Malfermi la ĉefan menuon
Varmigado de la forĝotaĵo
Prilaborado de la varmega fero sur amboso

Forĝado estas unu el la plej malnovaj metalprilaboraj metodoj. Oni varmigas pecon da metalo en fajro kaj sekve faras ĝin en la dezirata formo per martelo sur amboso.

Laŭ Francisko Azorín Forĝi estas Prilabori metalon per fajro k. martelo.[1] Li indikas etimologion el antikva germana vurkjam,[2] kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj forĝejo, por loko, kie oni forĝas, kaj forĝisto, por homo, kies metio estas forĝi.[3]

Forĝitaj objektoj estas klare pli fortaj ol objektoj el gisfero. Tio estas ĉar la kristalstrukturo en gisita objekto estas hazarda, dum la mikrokristaloj per forĝado iras en la direkto kien la objekto estas martelata.

Enhavo

Historia disvolviĝoRedakti

La disvolviĝo de forĝoteknikoj estis de decida graveco en la mondhistorio. Pro la invento de la balgo oni povis atingi sufiĉe altajn temperaturojn por liberigi feron el fererco, per kiu la ferepoko komenciĝis. Danke al la invento de la plugilo la agrokulturo povis disvolviĝi.

Forĝisto estas tre malnova profesio kaj ĝi produktis, en la pasinteco, multajn laboraĵojn. Ĝis la duono de la 20-a jarcento preskaŭ ĉiu loĝloko havis sian propran forĝejon. Ekde tiam la profesio fariĝis pli kaj pli rara. Maŝina forĝado je industria skalo ankoraŭ estas aplikata.

 
Forĝejo en la Henrichshütte en Hattingen

ProverbojRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri forĝado en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[4]:

  •  
     Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton. 
  •  
     Forĝu feron dum ĝi estas varmega. 

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 75.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.
  4. [1]