Malfermi la ĉefan menuon

Vundo (latine vulnus) estas difekto de la korposurfaco interna aŭ ekstera. Ĝin kaŭzas ofte meĥanika damaĝo; la grando de la difekto dependas de la elasteco kaj rezisteco de koncerna histo.

Simptomoj de vundo: doloro, sangumo, histo-formorto. Ĉe malfermaj vundoj estiĝas la t.n. enira pordo, tra kiu povas alveni infektaĵoj, fremdaj materialoj deekstere.

En botaniko, surface de vundita planto estiĝas vunda kambiumo (v. meristemo) per vund-hormonoj. La ĉeloj de la kambiumo rapide dividiĝas kaj produktas la vundo-kovrintan kalushiston.

Figure vundo povas esti ankaŭ ia spirita difekto.

ProverboRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri vundo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Fremdan vundon kaŝas vesto. 
  •  
     Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem. 
  •  
     Piki al iu la vundan lokon. 

ReferencojRedakti