Najlo
Najlo estas stifto el metalo aŭ ligno (unu ekstremo formas pinton, la dua estas platigita), kiun oni batas per martelo tra unu objekto en duan por fikse kunligi ambaŭ. Plej ofte tiuj objektoj konsistas el ligno aŭ lignoenhavaj materialoj.
Laŭ Francisko Azorín najlo estas Akrepinta, metala, maldika peco por kunfiksi aŭ pendigi ebjekton.[1] Li indikas etimologion el la antikva germana naeglian, naegel (najlo). Kaj li aldonas la terminojn najli, por fiksi traigante per najlo; najrtirilo, ilo por eligi najlojn.[2]
Historio
redaktiLa najloj estis uzataj de la homo jam en la romia periodo. Ĝis la 18-a jarcento ili estis manfaritaj. Ĝis la komenco de la 17-a jarcento ekzistis profesiuloj, kies tasko estis tranĉi ferajn ingotojn al la ĝusta grandeco, kaj aliaj profesiuloj, kies tasko estis fari la akran randon kaj la "najlokapon" por la najloj. En 1590, akvomuelejoj jam estis uzitaj por prilaborado de la feroestis en Anglio. Ĉi tiuj akvomueliloj prilaboris la ferajn ingotojn al la taŭga grandeco, do mana laboro estis postulata nur en la stadio de preparado de la "najlokapo" kaj preparado de la akra fino.
En la 19-a jarcento, kadre de la Industria Revolucio, komenciĝis la produktado de najloj per maŝinoj. Samtempe oni daŭrigis kun la mana produktado de najloj sed tiu iom post iom paliĝis ĝis ĝi ĉesis fine de tiu jarcento. La najloj produktitaj de maŝino estis tranĉitaj el metala tabulo kaj estis nomitaj: Tranĉitaj najloj. Tiuj ĉi najloj ankaŭ estis nomitaj kvadrataj najloj pro ĝia geometria tranĉo. Hodiaŭ ĉi tiuj najloj ne estas tiel oftaj kiel en la pasinteco, kaj ili estas uzataj por historiaj restarigoj kaj verkoj, kiuj postulas altan fortikecon kaj daŭrigeblon.
Oni produktas la najlojn el metaldrato per malvarma formado. Oni faris en la pasinto la najlojn per forĝado, tiuj najloj havas kvareĝan formon. Nun oni faras najlojn per forĝado nur por hufferoj.
Tipoj
redaktiVi povas klasifiki najlojn laŭ la materialo, el kiu ili estas faritaj:
- Ordinaraj ŝtalaj najloj - uzataj en lignaĵejo (kaj speciale en tegmentoj).
- Neoksidebla ŝtalo najloj.
- Kupraj najloj - ne estas oftaj hodiaŭ sed ili estis konsiderataj en antikvaj tempoj kiel ne-rustaj najloj kaj tial ili estis uzitaj en ŝipkonstruado.
- Najloj de aluminio.
La najloj estas kutime estas klasifikitak kaj karakterizitaj per precizigante ilian longon kaj diametron. Ekzemple, 5X32 najlo estas 5 milimetra diametro kaj 32 milimetra longa najlo.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 148.
- ↑ Azorín, samloke.