Trakai
Trakai estas historia urbeto en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Trakai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Vilnius (Vilno). En 2023 en la urbeto vivis 5 912 loĝantoj.
Trakai | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Litovio | ||
Distrikto | Vilnius (Vilno) | ||
Komunumo | Trakai | ||
Poŝtkodo | LT-21001 [+] | ||
Telefonkodo | (+370) 528 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 912 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 514 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 54° 38′ N, 24° 56′ O (mapo)54.63333333333324.933333333333Koordinatoj: 54° 38′ N, 24° 56′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 155 m [+] | ||
Areo | 11,5 km² (1 150 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Trakai estis fama dum la frua mezepoko pro kastelo konstruita laŭ iniciato de la litova gandduko Gediminas dum la 13-a jarcento. Multaj aliaj kasteloj konstruiĝis en la areo sekve de tiu unua. Dum multaj jaroj, la regiono distingiĝis de la aliaj partoj de Litovio, ĉar ĉi tie kunvivis multaj etnaj grupoj, krom litovoj ekzemple karaimoj, tataroj, rusoj kaj poloj. Dum la 16-a jarcento ĝi politike kaj ekonomie malpligraviĝis. Dum milito kun Rusio, la urbo komplete detruiĝis. Dum la lastaj jardekoj ĝi rekonstruiĝis kaj multaj festoj celebriĝas tie. Pro sia mezepoka etoso, la urbo ofte bildiĝas sur litovaj poŝtmarkoj.
GeografioRedakti
La urbo troviĝas 28 kilometrojn okcidente de Vilno. Estas 200 lagoj en la regiono, el inter ili la plej profunda (46,7 m) estas Galvė kun 21 insuloj. Galvė kovras areon de 3,88 km², la lago Vilkokšnis 3,37 km² kaj la lago Skaistis 2.96 km².
Dum aprilo 1991 fondiĝis la Historia Nacia Parko Trakai por konservi la regionon, kiu kaj estas nacia kultura heredaĵo kaj aŭtentika natura rezervejo. La parka teritorio kovras 82 km², aldoniĝas 34 km² kovritaj per arbaroj kaj 130 km² kovritaj per lagoj.
Ĝemelaj urbojRedakti
- Akkon en Israelo
- Alanya en Turkio
- Avola en Italio
- Bernburg en Germanio
- Borne en Nederlando
- Giżycko en Pollando
- Ivano-Frankivsk en Ukrainio
- Jarosław (Antaŭkarpatio) en Pollando
- Kondopoga en Rusio
- Koszalin en Pollando
- Lida en Belorusio
- Luck en Ukrainio
- Malbork en Pollando
- Mcĥeta en Kartvelio
- Nowy Sącz en Pollando
- Polack en Belorusio
- Qazax en Azerbajĝano
- Rheine en Germanio
- Târgoviște en Rumanio
En la partnera urbo Malborko (Malbork / Marienburg) aktivas loka grupo de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL).
Eksteraj ligilojRedakti
- paĝoj de la komunumo (litovaj) Arkivigite je 2012-12-25 per la retarkivo Wayback Machine