Hattingen

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

La urbo Hattingen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ennepe-Ruhr de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio; en la suda Ruhr-regiono. Fine de decembro 2022 la urbo havis 54 637 loĝantojn. La urbo membras en la regiona ligo Ruhr kaj la regiona ligo Vestfalio-Lipo.

Hattingen
Hansa urbo • medium-sized district town • urba komunumo de Germanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 45525 • 45527 • 45529
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 54 637  (2022) [+]
Loĝdenso 762 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 24′ N, 7° 11′ O (mapo)51.3991666666677.1858333333333Koordinatoj: 51° 24′ N, 7° 11′ O (mapo) [+]
Alto 88 m [+]
Areo 71,67 km² (7 167 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hattingen (Nordrejn-Vestfalio)
Hattingen (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Hattingen
Hattingen
Situo de Hattingen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hattingen [+]
vdr
blazono mapo
urboblazone de la urbo Hattingen situo de la urbo Hattingen en Germanio
bazaj faktoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: distriktaro Arnsbergo
distrikto: distrikto Ennepe-Ruhr
geografia situo: 51° 23′ N 7° 11′ O / 51.383 °N, 7.183 °O / 51.383; 7.183 (mapo)
alteco: 60–306 m super la marnivelo
areo: 71,40 km²
loĝantoj: 54 637 (fine de decembro 2022)
loĝodenso: 802 loĝantoj po km²
poŝtkodoj: 45525-45527-45529
kodo: 02324
aŭtokodo: EN
oficiala kodo: 05 9 54 016
urba subdivido: 11 urbopartoj
adreso de la
urbadministrado:
Postfach 80 04 56
45504 Hattingen
retpaĝo: www.hattingen.de
politiko
urbestro: Dr. Dagmar Goch (SPD)

Geografio redakti

Hattingen je la periferio estas trafluata de la rivero Ruhr kaj havas bone konservatan historian urbokernon kun multnombraj historiaj trabfakdomoj.

La najbarurboj de Hattingen estas Bochum, Asindo (Essen), Sprockhövel, Velbert, Witten kaj Wuppertal.

Hattingen estas subdividita en la urbopartojn Blankenstein, Bredenscheid-Stüter, Hattingen-Mitte, Holthausen, Niederbonsfeld, Niederelfringhausen, Niederwenigern, Oberelfringhausen, Oberstüter, Welper kaj Winz-Baak.

Historio redakti

Hattingen estas dokumente menciata unuan fojon en 990 kiel Reichshof Hatneggen.

Arnoldo de Altena nome Grafo de Altena kune kun sia frato, Ĉefepiskopo Adolfo de Berg-Altena Kastelon Isenburg ĉe Hattingen kaj disponis pri multaj nemoveblaĵoj.

La kontraktado pri fortikigo en 1396 kun la grafo Dietrich von der Mark ĝis hodiaŭ rigardatas kiel urbiĝo de Hattingen. En 1554 Hattingen membriĝas en la Hanso.

Por la Ruhr-regiona urbo dum la 19-a kaj 20-a jarcento la karbominado estis gravega. Estis pluraj minejoj en Hattingen. Jam en 1787 oni ekfunkciigis la Rauendahler Schienenweg, relvojo de Rauendahl ĉe Hattingen ĝis la rivero Ruhr. Ĝi estis la unua karbtransporta relvojo tutmonde.

Dum pli ol 100 jaroj la feruzino Henrichshütte estis la ĉefa labordona entrepreno en Hattingen (iutempe 10.000 dungatoj), la entrepreno kontribuis grave al la evoluo de la hodiaŭa urboparto Welper per fondado de laboristaj setlejoj kiel ekz. Hüttenau kaj Müsendrei. Fondata en 1854 de Henrich zu Stolberg-Wernigerode la feruzino iĝis unu el la plej grandaj fer- kaj ŝtalproduktaj entreprenoj regionvaste. Kaŭzo por la elekto de la tiam agraredominata Hattingen kiel starejo estis la trovo de fererco sur la tereno de la hodiaŭa urboparto Welper. La trovejo ne estis profitiga, kaj nuntempe nur la stratnomo Müsendrei rememoras la ŝakton Müsen drei [tri], el kiu oni elminigis ferercon.

Sekve de la degenerado de la karba kaj metalurga industrio en la Ruhr-regiono en 1987 oni malfunkciigis la lastan altfornon de la Henrichshütte. La sekvan strukturŝanĝon Hattingen pli bone majstris ol kelkaj najbarurboj, tamen ĝi devas akordiĝi ankoraŭ kun relative alta kvoto de senlaboreco (10,1 % decembre 2005). Multajn el la iamaj konstruaĵoj de Henrichshütte intertempe oni malkonstruis. Ekde kelkaj jaroj oni transformas la terenon kiel „Gewerbe- und Landschaftspark" [metia kaj pejzaĝa parko] estante unu el sep starejoj de la „Westfälisches Industriemuseum“ [Vestfalia industrimuzeo].

 
Hattingen, historia centro: Johannisstrato rigarde al la St.-Georg-preĝejo

Politiko redakti

Dispartigo de sidejoj en la urba konsilantaro:

ekde 2004 1999 - 2004
SPD 19 sidejoj 20 sidejoj
CDU 18 sidejoj 21 sidejoj
Grüne/FWI 5 sidejoj 3 sidejoj
FDP 3 sidejoj 2 sidejoj
NPD 1 sidejo 0
 
Hattingen historia urbo: malsupra foiro kun malnova urbodomo

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

 
la loka kirko Sankta Georgo

Por siaj multaj verdejoj Hattingen estas tagturisma celo por multaj loĝantoj de la Ruhr-regiono. Antaŭ ĉio la Ruhr-valo allogas dum bona vetero milojn da biciklantoj kaj promenantoj. Inter Hattingen, Bochum kaj Witten situas la lago Kemnade, kiu ofertas multajn akvosportajn eblecojn. Kontraŭflue oni povas bicikli sur malnova trenpado ĝis la Sauerland. Laŭflue la vojo kondukas preter la lago Baldeney en Asindo en direkto Duisburg ĉe la Rejno.

En la Ruhr-valo sur la urboteritorio de Hattingen situas la kastelo Blankenstein kaj rezidejo Kemnade kun i.a. la muzikinstrumenta kolekto Hans kaj Hede Grumbt kun pli ol 500 instrumentoj kaj muzikhorloĝoj kaj ankaŭ la tuj proksime de la akvokastelo situanta kamparanodoma muzeo.

Krome la historia urboparto de Hattigen pro siaj preskaŭ 150 mezepokaj trabfakdomoj estas ege ŝatata ekskurscelo. La plej konataj historiaj konstruaĵoj estas la kirko Sankta Georgo, la pro sia formo t.n. Bügeleisenhaus [gladilodomo] kaj la malnova urbodomo. Krome en la historia urboparto estas multaj trinkejoj kaj gastejoj. Unufojon ĉiujare dum somero en Hattingen okazas historiurba festo kun viva muziko kaj multaj standoj, allogante multajn vizitantojn. Ankaŭ unufojon ĉiujare dum somero sur la placo ĉe la preĝejo St.-Georg okazas la "Kulinara historiurba foiro", kie la restoracioj de Hattingen ofertas siajn specialaĵojn kaj sur scenejo oni muzikas.

Proksime de la aŭtobusostacio ĉe la malnova urbomuro la Eisenmänner [ferviroj] kreitaj de Pola artisto en la 1990-aj jaroj gardas la aliron al la urbo 2005. La urbo decidis la instaladon de Deutsches Aphorismus-Archiv [Germana aforismo-arkivo] en la ĉambroj de la urbomuzeo. En la same 2005 fondita subtenasocio por konstruo de la t.n. arĥivo la urbo estas membro. La ideo estas konatigi Hattingen kiel urbo de la rapidsprituloj.

 
la malnova urba stacidomo

Elstaraj personoj redakti

Esperanto en la regiono redakti

 

En la urbo Hattingen mem nuntempe ne ekzistas Esperanto-klubo, sed en la najbareco aktivas Esperanto-Grupo Essen, kunvenanta regule kaj en Essen-Steele kaj en Bochum-Langendreer. En la norda urboparto Welper de Hattingen estas strato nomata "Ludwig-Zamenhof-Straße".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti