Kikero (Cicer) estas genro de herboj, el kiuj la plej konata specio (Cicer arietinum L., ankaŭ fojfoje Cicer arientinium L.) estas unujara herbo kun pinataj folioj, unuopaj floroj, kvazaŭ pufaj guŝoj. La guŝoj povas enteni blankajn, flavajn, ruĝajn aŭ nigrajn, angulecajn grajnojn. La junaj guŝoj kaj la maturaj grajnoj estas manĝataj. Oni povas produkti farunon, nome kikerfaruno, el la grajnoj de tiuj plantoj, kiu poste povas esti uzata ekzemple por fritaĵoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kikero

Biologia klasado
Klado: Archaeplastida
Klado: Verda planto Chlorobionta
Klado: Streptophyta
Klado: Embriofitoj Embriophyta
Klado: Trakeofitoj Tracheobionta
Klado: Spermatofitoj Spermatophyta
Klado: Angiospermoj Magnoliophyta
Klado: Verdukotiledonaj
Klado: Rozedoj
Ordo: Fabales
Familio: Fabaceae
Genro: Cicer
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Specoj de kikeroj redakti

Estas du oftaj specoj de kikerplantoj aŭ semoj

 
Kreskigejo de kikeroj.
 
Cicer arietinum noir - Muzeo de Tuluzo

Nutrovaloro redakti

(vidu sube)

Kikeroj, plenkreskaj semoj, kuiritaj sen salo
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 160 kkal   690 kJ
Karbonhidrato 27.42 g
- Sukeroj 4.8 g
- Fibro 7.6 g
Graso 2.59 g
- saturitaj grasoj 0.269 g
- mononesaturitaj 0.583 g
- polinesaturitaj 1.156 g
Proteino 8.86 g
Akvo 60.21 g
Vitaminoj
A-vitamino ekvivalento. 1 μg 0%
Tiamino (B1-vitamino)  0.116 mg 9%
Riboflavino (B2-vitamino)  0.063 mg 4%
Nikotina acido (B3-vitamino)  0.526 mg 4%
Pantotena acido (B5-vitamino)  0.286 mg 6%
Piridoksino (B6-vitamino)  0.139 mg 11%
Foliata acido (B9-vitamino)  172 μg 43%
Kobalamino (B12-vitamino)  0 μg 0%
C-vitamino  1.3 mg 2%
E-vitamino  0.35 mg 2%
K-vitamino  4 μg 4%
Mineraloj
Kalcio  49 mg 5%
Fero  2.89 mg 23%
Magnezio  48 mg 13% 
Fosforo  168 mg 24%
Kalio  291 mg 6%
Natrio  7 mg 0%
Zinko  1.53 mg 15%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle

Kemia enhavo redakti

Formononetino, bioŝanino B, aŭ C16H12O4 estas izoflavono nature trovata en plantoj kaj herboj tiaj kiaj Trifolium pratense, Maackia amurensis kaj Cicer arietinum.

Vidu ankaŭ redakti