Naturhistoria Muzeo de Tuluzo

muzeo en Francio
(Alidirektita el Muzeo de Tuluzo)

La Naturhistoria Muzeo de Tuluzo, franclingve Muséum de Toulouse, estas muzeo de naturscienco kaj antropologio en Tuluzo, Francio. Ĝi situas en la kvartalo Busca-Montplaisir, ene de la Ĝardeno de la Plantoj. Ĝi gastigas kolekton de pli da 2,5 milionoj da aĵoj sur proksimume 6000 m² da areo, sen nombri la eksterajn dependaĵojn[1]. Ĝi estas la dua plej granda naturhistoria muzeo el Francio, tuj post tiu de Parizo.

Naturhistoria Muzeo de Tuluzo
Muséum de Toulouse
muzeo de natura historio
Lando Francio vd
Situo Tuluzo
Estiĝo 1796
Koordinatoj 43° 35′ 38″ N, 1° 26′ 57″ O (mapo)43.5938888888891.4491666666667Koordinatoj: 43° 35′ 38″ N, 1° 26′ 57″ O (mapo)
Naturhistoria Muzeo de Tuluzo (Tuluzo)
Naturhistoria Muzeo de Tuluzo (Tuluzo)
DEC
Naturhistoria Muzeo de Tuluzo
Naturhistoria Muzeo de Tuluzo
Situo de Naturhistoria Muzeo de Tuluzo
Map
Naturhistoria Muzeo de Tuluzo
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Retpaĝo http://www.museum.toulouse.fr
vdr
Naturhistoria Muzeo de Tuluzo
france: Muséum de Toulouse
muzeo
Lando Francio Francio
Regiono Sudo-Pireneoj
Urbo Tuluzo
Adreso 35 aleo Jules Guesde
31000 Tuluzo
Tipo de muzeo Nacia muzeo
Koordinatoj 43° 35′ 39″ N 01° 26′ 58″ O / 43.59417 °N, 1.44944 °O / 43.59417; 1.44944 (mapo)
Estiĝo 1796
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Muséum de Toulouse
Retpaĝo: www.museum.toulouse
Portalo pri Francio
Enirejo de la Muzeo de Tuluzo
43° 35′ 37.89″ N 1° 26′ 57.42″ O / 43.5938583 °N, 1.4492833 °O / 43.5938583; 1.4492833 (mapo)
Multobla vido de osta Azilia harpunokapo, el ĉirkaŭ antaŭ 10,000 jaroj.

Historio redakti

La muzeo estis kreita en 1796 de la naturalisto Philippe-Isidore Picot de Lapeyrouse, en la malnovaj konstruaĵoj de la monaĥejo de la Karmelanoj, havigante al la muzeo prestiĝan situon. Tiam rezervita nur por naturalistoj, ĝi malfermiĝis al publiko en 1865 pro decido de la municipa konsilio kun nova misio: akcepto de publiko. Edouard Filhol estis la unua estro de tiu nova institucio.

Samepoke, la universitata botanika ĝardeno instalita en la kvartalo Saint-Sernin, estis translokita en tiun malnovan monaĥejon. En 1887, okaze de la Tuluza Internacia Ekspozicio, ĝi iĝis la Ĝardeno de la Plantoj, kaj baldaŭ aliformiĝis ĝis ĝia aktuala topografio. Ĝi kolektas plurajn centojn da plantspecioj, inkluzive multajn arbojn. Tiu ĝardeno estas plena parto de la muzeo.

Tiu tuluza muzeo estis la unua muzeo en la mondo kiu malfermis galerion pri prahistorio, la “galerion de la kavernoj”, danke al kunlaborado de Émile Cartailhac, Jean-Baptiste Noulet, Édouard Lartet kaj Eugène Trutat[2].

En 1950, kun 19 ĉambroj viziteblaj de publiko, la muzeo iĝis vera scienca poluso. Ĝi pliriĉiĝis inter la du mondmilitoj per multaj donacoj: la ornitologiaj kolektoj de D-ro Victor Besaucèle (1847-1924), la etnologiaj kaj konkaj kolektoj de Gaston de Roquemaurel (1804-1878), kaj la kolekto Dupuy pri malakologio.

En 1971, sub la impulso de Claudine Sudre, la muzeo sin provizis per pedagogia servo kaj infana biblioteko.

Pro malfortaĵoj en la muzea konstruaĵo, la lokaloj estis fermitaj de 1997. En 1999, nova koncepto de konstruaĵo estis proponita. La ejo restos konstruata dum pluraj jaroj, kaj reorganiziĝos per pluraj lokoj ĉirkaŭ Tuluzo.

La nuna muzeo redakti

Post dekjara fermo, la muzeo remalfermas siajn pordojn en decembro 2007 por la infanaj grupoj (lernejoj kaj libertempaj centroj de Tuluzo), kaj la 26-an de januaro 2008 por ĉiuj[3]. Tiel, la konstruaĵa areo estas duobligita (6000 m²) vastiĝante al najbaraj terenoj. La aero dediĉata al ekspozicioj estas 3000 m², sur tri etaĝoj. La botanika ĝardeno de la Universitato Paul-Sabatier, 5500 m² vasta, ankaŭ partoprenas en la loka rearanĝo.

Tiu projekto estis ellaborita de la arkitekto Jean-Paul Viguier.

Referencoj redakti

  1. france La Naturhistoria Muzeo de Tuluzo[rompita ligilo] ĉe la oficiala retejo de la turisma ofico de Tuluzo Arkivigite je 2012-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
  2. france Le Muséum de Toulouse et l'invention de la préhistoire, 2010 (ISBN 978-2-906702-18-9).
  3. france Blogo de la Naturhistoria Muzeo de Tuluzo Arkivigite je 2014-07-19 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti

  • PDF[rompita ligilo] Priskribo el la kolektoj en angla