La lasta juĝo (aŭ Lasta Juĝo) estas la lasta, fina juĝo de la dioj pri la homaro aŭ pri la unuopaj homoj, laŭ iliaj pensoj, vortoj, agadoj. En iuj religioj (ekz. kristanismo) la juĝo rilatas ankaŭ la vivantojn kaj mortintojn, en aliaj religioj (ekz. afrikaj animismaj religioj), la punado aŭ premiado okazas nur postmorte, laŭ la pli fruaj agadoj.

Lasta juĝo
arta temo • religia kredo • biblia temo
Informoj
Religio Abrahama religio
vdr

Tradicia koncepto redakti

En la revelaciaj religioj (tio estas en zoroastrismo, juda religio, kristanismo kaj en la islamo) elformiĝis riĉa pensimago ĉirkaŭ la nocio de la Lasta juĝo.

Zoroastrismo redakti

La zoroastrismo instruas, ke la spirito atendas postmorte tra tri noktoj en la tombo kaj la kvaran tagon ĝi iras al la Ponto de la Venĝanto, kie oni mezuras ĝiajn agadojn. Se la Bono plimultas, la spirito povas transiri la ponton en la ĉielregnon, sed se la Malbonaj agadoj plimultas, la ponto iĝas tiel mallarĝa, ke la spirito defalas en la malvarman, malluman abismon de la infero. Tio ne estas ankoraŭ la fino, ĉar la potencon de la estro de la demonoj, Ahriman, renverŝas fine la Saĝa Sinjoro, Ahura Mazda, kaj revivigas (resurektigas) ĉiun homon. Li faras la lastan juĝon kaj regas la Bonon de la Mondo.

Judismo redakti

La fruaj judaj profetoj emfazas la tagon de Javeo, kiun oni nomas ankaŭ tago de Dio. Tiam li prijuĝas Izraelon kaj ĉiun alian nacion kaj komenciĝas la rekta regado de la Dio, Reĝlando de Dio. Laŭ iuj judoj, tiu ideo estas fremda al judismo kaj aperis nur malfrue, mezepoke, sub la influo de kristanismo kaj islamismo.

Kristanismo redakti

La kristanismo pluevoluigis la penson pri la lasta juĝo kaj instruas, ke antaŭ tio alvenas duafoje kaj glorplene Kristo. Post tio ĉiu homo aperas antaŭ la prijuĝanta Dio.

En nordo de Eŭropo, la kristana lasta juĝo akiris kelkajn elementojn de la ĝermana ragnaroko, sekve protestantismo, kiel ĝermana versio de kristanismo, ĝenerale pli emfazas lastan juĝon kaj "fino de la mondo" ol katolikismo kaj ortodoksismo.

Islamo redakti

La islamo ankaŭ ampleksigis per riĉa fantazio la instruon pri la lasta juĝo, kiu apartenas al la kvin plej gravaj tezoj de la muzulmana kredo. Post la morto, la spiriton demandas du anĝeloj Nakir kaj Munkar pri ties kredo. Se la persono estis martiro, la spirito tuj iras al la Paradizo, aliaj iras la purgatorio-simila ejo. En la tago de la lasta juĝo, ĉiu mortas poste resurektas por iĝi prijuĝata laŭ la notitaj agadoj. Tiuj troveblas en du libroj: unu entenas la bonajn alia la malbonajn agadojn. Oni pendigas unu post la alia je la kolo de prijuĝato kaj la pli peza decidas pri tio, ĉu iu iras al la Paradizo aŭ al la infero.

Kritikoj al fina juĝo redakti

Krom tuta neo al fremda juĝo de raciistoj kaj ateistoj, estas teologiaj kaj filozofiaj problemoj pri la ideo de "lasta juĝo". Unue, oni devas kredi, ke la tuta homaro estas limigita al Tero, kaj ke ĉio en la Universo estis farita por ties loĝantoj, aŭ, minimume, ke ĉiuj Universo estos juĝita samtempe. Alie, la doktrino pri "fina okazaĵo" implicas la neaktivecon de Dio dum la eterna tempo, kiu sekvos al lasta juĝo. Fine la eternaj turmentoj de komdamnitaj estus kontraŭa al Dia boneco, laŭ multaj hereziarkoj, ĉefe Origeno.

Lasta juĝo laŭ aliaj religioj redakti

Persona postmorta juĝo esta ofta en multaj religioj, sed kolektiva fina juĝo estas fremda al plejparto el ili.

Arto redakti

En la fruepoka kristana arto, Kristo estis figurigita kiel juĝisto kaj reviviganto de la mortintoj. Al la sceno de la lasta juĝo apartenis ankaŭ la mezurado de la spiritoj, disigo de la savotoj kaj damnotoj, prezento de la Paradizo kaj infero. La romanikstilaj artistoj volis prezenti eĉ pli terurajn scenojn: ili prezentis Kriston kiel rigoran juĝiston, kiu ofte prenas glavon, ĉirkaŭ li troveblas la kvar mistikaj figuroj de la Apokalipso (aglo, leono, taŭro, anĝelo). La gotika stilo prezentis belan Kriston kun vundo sur la dekstra flanko, kaŭzita de lanco; li suprenlevas ambaŭ krurojn, emfazante la oferon. Lin ĉirkaŭas la iloj de la kalvario: la kruco, la najloj, la lanco kaj la dorna krono. Apud li staras la porparolantaj sanktuloj kaj la juĝon traplektas optimismo. En la 16-a jarcento, Mikelanĝelo pentris raike alain formon de la Lasta juĝo (1533–41): sur fresko de la roma Siksta kapelo, Kristo estas duonnuda, senbarba, aspektas kiel pagana dio, kiu faras minacan movon al la damnitoj.