distrikta blazono Situo de la distrikto
Kreiswappen des Kreises Borken Lage des Kreises Borken in Deutschland
Bazaj faktoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Monastero
regiona ligo: Vestfalio-Lipo
administra sidejo: Borken
areo: 1.418,78 km²
loĝantoj: 379 070 loĝantoj  (fine de decembro 2022)
Loĝodenso: 260 loĝantoj/km²
aŭtokodo: BOR
distrikta kodo: 05 5 54
subdivido: 17 komunumoj
adreso de la administrejo: Burloer Straße 93
46325 Borken
retpaĝo: www.kreis-borken.de
distriktestro: Gerd Wiesmann (CDU)
Mapo
Situo de la distrikto Borken en Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Borken situas en la okcidenta Monastera Lando nordokcidente de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi apartenas al la distriktaro Monastero kaj estas membro en la regiona ligo Vestfalio-Lipo. Sidejo de la distrikto estas la urbo Borken. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 379 070 loĝantojn.

Geografio redakti

Situo redakti

La distrikto Borken en la okcidenta Monastera Lando havas en la okcidento 108 kilometrojn longan landlimon al Nederlando. La proksimeco al gravaj ekonomiaj regionoj en Germanio kaj Nederlando estas avantaĝoj konsekvence eluzataj. La maksimuma etendiĝo nordsuden sumiĝas je 57 km, La maksimuma etendiĝo orientokcidenten estas 61 km. La plej alta altaxjo estas monteto nome Schöppinger Berg, branĉo de la montetaro Baumberge kun 154 m super NN. Kun 7 m super NN la malalta tereno de la rivero Issel ĉe Isselburg-Anholt estas la plej malalta punkto sur la distrikta teritorio. 42,8 % de la areo de la distrikto Borken (608,4 km²) havas statuson kiel pejzaĝoprotektejo, 48,4 km² estas naturprotektejo. [1]

Komunumoj apartenaj al la distrikto redakti

La distrikto Borken dividiĝas en 17 komunumoj apartenaj al la distrikto, el kiuj tri estas mezgrandaj kaj unu granda urboj (inter krampoj la nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022). Por siaj lokaj aferoj laŭprincipe kompetentas la komunumoj mem, dum kiam la distrikto transprenas por malgrandaj komunumoj lokajn aferojn kaj alikaze translokajn taskojn.

Urboj

  1. Ahaus (40 245)
  2. Bocholt (71 930)
  3. Borken (43 489)
  4. Gescher (17 361)
  5. Gronau (Vestfalio) (49 824)
  6. Isselburg (11 208)
  7. Rhede (19 595)
  8. Stadtlohn (20 807)
  9. Velen (13 304)
  10. Vreden (23 161)

Pliaj komunumoj

  1. Heek (8830)
  2. Heiden (8317)
  3. Legden (7564)
  4. Raesfeld (11 832)
  5. Reken (15 336)
  6. Schöppingen (6651)
  7. Südlohn (9616)

Najbaraj distriktoj resp. provincoj redakti

La distrikto Borken limiĝas norde je la malsuprasaksia distrikto Graflando Bentheim (2 km), nordoriente je la distrikto Steinfurt (33 km), oriente je la distrikto Coesfeld (51 km), sudoriente je la distrikto Recklinghausen (29 km), sudokcidente je la distrikto Wesel (45 km), okcidente je la distrikto Kleve (10 km) kaj nordokcidente über 108 km je la nederlandaj provincoj Gelderland kaj Overijssel.

Historio redakti

Antaŭanto de la distrikto Borken estis historiaj juĝdistriktoj kaj la historiaj oficejoj Ahaus, Bocholt kaj Horstmar en la princepiskopejo Monastero samkiel la reglandoj Anholt, Gemen kaj Werth. Post la sekularigo de la princepiskopejo Monastero dum la mediatizo de la Sankta Romia Imperio la teritorio iras en 1803 al la nove formita princlando Salm, antaŭ ol la imperio Francio aneksis ĝin por realigi la kontinenta blokado 1810. Post detirado de la francaj trupoj 1813 kaj la Viena Kongreso la teritorio iĝis parto de la prusa provinco Vestfalio. En 1816 sekvas, rilate al la hodiaŭa distrikta teritorio, la administra subdivido en la distriktoj Borken kaj Ahaus en la distriktaro Monastero. En 1923 la urbo Bocholt malaliĝas la distrikton Borken kaj iĝas eksterdistrikta urbo. Post la Dua Mondmilito la hodiaŭa distrikta teritorio iĝas parto de la brita okupozono kaj en 1946 parto de la nove formita federacia lando Nordrejn-Vestfalio.

Kadre de la komunuma novordigo en 1975 la ĝistiamaj distriktoj Ahaus kaj Borken, la ekterdistrikta urbo Bocholt, la distrikta urbo Isselburg (antaŭe distrikto Rees) samkiel la komunumoj Erle (antaŭe distrikto Recklinghausen) kaj Gescher (antaŭe distrikto Coesfeld) estis kunigitaj al la nuna distrikto Borken. La komunumo Dingden, ĝis tiam apartena al la distrikto Borken, estas alligita al la nove formita komunumo Hamminkeln en la distrikto Wesel.

La 26-an de novembro 2005 en la distrikto Borken oni proklamis katastrofalarmon. Pro fortega neĝado antaŭan tagon kun novneĝonivelo de 30 ĝis 50 cm multaj elektropilonoj kolapsis. Krome multnombraj linioj por alta tensio disŝiriĝis, ĉar ili ne eltenis la pezon de la ĉirkaŭa glaciblendaĵo. Tio kaŭzis elektromankojn en miloj da entreprenoj kaj mastrumaĵoj. Ĉar pro la forfalo de elektro ankaŭ multaj hejtinstalaĵoj en la loĝodomoj ne plu funkciis, oni devis starigi provizorajn kvartirojn por loĝigi la koncernitojn ĉe temperaturoj ĉirkaŭ la glaciiĝpunkto. Por sekurigi la provizado de la loĝantaro oni rajtigis la nutraĵvendejojn en urboj kaj komunumoj ne koncertitaj de la elektromanko malfermiĝi ankaŭ la 27-an de novembro 2005, kvamkam normale oni ne rajtas vendi je dimanĉoj. Pro la granda sturmo de la klientoj tamen jam dum la vespero de la antaŭa tago kelkaj bazaj nutraĵoj rariĝis, ĉar la vendejestroj ne atendis tian pligrandiĝintan bezonon. Tiel ekzemple pano en multaj vendejoj ne plu havigeblis.

Kulturo redakti

En la jaro 2005 la distrikto Borken estis starloko kaj aranĝanto de la Skulptura Bienalo Monasterlando.

Trafiko redakti

Aertrafiko redakti

La plej proksimaj flughavenoj estas Flughaveno Dortmundo, Internacia Flughaveno Duseldorfo kaj Internacia Flughaveno Monastero-Osnabrück en Greven.

Privataj kaj negocaj aviadistoj povas uzi la flughavenon Stadtlohn-Vreden. Glitflugantoj krome povas disponi pri la flughaveno en Borken-Hoxfeld.

Fervoja trafiko redakti

Kvin fervojlinioj trairas la distrikton Borken:

  • okcidente la
    • regiona trajno „Der Bocholter“ (RB 32) ekde Wesel al Bocholt
  • centre de la distrikto
    • regiona trajno „Der Borkener“ (RE 14) ekde Asindo al Borken kaj la
    • regiona trajno „Der Coesfelder“ (RB 45) ekde Dorsten al Coesfeld
  • nordoriente la

La fervojan persontransporton entreprenas la DB Regio NRW kaj la Prignitzer Eisenbahn.

Aŭtoŝoseoj redakti

Du ĉefŝoseoj kaj kvin naciaj ŝoseoj trairas la distrikton Borken:

Fontoj redakti

  1. 1,0 1,1 Kreis Borken (Hrsg.): Zahlen und Fakten 2006. Borken, 2005

Eksteraj ligiloj redakti