Distriktaro Arnsbergo

La distriktaro Arnsbergo (germane Regierungsbezirk Arnsberg) estas unu el kvin administraj distriktaroj en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 3 600 754 loĝantojn.

Distriktaro Arnsbergo
Administra distriktaro
Blazono
registara regiono de Nordrejn-Vestfalio • registara regiono de Prusio [+]

LandoGermanio

Supermara alteco252 m ü. NHN [+]
ĈefurboArnsberg
- koordinatoj51° 19′ 47″ N, 8° 0′ 26″ O (mapo)51.329678.0071Koordinatoj: 51° 19′ 47″ N, 8° 0′ 26″ O (mapo)


Distriktaro Arnsbergo (Tero)
Distriktaro Arnsbergo (Tero)

Distriktaro Arnsbergo (Nordrejn-Vestfalio)
Distriktaro Arnsbergo (Nordrejn-Vestfalio)
DEC

Map
Distriktaro Arnsbergo

Vikimedia Komunejo:  Regierungsbezirk Arnsberg [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
blazono mapo
blazono de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio situo de la distriktaro en Germanio
bazaj faktoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
sidejo: Arnsberg
areo: 8.249,34 km²
loĝantoj: 3 600 754
(fine de decembro 2022)
loĝodenso: 455 loĝantoj/km²
distriktara subdivido: 78 komunumoj en 7 distriktoj kaj 5 pliaj eksterdistriktaj urboj
administreja adreso: Seibertzstr. 1
59821 Arnsberg
retpaĝo: www.bezreg-arnsberg.nrw.de
retadreso: poststelle@bra.nrw.de
Mapo
situo de la distriktaro en Nordrejn-Vestfalio

Geografio redakti

La distriktaro situas en la sudoriento de Nordrejn-Vestfalio. La nordokcidenta parto havas kvin grandajn urbojn kaj kovras grandan parton de la dense loĝata industria Ruhr-regiono. Kontraste al tio la orienta kaj suda partoj estas relative maldense loĝataj.

Najbaraj distriktaroj kaj landoj redakti

La distriktaro norde limas al la distriktaroj Monastero kaj Detmoldo, oriente al la federacia lando Hesio, sude al la lando Rejnlando-Palatinato kaj okcidente al la distriktaroj Kolonjo kaj Duseldorfo.

Historio redakti

 
la unua domo de la distriktara administrejo (hodiaŭ administra juĝejo)

La historio de la distriktaro reiras al la Prusa ordono pri la plibonigota instalo de provincaj instancoj de la 30a de aprilo 1815. Tiam la Prusa registaro kaj administrado estis novordigata post la Viena Kongreso kaj la provincoj subdividataj en entute 28 distriktaroj, unu el ili la distriktaro Arnsbergo. Kiel la aliaj, ankaŭ la registaro en Arnsbergo je la 22a de aprilo 1816 ekfunkciis.

La ne tute centra kaj relative eta urbo Arnsbergo elektiĝis sidejo de la administrejo por ligi la katolikan loĝantaron de la malurba, arbara regiono Sauerland [Záŭalant] al la protestanta Prusia ŝtato kaj por ekonomie evoluigi tiun regionon.

Unu el la centraj taskoj de la administrejo en Arnsbergo dum la 19a kaj komenca 20a jarcento estis la ŝtata akompano de la fulme evoluiĝanta proceso de industriigo aparte de la orienta Ruhr-regiono.

Tra ĉiuj jardekoj oni diskutis, ĉu la sidejo de la distriktaro daŭre restu en la relative eta kaj ekonomie malmulte signifa urbeto Arnsbergo, kiam en la Ruhr-Regiono kreskis multe pli grandaj kaj ekonomie signifaj urbegoj. Tamen ĝis nun nenio ŝanĝiĝis, kvankam ekzistas planoj pri kreo de nova distriktaro "Ruhr-regiono" post la jaro 2012.

Administra subdivido redakti

 
rigardo sur la novan administrejon

La distriktaro konsistas el 7 distriktoj kun sume 78 komunumoj kaj el 5 eksterdistriktaj urboj.
(loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022)

Distriktoj Eksterdistriktaj urboj
  1. distrikto Ennepe-Ruhr (325 193 loĝantoj)
  2. distrikto Hochsauerland ("Hochsauerlandkreis") (261 647 loĝantoj)
  3. distrikto Mark ("Märkischer Kreis") (410 346 loĝantoj)
  4. distrikto Olpe (134 439 loĝantoj)
  5. distrikto Siegen-Wittgenstein (277 136 loĝantoj)
  6. distrikto Soest (306 068 loĝantoj)
  7. distrikto Unna (398 866 loĝantoj)
  1. Bochum (365 742 loĝantoj)
  2. Dortmund (593 317 loĝantoj)
  3. Hagen (189 783 loĝantoj)
  4. Hamm (180 849 loĝantoj)
  5. Herne (157 368 loĝantoj)

Dum 1947 la distriktaro estis grupigo de 16 distriktoj kaj 13 eksterdistriktaj urboj. Inter la jaroj 1968 kaj 1975 administra reformo novorganizis la distriktajn limojn, tial ke restis nur la hodiaŭaj 7 distriktoj kaj 5 eksterdistriktaj urboj (vidu supre).

Eksteraj ligiloj redakti