Ahura Mazda (Saĝa Sinjoro) estis reganta dio en la antikva persa religio, precipe en religia sistemo de Zaratuŝtro, persa profeto. La persa reĝo Dareios la 1-a (regis 522–486 a.K.) kaj ties posteuloj admonis en ĝi la plej gravan dion kaj la protektanton de la justa reĝo.

Ahura Mazda
dinomo • Ahura • diaĵo • kreinta dio
Kreita de Zaratuŝtro
Informoj
Originala nomo 𐬀𐬵𐬎𐬭𐬋 𐬨𐬀𐬰𐬛𐬃
Eble sama dioDio PatroZeŭso
Patro Zurvan
Gefratoj Angra Mainju
Infanoj Mitrao
Malamikoj Angra Mainju
vdr

Laŭ Zaratuŝtro, Ahura Mazda kreis la universon kaj la kosman ordon, kiun ĝi ankaŭ nun gardas. Ĝi kreis la du ĝemel-spiritojn, Spenta Mainju kaj Angra Mainju – el kiuj la unua estas la bonkora, justa, lum- kaj vivŝata spirito, la lasta estas la spirito de detruo, mensogo, mallumo kaj morto. La interbatalo de du spiritoj formas la mondan historion.

En la sankta libro de la Zaratuŝtranoj, en la Avesto, oni identigis Ahura Mazda al la bonfara spirito, kiu publike kontraŭstaras la detruiston. Ahura Mazda estas sciisto de ĉiu saĝeco, sindonema, rekta kaj kreinto de ĉio bona. Oni perceptas la bonan kaj malbonan spiriton en la Avesto, kiel estaĵojn malhelpantaj unu la alian daŭre. Unu el ili vivas en alto, la alia en profundo kaj la batalkampo inter ili estas la mondo.

En pli postaj fontoj (ekde la 3-a jarcento), oni igis Zurvan-on (tempo) patro de la du ĝemeloj (Ormazd kaj Ahriman (Angra Mainju)), kiuj – en la ortodoksa mazdaismo – alterne regas super la mondo ĝis fina venko de Ormazd.

El tiu koncepto respeguliĝas eroj en la maniĥeismo, kie la Dio nomiĝas Zurvan, kies unua emanacio estas Ormazd, la Unua Homo, kiun venkis la detrua spirito de la mallumo, sed kiun savas la unua emanacio de Dio, la viva spirito.

Uzo de la nomo redakti

Laŭ la nomo Mazda, la aŭtomobila marko Mazda estis konceptita. La komerca marko Mazda por lampoj en Usono, iam produktitaj de General Electric ankaŭ havas fonton ĉi tie.

Unucent unu nomoj redakti

  1. yazat ("Adorinda.")
  2. harvasp-tavãn ("Ĉiopova.")
  3. harvasp-âgâh ("Ĉioscia.")
  4. harvasp-h'udhâ ("Sinjoro de ĉio.")
  5. abadah ("Sen komenciĝo.")
  6. awî-añjâm ("Sen fino.")
  7. bûnastah ("Komenciĝo de kreado.")
  8. frâxtañtah ("Fino de ĉio.")
  9. jamakh ("Plej granda celo/kialo.")
  10. parjahtarah ("Pli ekzaltita.")
  11. tum-afayah ("Plej pura.")
  12. abravañt ("Aparta de ĉiu.")
  13. parvañdah ("Rilato inter ĉio.")
  14. an-ayâfah ("Nekomprenebla por ĉiu.")
  15. ham-ayâfah ("Komprenanta de ĉio.")
  16. âdharô ("Plej justa.")
  17. gîrâ ("Ĉiotenanto.")
  18. acim ("Sen kialo.")
  19. cimnâ ("Kialo de kialoj.")
  20. safinâ ("Kreskiganto.")
  21. âwzâ ("Sinjoro de pureco.")
  22. nâshâ ("Atinganta ĉion egale.")
  23. parvarâ ("Nutranto.")
  24. âyânah ("Defendanto de l' mondo.")
  25. âyaîn-âyânah ("Ne de diversaj specoj.")
  26. an-âyanah ("Sen forma.")
  27. xraoshît-tum ("Plej firma.")
  28. mînôtum ("Plej nevidebla.")
  29. vâsnâ ("Ĉieesta.")
  30. harvastum ("Ĉio en ĉio.")
  31. husipâs ("Dankinda.")
  32. har-hemît ("Ĉiel afabla.")
  33. harnekfareh ("Ĉion tuŝanta Sankta Lumo.")
  34. beshtarnâ ("Foriganto de turmento.")
  35. tarônîs ("La triumfa.")
  36. anaoshak ("Senmorta.")
  37. farashak ("Pleniganto de deziroj.")
  38. pazohadhad ("Kreanto de afablo.")
  39. xavâpar ("Bonfara.")
  40. awaxshâyâ ("Donacanto de Amo.")
  41. awarzâ ("Ekscesa donanto.”)
  42. â-sitôh ("Nevenkita.")
  43. raxôh ("Sendependa, senzorga.")
  44. varûn ("Protektanto kontraŭ malbono.")
  45. a-frîpah ("Netrompebla.")
  46. awe-frîftah ("Netrompita.")
  47. adhvaî ("Senparalela.")
  48. kãme-rat ("Sinjoro de deziroj.")
  49. framãn-kãm ("Nur deziro estas Lia komando.")
  50. âyextan ("Senkorpa.") #
  51. â-framôsh ("Neforgesanta.")
  52. hamârnâ ("Priatentanto.")
  53. snâyâ ("Agnoskinda")
  54. a-tars ("Sentima.")
  55. a-bîsh ("Sentormento.")
  56. a-frâzdum ("Plej ekzaltita.")
  57. hamcûn ("Ĉiam unuforma.")
  58. mînô-stîgar ("Kreinto de la Universo spirite.")
  59. a-mînôgar ("Kreinto de multe da spiriteco.")
  60. mînô-nahab ("Kaŝita en Spiritoj.")
  61. âdhar-bâtgar ("Aero de fajro.")
  62. âdhar-namgar ("Akvo de fajro.")
  63. bât-âdhargar ("Transformanto de aero al fajro.")
  64. bât-namgar ("Transformanto de aero al akvo.")
  65. bât-gelgar ("Transformanto de aero al tero.")
  66. bât-girdtum ("Transformanto de aero al girad (amaso).")
  67. âdhar-kîbarît-tum ("Transformanto de fajro al juveloj.")
  68. bâtgarjâi ("Kiu kreas aeron ĉie.")
  69. âwtum ("Kreinto de plej ekscesa akvo.")
  70. gel-âdhargar ("Transformanto de tero al fajro")
  71. gel-vâdhgar ("Transformanto de tero al aero.")
  72. gel-namgar ("Transformanto de tero al akvo.")
  73. gargar ("Metiisto de metiistoj.")
  74. garôgar ("Donacanto de deziroj.")
  75. garâgar ("Kreinto de homo.")
  76. garâgargar ("Kreinto de la tuta kreito.")
  77. a-garâgar ("Kreinto de kvar elementoj.")
  78. a-garâgargar ("Kreinto de stelaroj.")
  79. a-gûmãn ("Sen dubo.")
  80. a-jamãn ("Sen tempo.")
  81. a-h'uãn ("Sen dormo.")
  82. âmushthushyâr ("Inteligenta.")
  83. frashûtanâ ("Ĉiama protektanto-pliiganto.")
  84. padhamãnî ("Konservanto de padman (ora mezkvalito).")
  85. pîrôzgar ("Venkinta.")
  86. h'udhâvañd ("Majstro de l' Universo.")
  87. ahuramazda ("Sinjoro Ĉioscia.")
  88. abarînkuhantavãn ("De la plej ekzaltita rango en la potenco de konservi la origino de l' kreaĵoj.")
  89. abarîn-nô-tavã ("De la plej ekzaltita rango en la potenco de krei novaĵojn.")
  90. vaspãn ("Atinganto de ĉiuj kreaĵoj.")
  91. vaspâr ("Donanto kaj atinganto de ĉio.")
  92. h'âwar ("Kompatplena.")
  93. ahû ("Sinjoro de l' mondo.")
  94. âwaxsîdâr ("Pardonanto.")
  95. dâdhâr ("La justa kreanto.")
  96. rayomañd ("Plena de brila grandiozeco.")
  97. h'arehmand ("Plena de khoreh (glorio).")
  98. dâwar ("La justa juĝisto.")
  99. kerfagar ("Sinjoro de meritaj agoj.")
  100. buxtâr ("Savinto.")
  101. frashôgar ("Restaŭranto tra pliigo de l' animo.")