AkkoAkreo[1], en mezepoko ankaŭ Ptolemais, hodiaŭ oficiala hebree עכו ‘Akkô, Arabe عكّا ‘Akkā (ankaŭ: Acre, Accho, Acco, Hacco), estas malnova havenurbo en Galileo, en norda Israelo. (Geografia situo: 32°55' N, 35°05' O).

Akko

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 47 675  (2015) [+]
Loĝdenso 3 523 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 56′ N, 35° 5′ O (mapo)32.92611111111135.083888888889Koordinatoj: 32° 56′ N, 35° 5′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 13,533 km² ( 135 3.3 ha) [+]
Situo de Akko

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Acre (city) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO
Haveno kaj malnova urbocentro de Akko

La malnova havenurbo situas sur teretendaĵo ĉe norda rando de la golfo de Ĥajfo kaj estas loĝata precipe de araboj. La nova urboparto estas loĝata fare de judoj.

En la urbo gravas nun la industrio, precipe produktado de feraĵoj. La urbo havas ankaŭ fervojon en la linio Nahariyya - Ĥajfo.

Oni malkovris en 1994 la tunelon de la templanoj, kiu estas vizitebla ekde 1999. La tunelo estis konstruita en la 12-a jarcento kaj kondukas de la iama fortikaĵo al la maro (katakombo).

En tiu urbo, de kiu la urbestro Shimon Lankry diras ke ĝi estas 'simbolo de kunvivado', okazas la Arabeska Festivalo (angle: Arabesque Festival) kiu arigas judojn kaj arabojn por kune muziki kaj al kiu partoprenis ekzemple la multlinge kantanta Sarit Hadad (שרה חודדטוב), stelulino de orienta muziko[2].

HistorioRedakti

En 332 a.K., la urbon okupis Aleksandro la Granda.

La Apostolo Paŭlo pasigis unu tagon en Ptolemais (Apostola historio 21:7).

En 638 la urbon okupis la araboj, pli poste la krucmilitistoj en 1110. En 1187 Saladin reokupis la urbon, sed en 1191 sub gvido de Rikardo la Leonkora, la kristanoj reokupis ĝin kaj faris el ĝi ĉefurbon de la restanta Jerusalema reĝlando.

En 1219 Sankta Francisko de Asizo fondis la ankoraŭ nun ekzistantan franciskanan klostron.

Post la muslima okupo de Jerusalemo en 1244, Akkon estis la lasta apogpunkto de la krucmilitistoj, ĝis ĝi la 18-an de majo de 1291 estis finfine perdita por la krucmilitanoj.

En 1517 Akko estis sub regado de sultano Selim la 1-a parto de la osmana imperio.

En la 18-a jarcento estis konstruita la nuna fortikaĵo sur la bazoj de la krucmilitista fortikaĵo fare de paŝao al-Ĝazar, la tiama guberniestro de Damasko La laboron komencis la beduina gvidanto Dahar Al-Omer, kiu fondis propran reĝlandon.

En 1799 okupis la urbon por 61 tagoj Napoleono la 1-a. Pri tio memorigas la restintaj kanonoj sur la fortikaĵa muro.

Bahá'u'lláh, la profet-fondinto de la Bahaa Kredo, ekziliĝis de Adrianopolo al Akko en aŭgusto 1868, kune kun sia familio. Li mortis kaj entombiĝis tre apude ĉe Bahjí en 1892[3].

La urbon okupis la 17-an de majo en 1948 (tri tagojn post la sendependiĝa deklaro de Israelo) la Hagana, juda terorisma grupo, forpelinte la arabajn loĝantojn.

En 2001 la malnova urbo estis deklarita Monda Kulturheredaĵo fare de UNESCO. 15 kilometrojn de la urbocentro situas la nacia arkeologia parko Akzivo, kies plej maljunaj antikvaĵoj elfontas de Meza Kanaano (bronzepoko).

En la somero de 2006, Akko estis daŭre bombardita per misiloj pafitaj el Libano de la Hizbulaho, mortiginte dekojn.

Monda HeredaĵoRedakti

La malnova urbo Akreo estis nomumita Monda Heredaĵo de Unesko.

Pilgrimejo de la Bahaa KredoRedakti

Akko, kiel proksima Ĥajfo, estas sankta loko kaj pilgrimejo por la bahaaj kredantoj de la mondo. La Tombo de Bahá'u'lláh en Bahjí ekster Akro estis aldonita al la Listo de Monda Heredaĵo en 2008 kune kun la Tombo de Báb en Ĥajfo kun ĝiaj 19 terasoj kaj ĝardenoj. Shoghi Effendi, patrono de la Bahaa Kredo (1921-1957) naskiĝis en Akko.

BildojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Tiel la esperantigo en Esslemont, J.E., Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko, 2-a eld. s.l.: Bahaa Esperanto-Ligo 1978, p. 300, 307 [1-a eld. Kolonjo 1930].
  2. (en) Silvia G Golan, The Arabesque Festival in Acre - 11.6.19 - The International Festival of Classical and Andalusian Arabic Music, Diplomacy.co.il, la 5an julio 2019.
  3. Esslemont 1978.

Eksteraj ligilojRedakti