Distrikto Recklinghausen
distrikta blazono | situo de la distrikto |
---|---|
![]() |
|
bazaj faktoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Monastero |
deviga regiona ligo: | Vestfalio-Lipo |
libervola regiona ligo: | regiona ligo Ruhr |
administra sidejo: | Recklinghausen |
areo: | 760,36 km² |
loĝantoj: | 614 137 loĝantoj (fine de decembro 2019) |
loĝdenso: | 850 loĝantoj po km² |
aŭtokodo: | RE |
oficiala kodo: | 0 55 62 |
subdivido: | 10 komunumoj |
administra adreso: | Kurt-Schumacher-Allee 1 45657 Recklinghausen |
retpaĝo: | www.kreis-recklinghausen.de |
mapo | |
![]() |
La distrikto Recklinghausen situas en la nordo de la Ruhr-regiono en la nordokcidento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi apartenas al la distriktaro Monastero, estas membro de la provinca komunumligo Vestfalio-Lipo kaj en la regiona ligo Ruhr. Sidejo de la distrikto estas la urbo Recklinghausen. La distrikto, urbeca en la sudo kaj pli kamparaneca en la nordo, estas unu el la plej multhomaj en Germanio. Fine de decembro 2019 la distrikto havis 614 137 loĝantojn.
GeografioRedakti
Geografia situoRedakti
La distrikto Recklinghausen estas randa distrikto de la Ruhr-regiono, kiu norde etendiĝas ĝis la suda Monastera lando. Kun 614 137 loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2019 ĝi estas (krom la speciala kazo regiono Hanovro) la plej loĝantoriĉa distrikto de Germanio. La plej granda rivero en la distrikto estas la Lippe.
Komunumoj apartenaj al la distriktoRedakti
Al la distrikto Recklinghausen apartenas dek komunumoj, kiuj ĉiuj havas urban statuson. Por siaj lokaj aferoj ĝenerale la komunumoj mem kompetentas, dum la distrikto transprenas komunajn, "inter-komunumajn" taskojn (inter krampoj la nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2019).
- Castrop-Rauxel (73 343)
- Datteln (34 596)
- Dorsten (74 704)
- Gladbeck (75 610)
- Haltern am See (37 850)
- Herten (61 821)
- Marl (84 067)
- Oer-Erkenschwick (31 421)
- Recklinghausen (111 397)
- Waltrop (29 328)
Najbaraj distriktoj kaj urbojRedakti
Norde la distrikto Recklinghausen limas al la distriktoj Borken kaj Coesfeld, oriente al la distrikto Unna kaj la eksterdistrikta urbo Dortmund, sude al la eksterdistriktaj urboj Bochum, Herne, Gelsenkirchen, Essen kaj Bottrop samkiel okcidente al la distrikto Wesel.
HistorioRedakti
Dum la mezepoko la regiono ĉirkaŭ Recklinghausen, la feŭdo Recklinghausen, apartenis al la elektoepiskopujo Kolonjo. Ekde 1446 ĝis 1576 ĝi estis ludonata al la regantoj de Gemen (nun parto de la urbo Borken) kaj Schaumburg-Lippe. En 1811 ĝi estis aligata al la duklando Berg.
Post la Viena Kongreso en 1815, la feŭdon Recklinghausen kune kun aliaj vestfalaj ricevis la reĝolando Prusio. La teritorio estis integrata al la provinco Vestfalio. Dum la jaro 1816 ekestis la prusa distriktaro Münster kaj ties distrikto Recklinghausen.
Post pluraj teritoriaj ŝanĝoj, dum administra reformo de la jaroj 1975/76] la distrikto ricevis sian hodiaŭan formon, kiam la iamaj eksterdistriktaj urboj Castrop-Raŭel, Gladbeck kaj Recklinghausen estis enmetitaj en la distrikton.
PolitikoRedakti
BlazonoRedakti
La blazono montras arĝentan urtikofolion sur verda fono – la signo de la Herrlichkeit Lembeck, reglando de la episkopejo Münster en la regiono de Recklinghausen. La nigra kruco estas la signo de la Kolonjaj episkopoj, kiuj posedis grandan parton de la teritorio, la feŭdo Recklinghausen. La ŝlosilo en la kruco simboligas Sanktan Petron, la patronon de Kolonjo.
Partneraj regionojRedakti
- Preston, Britio, 1956
- Douai, Francio, 1965
- Dordrecht, Nederlando, 1974
- Akko, Israelo, 1978
- distrikto Wodzisław, Pollando, 2000
Eksteraj ligilojRedakti
- oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
- detala mapo de la distrikto Arkivigite je 2007-04-18 per la retarkivo Wayback Machine