1960-aj jaroj, parto de la lokoj iĝis muzeo.

En 1971, oni konstruis novan malsanulejon, kiun la prezidento Pompidou inaŭguris.

En 2013, la malsanulejo ricevis la permeson uzi aparaton por magneta resonanca bildigo.

Vidindaĵoj redakti

 
Detalo de la pentraĵo de Van der Weyden : damnitoj.

Oni miras pentraĵon de la lasta juĝo farita de Rogier van der Weyden.

Sur plafono de la ĉambro sankta Hugo, oni bildigis la probatikan banejon. La pentraĵo datiĝas el 1646 kaj estas farita de Isaac Moillon.

En la malnova apoteko, oni miras kolekton da fajencaj potoj.

Vidu ankaŭ redakti

Esperantio redakti

La 2-an de majo 1909 okaze de la dua kongreso de la federacio de la esperantistaj grupoj burgonaj en Bono, la hospicoj donacis 15 bonajn vinbotelojn por la bankedo.

Fontoj redakti

  • Georges Chevaillier. (1994) Du quinquina à la cortisone.