Kobalamino ankaŭ nomita Vitamino B12 estas ruĝa kristala materio, kiu malbone solviĝas en akvo. Koncerne la strukturo ĝi estas la plej kompleksa vitamino kiun ni konas. Krom kobalamino, kombinaĵoj en vivantaj organismoj kiuj enhavas kobalton estas tre maloftaj.

Strukturo de Kobalamino
Spaca bildo de kobalamino

Efiko redakti

Kobalamino estas, en la stomako, liberigita de la ĉirkaŭvolvantaj proteinoj el la nutraĵo per la funkciado de stomaka suko kaj enzimoj. Sekve ĝi ligiĝas al la r-faktoro, proteino produktata de la parotidoj, kaj estas transportata al la duodeno. Per enzimoj el la pankreato la ligo kun la r-faktoro estas rompita, kaj kobalamino sin ligas kun intrinseka faktoro. Ĉi tiu estas glikoproteino produktata en la parietelaj ĉeloj en la stomako. La formita komplekso sekve estas absorbata en la lasta parto de la ileo per specifaj riceviloj. Ĉirkaŭ unu elcento povas esti pasive absorbata, sen intrinseka faktoro aŭ riceviloj en la intestoj.

Kobalamino necesas por la formado de metionino, aminacido kiu estas esenca por la DNA-sintezo. Karenco je kobalamino pro tio kondukas al problemo ĉe rapide dividantaj ĉeloj kiuj produktas multe da DNA. Tio estas plej klara ĉe eritrocitoj, sed ankaŭ la tegaĵo de la intestoj, de vagino kaj lango estas malpli bone produktataj.

Dua funkcio de kobalamino estas la stimulado de la formado de mjelino. Ĉi tiu proteino ĉirkaŭvolvas la aksonojn pro kio la impulsgvidado de la nervo estas plibonigata.

La manko de vitamino B12, ankaŭ konata kiel manko de kobalamino, estas la medicina kondiĉo de malaltaj sangaj niveloj de vitamino B12. Laŭ milda manko, homo povas sentiĝi laca kaj havi reduktitan nombron da ruĝaj globuloj (anemio). Ĉe modera manko povas ekzisti inflamo de la lango kaj la komenco de neŭrologiaj problemoj inkluzive de nenormalaj sentoj kiel pikado, dum severa manko povas inkluzivi reduktitan korfunkcion kaj pli grandajn neŭrologiajn problemojn. Neŭrologiaj problemoj povas inkluzivi ŝanĝojn je refleksoj, malbona muskola funkcio, memoraj problemoj, malpliigita gusto, kaj en ekstremaj kazoj psikozo. Foje provizora malfekundeco ankaŭ povas okazi. Ĉe junaj infanoj simptomoj inkludas malbonan kreskon, malbonan disvolviĝon kaj malfacilaĵojn kun movado. Sen frua traktado iuj el la ŝanĝoj povas esti konstantaj.

Troviĝo redakti

Vitamino B12 ekskluzive estas produktata de mikro-organismoj. Bestoj kaj plantoj ne povas produkti B12-vitaminon. Bestoj kovras sian bezonon per memportado de ĉi tiuj mikro-organismoj (kiel la plejmulto el la remaĉuloj), aŭ per manĝado de aliaj bestoj, aŭ per manĝado de produktoj en kiuj troviĝas multaj mikro-organismoj, kiel (ilia propra) fekaĵo. Ankaŭ en la homa intesto troviĝas mikro-organismoj kiuj en simbiozo kun la homo produktas B12-vitaminon. Ĉi tiuj mikro-organismoj tamen troviĝas en parto de la intestoj kie la B12 ne plu estas absorbata. Tial la homoj dependas de ekstera fonto de B12: bestaj produktoj aŭ por veg(etal)anoj: B12 piloloj.

B12 grandparte estas stokita en la hepato, ankaŭ ĉe bestoj. Hepato tial estas bona fonto de B12. Kiam ankoraŭ ne ekzistis B12-piloloj oni uzis hepaton aŭ hepatekstrakton por homoj kun karenco je B12.

Vitamino B12 en la naturo nur troviĝas en dolĉa kaj sala akvo, en la tero kaj en ekskrementoj. Ĝi povas esti produktata el bestaj produktoj kiel lakto kaj laktaĵoj, viando kaj viandaĵoj, fiŝoj kaj ovoj. La totala sintezo de B12 estis raportita en 1973 fare de Robert Burns Woodward [1], kaj restas unu el la klasikaj atingoj de totala sintezo.

En kelkaj algoj kaj marherboj troviĝas vitamino-B12 simila materio, sed tiu estas neaktiva kiel vitamino, kaj do ne efikas kiel nutra materio por veganoj (kiel oni antaŭe pensis). La surogat-B12 el algoj povas eĉ havi negativan efikon ĉar ili povas bloki la absorbon de vera B12. Oni ankaŭ ofte pensas ke gisto aŭ gistekstraktoj entenas B12-vitaminon sed tio ne estas vera. La miskompreno verŝajne ekestis ĉar multaj B12-piloloj estas faritaj el gisto kun aldono de artefarita B12. Pura gisto nature ne entenas B12-vitaminon.

Referencoj redakti

  1. Aŭtoro: Khan,AG and Easwaran,SV, titolo: Woodward's Synthesis of Vitamin B12, jaro: 2003, ĉapitro: 8, paĝoj: 8-16, rete: http://www.ias.ac.in/resonance/June2003/June2003p8-16.htm

Eksteraj ligiloj redakti