Selim la 1-a (Osmanida turka: سليم اوّل, Turka: I.SelimYavuz Sultan Selim; naskiĝis la 10-an de oktobro 1465/1466/1470 kaj mortis la 22-an de septembro 1520) estis Sultano de la Otomana Imperio de 1512 ĝis 1520. Lia regado estas notinda pro la grandega ekspansio de la Imperio, precipe lia konkero inter 1516 kaj 1517 de la tuta Mamluka Sultano de Egiptio, kiu inkluzivis Sham, Heĝazon, Tihamah kaj Egiption. En 1517, la ŝarifo koncedis al li la titolon "Gardanto de la du noblaj sanktejoj Mekko kaj Medino" (خادم الحرمين الشريفين, Ĥādim al-ḥaramajn aŝ-Ŝarīfajn). Per la konkero kaj la unuiĝo de la islamaj landoj, Selim farĝis la defendanto de la sanktaj urboj Mekko kaj Medino.

Selim la 1-a
Sultano de la Otomana imperio
Regado de la 26-a de majo 1512 ĝis la 22-a de septembro 1520
Antaŭulo Bajezido la 2-a
Sekvanto Sulejmano la 1-a
Kronado 1512
Ceteraj titoloj Kalifo de Islamo, Amir al-Mu'minin, Kuratoro de la Du Sanktaj Moskeoj
Persona informo
سليم اوَّل
Naskonomo Osmanida turka: سليم اوّل, Turka: I.SelimYavuz Sultan Selim
Naskiĝo 10-a de oktobro 1465/1466/1470
en Asmaya, Otomana imperio
Morto 22-a de septembro 1520
en Tekirdağ, Çorlu
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per antrakso vd
Tombo Moskeo Yavuz Selim, Fatih, Istanbulo
Religio islamo vd
Lingvoj Osmanida turkaarabapersamezepoka grekatatara vd
Subskribo Selim la 1-a
Familio
Dinastio Osman
Patro Bajezido la 2-a
Patrino Gülbahar Hatun
Gefratoj Şehzade Korkut • Şehzade Ahmed • Ayşe Sultan vd
Edz(in)o Ayşe Hafsa Sultan
Infanoj Sulejmano la 1-a, Hatice Sultan, Beyhan Sultan, Şah Sultan, Fatma Sultan, Şehzade Sultan,
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La ekspansio en la Mezorienton reprezentis subitan ŝanĝon en la politiko de ekspansio de la Imperio, kio, antaŭ lia reĝo, estis plejparte en la Balkanan duoninsulon (Sudorienta Eŭropo) kaj Anatolion. Kiam li mortis en 1520, la Otomana Imperio etendiĝis ĝis 1 miliardo da akreoj (ĉirkaŭ 4 milionoj da kvadrataj kilometroj), triobliĝinte en areo dum la regado de Selim.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Selim I en la angla Vikipedio.