Levantenio
La regiono Levantenio aŭ Levantenujo (laŭ la hispana kaj itala vorto "levante" por "regiono de la leviĝanta suno") en vasta senco estas ĉiuj landoj en la orienta parto de la Mediteranea Maro, do ĉiuj landoj oriente de Italio kaj Grekio, inkluzive de Turkio, Libano, Sirio kaj Egiptio. En malvasta senco la regiono aparte fokusigas la regionon, kiu inkluzivas la teritoriojn de la hodiaŭaj Sirio, Jordanio, Libano, Israelo kaj Palestino. La tiamaj loĝantoj de la orienta parto de la mediteranea regiono nomiĝis "levantenoj".[1]
Levantenio | |||
---|---|---|---|
regiono, kultura regiono [+] | |||
Lando | Azio | ||
Regiono | Mezoriento | ||
- koordinatoj | 34° 0′ 0″ N, 36° 0′ 0″ O (mapo)3436Koordinatoj: 34° 0′ 0″ N, 36° 0′ 0″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Qurnat as Sawda' [+] | ||
Loĝantaro | 44 550 926 [+] (21-a jarcento) | ||
Levantenio | |||
Vikimedia Komunejo: Levant [+] | |||
La vorto indikas eŭropan vidpunkton, kaj estis aparte ofte uzata en tekstoj de la mezepoko. En la germana lingvo oni nomis la regionon ankaŭ Morgenland, do "matena lando", kio ankaŭ aludas al la matena sunleviĝo en tiu regiono, se la observanto troviĝas en Eŭropo.
En la regiono Levantenio dum la neolitika epoko komenciĝis revolucio da homaj inventaĵoj, kiuj siaepoke tre ŝanĝis la vivon de la homaro kaj tre disvastiĝis al Eŭropo, Azio kaj Afriko. La ĉefa karakterizaĵo de la ŝanĝiĝo estis la enkonduko de agrikulturo kaj la forlaso de nomada vivo.
El eŭropa vidpunkto la regiono Levantenio iĝis aparte grava dum la komenciĝo de la dua jarmilo post Kristo, kiam la urbaj ŝtatoj de Italio pli kaj pli intensigis la komercadon kun la regiono. La krucmilitoj de la 12-a kaj 13-a jarcentoj, kiuj gvidis eŭropajn kavalirojn aparte el Germanio, Francio kaj Italio al Levantenio kaj aparte al la urbo Jerusalemo, favorigis tiujn komercajn kontaktojn. Levantenio estis grava merkatejo por valoraj varoj - aparte spicoj, teo kaj juveloj -, kiuj ŝipe transportiĝis trans la Hinda Oceano kaj per la aziaj karavanaj vojoj, kaj kiuj interŝanĝiĝis kontraŭ eŭropaj varoj kiel ekzemple tukoj. La komercado kun Levantenio signife kontribuis al la riĉeco de italaj urboj kiel Ĝenovo kaj Venecio. La plivastiĝo de la Otomana Imperio tamen tre malhelpis tiun negocon, ĉar la osmanoj meze de la 15-a jarcento konscie blokis la komercadon inter Eŭropo kaj Levantenio. Pro la malkovro de novaj transmaraj ŝipaj vojoj inter Eŭropo, Arabio kaj Barato (Hindio) la ekonomia graveco de Levantenio malkreskis.
Dum la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento funkciis aŭstraj, britaj, francaj, italaj, germanaj kaj rusaj poŝtoficejoj en diversaj havenoj de Levantenio, kun propraj eldonoj aŭ speciale surpresitaj indikoj sur la respektivaj poŝtmarkoj. En 1923 tiu permeso estis definitive nuligita pro decido de la Universala Poŝta Unio.
Pri la signifoŝanĝiĝo de la vorto "Levantenio"
redaktiKiel menciite, dum la mezepoko la hispana kaj itala vorto "levante" unue simple havis la signifon "oriento", poste celis ĉiujn landojn oriente de Grekio (foje inkluzive de ĝi) kaj fine en malvasta senco la regionon de la hodiaŭaj Sirio, Jordanio, Libano, Israelo kaj Palestino. Dum la 19-a jarcento la vorto "levanteno" estis homo, kiu havis unu gepatron el Eŭropo kaj la alian el okcidenta Azio. En la komercaj urboj de Levantenio estas multaj tiaj homoj, kiuj plej ofte havis eŭropan komercistan patron kaj okcidentazian patrinon, kaj kompreneble ili estis kulturaj perantoj inter Eŭropo kaj okcidenta Azio.
Daniel Moirand en sia listo de proponitaj vortoj por sia traduko de La Libro de la mirindaĵoj de Marko Polo proponas la vorton "Levanto" por la sama koncepto eble kiel adapto de "Levante", sciante, ke PIV agnoskas nur "Levantanion".[2]
Laŭ moderna kulturscienca koncepto la vorto "levanteno" tamen celas aparte ĉiujn katolikajn kristanojn en la Otomana Imperio kaj la nuna okcidenta Azio, kies religio kaj kulturo estas ponto inter okcidenta Azio kaj Eŭropo.
Kulturo
redaktiLevantena kuirarto estas la tradicia kuirarto de Mediteranea Oriento, konata en la araba kiel la Bilad al-Sham kaj Maŝreko, kiu kovras grandan areon de la orienta Mediteraneo. Ĝi plu havas influan ĉeftendencan karakteron en plej multaj pladoj hodiaŭaj.
Libana kuirarto estas levantenia maniero de kuirado kiu inkluzivas abundon de ĉiaj grenoj, fruktoj, legomoj, ameloj, freŝa fiŝo kaj marfruktoj; bestaj grasoj estas manĝataj modere. Birdaĵoj estas manĝata pli ofte ol ruĝa viando, kaj kiam ruĝa viando estas manĝata, ĝi kutime estas ŝafidaĵo ĉe la landa marbordo, kaj kapra viando en la montaraj regionoj. Ĝi ankaŭ enhavas abundajn ajlon kaj olivoleon, ofte kondimentitajn per citrona suko. Ankaŭ kikeroj kaj petroselo estas bazaj de la libana dieto. Libana kuirado derivas sian stilon el diversaj influoj, kiel ekzemple turkaj, arabaj, kaj mediteraneaj kuirartoj.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ PIV 2002 p. 672
- ↑ Marko Polo, La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo, traduko, notoj, antaŭparolo, epilogo kaj postparolo de Daniel Moirand, publikigis UEA, Rotterdam, 2001 (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 34, 445 paĝoj, p. 55) ISBN = 92-9017-075-1
Bibliografio
redakti- Stanley Gibbons: "Stamp Catalogue - Part 2: Austria & Hungary" [katalogo pri poŝtmarkoj - 2-a parto: Aŭstrio kaj Hungario], 6-a eldono 2002, paĝoj 148-152
- Rienk M. Feenstra kaj aliaj: "Postal History, Postage and Revenue Stamps, Coins & Banknotes" [poŝta historio, poŝtaj kaj impostaj markoj, moneroj kaj monbiletoj] (2001, ISBN 960-85275-6-2)
- Stuart Rossiter kaj John Flower: "The Stamp Atlas" [la atlaso pri poŝtmarkoj]
Eksteraj ligiloj
redakti- paĝoj de la "enciklopedio pri poŝta historio" (anglalingvaj). Arkivita el la originalo je 2012-10-10. Alirita 2007-11-21 .