Amboso
metala bloko, sur kiu forĝisto batas metalojn
Amboso (el la malnovaltgermana: anaboz, „ĉe kio oni batas”) estas metala bloko, sur kiu forĝisto batas metalojn. Plej ofte ĝi estas metita sur lignan blokon.

Amboso el la jaro 1736
Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Fera bloko, por bati la metalojn.[1]
La praformon de amboso oni uzas ĉefe en forĝejoj, batante per martelo plej ofte ardajn kaj tial molajn metalojn kaj formante ilin. Amboso kutime havas tipan formon kun ronda korno kaj ebena surfaco, kiuj ebligas diversajn prilaborojn. Plej grandaj modeloj havas diversajn aldonaĵojn por specifaj laboroj.
FotogalerioRedakti
ProverboRedakti
Ekzistas proverboj pri amboso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
„ Esti inter martelo kaj amboso. ” „ Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata. ”
Eksteraj ligilojRedakti
- Privata reta ambosokolekto (germane, angle)
- Informoj pri ambosoproduktado (germane)
ReferencojRedakti
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 12.
- ↑ Listo de proverboj ĉe lernu.net