Distrikto Olpe
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Arnsberg |
administra sidejo: | Olpe |
areo: | 710 km² |
loĝantoj: | 133 955 loĝantoj (fine de decembro 2019) |
aŭtokodo: | OE (Olpe) |
distrikta subdivido: | 7 komunumoj |
administreja adreso: | Westfälische Straße 75 57462 Olpe |
retpaĝo: | www.kreis-olpe.de |
Mapo | |
![]() |
La distrikto Olpe situas en la sudo de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Olpe. Geografie la distrikto estas parto de la regiono Sauerland [prononco Zaŭalant]. Fine de decembro 2019 la distrikto havis 133 955 loĝantojn.
Najbaras la distriktoj Mark (germane Märkischer Kreis) norde, Hochsauerland nordoriente, Siegen-Wittgenstein sudoriente, Altenkirchen sudokcidente kaj Oberberg (germane Oberbergischer Kreis) okcidente.
Administra divido redakti
La distrikto konsistas el 7 komunumoj, el kiuj 4 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2019.
Urboj
|
Pliaj komunumoj
|
Esperanto en la distrikto redakti
En la komunumo Finnentrop dum la jarfino 1990/1991 okazis la Internacia Seminario de GEJ. Iom pli ol 250 junaj esperantistoj tiam konatiĝis kun la distrikto, kaj la regiona televido raportis pri la evento.
Eksteraj ligiloj redakti
-
akvobaraĵo Biggesee