Loĝdenso

(Alidirektita el Loĝodenso)

La nocio loĝdenso priskribas la densecon de loĝantoj en certa regiono, esprimante ĝin per la averaĝa (meznombra) nombro de loĝantoj sur area unuo [kutime kvadrata kilometro (plej ofte) aŭ hektaro (se temas pri pli malgrandaj areoj, kiel ekzemple kvartalo aŭ konstrutereno)]. La loĝdenson oni kalkulas dividante la loĝantaran nombron per areo.

Monda Loĝdensa Mapo, 2017

Lando kun plej

  • granda loĝdenso: Monako 16.000 loĝ./km²
  • malgranda loĝdenso: Groenlando 0,03 loĝ./km²

Komparu kun: Germanio 231 loĝ./km²

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti