Malfermi la ĉefan menuon

Rheine

urbo en Germanio

Rheine [prononco "Rajne"] estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Steinfurt de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2017 la urbo havis 76 018 loĝantojn.

Rheine
Blazono
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Münster
Distrikto Distrikto Steinfurt
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 52°17′N 7°26′O  /  52.283°N, 7.433°O / 52.283; 7.433 (Rheine)Koordinatoj: 52°17′N 7°26′O  /  52.283°N, 7.433°O / 52.283; 7.433 (Rheine)
Alto super la marnivelo 27 - 90 m
Areo 145,08 km²
Loĝantaro 76018 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 05971, 05975, 05459
Poŝtkodo 48429, 48431, 48432 (ĝis la jaro 1993: 4440)
Aŭtomobila kodo ST
Oficiala Municipokodo 05566076
Komunumestro Dr. Angelika Kordfelder
Partio de komunumestro SPD
Oficiala retejo https://www.rheine.de/
Information icon.svg
vdr

Post Münster, Rheine estas la dua plej granda urbo de la historia regiono Monastera Lando. La urbo situas 45 kilometrojn okcidente de Osnabrück kaj 45 kilometrojn oriente de Enschede en Nederlando.

KulturoRedakti

En la norda kvartalo Bentlage troviĝas apudurba ripozumejo. Ĝi konsistas el la salkolekta muro Gottesgabe, la Monaĥejo Bentlage, la Arbaro Bentlage kaj la NaturZoo Rheine.

Partneraj urbojRedakti

Rheine havas partnerajn rilatojn al la urboj:

Rilatoj al EsperantoRedakti

Ĝis junio 2012 lernejano en la urba Kopernikus-gimnazio estis la denaska esperantistino Nicole Klünder, GEJ-aktivulo, ekde somero 2009 TEJO-komitatano A kaj filino de la eksa GEJ- kaj poste GEA-prezidanto Helmut Klünder kaj de ties edzino Ella.