Distrikto Siegen-Wittgenstein
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Arnsberg |
administra sidejo: | Siegen |
areo: | 1131 km² |
loĝantoj: | 277 136 loĝantoj (fine de decembro 2022) |
aŭtokodo: | SI (Siegen) |
distrikta subdivido: | 11 komunumoj |
administreja adreso: | Koblenzer Straße 73 57072 Siegen |
retpaĝo: | www.siegen-wittgenstein.de |
Mapo | |
La distrikto Siegen-Wittgenstein situas en la pleja sudoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Siegen, kiu konsistigas duonon de la distrikta nomo. Origine temis pri du distriktoj, Siegen (la regiono Siegerland) kaj Wittgenstein (aŭ la regiono Wittgensteiner Land, la komunumo Erndtebrück kaj la kuracurboj Bad Berleburg kaj Bad Laasphe), kiuj estis kunigitaj dum la jaro 1975. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 277 136 loĝantojn.
Najbaras la distriktoj Hochsauerland norde, Waldeck-Frankenberg, Marburg-Biedenkopf kaj Lahn-Dill oriente kaj sude, Altenkirchen kaj Westerwald okcidente kaj Olpe nordokcidente.
La pejzaĝo estas montareta kaj arbaroriĉa, pluraj valoj plenigitaj per akvo, tial ke ekestis grandaj naturaj akvorezervujoj. Historie la loĝantoj vivis precipe de produktado de ligno kaj de minado de ercoj.
Administra disdivido
redaktiLa distrikto konsistas el 11 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj.
Urboj
|
Pliaj komunumoj
|
(Nombroj de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022 inter krampoj)
Eksteraj ligiloj
redakti-
parto de Netphen