Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Arnsberg
administra sidejo: Soest
areo: 1327 km²
loĝantoj: 306 068 loĝantoj  (fine de decembro 2022)
aŭtokodo: SO (Soest)
distrikta subdivido: 14 komunumoj
administreja adreso: Hoher Weg 1–3
59494 Soest
retpaĝo: www.kreis-soest.de Arkivigite je 2012-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
Mapo
situo de la distrikto Soest en Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Soest [zoːst] situas en la orienta centro de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Soest. Ĝi ekestis dum la jaro 1975 el la antaŭa distriktoj Soest kaj Lippstadt plus la urbo Warstein kaj iuj komunumoj el pliaj tiamaj ĉirkaŭaj distriktoj. Geografie la plejgranda parto de la distrikto apartenas al la regiona pejzaĝo kaj mezalta montaro Sauerland [prononco Zaŭalant]. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 306 068 loĝantojn.

Najbaras la distriktoj Warendorf kaj Gütersloh norde, Paderborn oriente, Hochsauerland sude kaj Mark (germane Märkischer Kreis) kaj Unna plus aldone al la eksterdistrikta urbo Hamm okcidente.

Administra disdivido redakti

La distrikto konsistas el 14 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj.

Urboj

  1. Erwitte (16 333)
  2. Geseke (21 685)
  3. Lippstadt (68 890)
  4. Rüthen (10 957)
  5. Soest (48 607)
  6. Warstein (24 647)
  7. Werl (31 045)

Pliaj komunumoj

  1. Anröchte (10 359)
  2. Bad Sassendorf (12 451)
  3. Ense (12 326)
  4. Lippetal (11 966)
  5. Möhnesee (11 869)
  6. Welver (11 966)
  7. Wickede (Ruhr) (12 967)
 
la ena korto de la baroka kastelo Eringerfeld

(loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022)

Esperanto en la distrikto redakti

En konstruaĵoj sur la tereno de la baroka kastelo Eringerfeld de la urbo Geseke dum la jaro 1985 okazis la 41-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kaj pli ol 400 kongresanoj konatiĝis kun la distrikto. La kastelo kaj ĉirkaŭa tereno tiutempe estis elita privata lernejo, kaj la IJK gastiĝis tie nur escepte - nuntempe la kastelo kaj ĉirkaŭaj konstruaĵoj oficiale kaj konstante estas hotelo kaj kongresejo.

Eksteraj ligiloj redakti