Distrikto Steinfurt

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Monastero
administra sidejo: Steinfurt
areo: 1791 km²
loĝantoj: 456 464 loĝantoj  (fine de decembro 2022)
loĝdenso: 242 loĝantoj po km²
aŭtokodo: ST (Steinfurt)
oficiala kodo: 0 55 66
subdivido: 24 komunumoj
administra adreso: Tecklenburger Str. 10
48565 Steinfurt
retpaĝo: www.kreis-steinfurt.de
mapo
situo de la distrikto Steinfurt en Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Steinfurt situas en la pleja nordo de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Steinfurt. Historie kaj kulture la okcidento de la teritorio apartenas al la regiono Monastera Lando, kaj la oriento konsistigas la regionon Teklenburga Lando. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 456 464 loĝantojn.

Najbaras ene de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio la distriktoj Warendorf kaj Coesfeld plus la eksterdistrikta urbo Münster sude, kaj la distrikto Borken okcidente. Krome de la najbara federacia lando Malsupra Saksio norde limas la distriktoj Graflando Bentheim kaj Emsland plus oriente la eksterdistrikta urbo Osnabrück kaj la distrikto Osnabrück.

Administra disdivido redakti

La distrikto konsistas el 24 komunumoj, el kiuj 10 estas urboj (inter krampoj la nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022). Iuj el la sudaj komunumoj (ekzemple Greven) konsidereblas rektaj antaŭurboj de Münster, iuj el la nordaj komunumoj (ekzemple Lotte kaj Westerkappeln) rektaj antaŭurboj de Osnabrück. Pluraj el la distriktaj loĝlokoj havas mezepokajn historiajn urbocentrojn - inter ili elstaras ekzemple Tecklenburg.

Urboj

  1. Emsdetten (36 354)
  2. Greven (38 207)
  3. Hörstel (20 766)
  4. Horstmar (7382)
  5. Ibbenbüren (52 421)
  6. Lengerich (22 980)
  7. Ochtrup (20 230)
  8. Rheine (77 893)
  9. Steinfurt (35 102)
  10. Tecklenburg (9288)

Pliaj komunumoj

  1. Altenberge (10 415)
  2. Hopsten (7789)
  3. Ladbergen (7007)
  4. Laer (6805)
  5. Lienen (8783)
  6. Lotte (14 314)
  7. Metelen (6552)
  8. Mettingen (12 000)
  9. Neuenkirchen (14 072)
  10. Nordwalde (9807)
  11. Recke (11 370)
  12. Saerbeck (7128)
  13. Westerkappeln (11 485)
  14. Wettringen (8314)

Eksteraj ligiloj redakti