Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Arnsberg
administra sidejo: Unna
areo: 542 km²
loĝantoj: 398 866 loĝantoj  (fine de decembro 2022)
aŭtokodo: UN (Unna)
distrikta subdivido: 10 komunumoj
administreja adreso: Friedrich-Ebert-Str. 17
59425 Unna
retpaĝo: www.kreis-unna.de
Mapo
situo de la distrikto Unna en Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Unna situas en la centro de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio, ene de la tre industriigita Ruhr-regiono. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Unna, kvankam la laŭ loĝantoj plej granda urbo de la distrikto estas Lünen. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 398 866 loĝantojn.

Najbaras la distriktoj Coesfeld norde, Soest oriente, Mark (germane Märkischer Kreis) sude kaj Recklinghausen okcidente. Krome limas la eksterdistriktaj urboj Hamm nordoriente, Hagen sudokcidente kaj Dortmund okcidente.

Administra disdivido redakti

La distrikto konsistas el 10 komunumoj, el kiuj 2 estas urboj.

Urboj

  1. Bergkamen (49 263)
  2. Fröndenberg (Ruhr) (20 548)
  3. Kamen (43 058)
  4. Lünen (86 868)
  5. Schwerte (46 658)
  6. Selm (26 163)
  7. Unna (60 892)
  8. Werne (29 680)

Pliaj komunumoj

  1. Bönen (18 438)
  2. Holzwickede (17 298)

(loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022)

Geografio redakti

La Montaro Ardey estas plejparte arbarhava montoĉeno alta ĝis 273,80 metroj, kiu lokas sur la teritorio de la eksterdistrikta urbo Dortmund same kiel en la distriktoj Ennepe-Ruhr kaj Unna en la Ruhr-Regiono. Situanta norde de la Ruhr, ĝi apartenas al la orienta parto de la Rejnlanda Ardeza Montaro kaj etspace al la Malsuproberga-Marka Montetaro.

Partnerecoj redakti

La distrikto havas partnerajn rilatojn kun la eŭropaj regionoj

Eksteraj ligiloj redakti