Karmelanoj

romkatolika almoza monaĥa ordeno

Karmelanoj estas anoj de kristana (nun katolika) ordeno. La nomo de la ordeno en la latina estas Ordo Fratrum Beatissimæ Virginis Mariæ de Monte Carmelo (Ordeno de la Fratoj de la Benata Virgino Maria de Monto Karmel). estas romkatolika almozpetanta ordeno, estis origine kontempla ermita ordeno por viroj kaj virinoj kun komunumoj sur la monto Karmel kiu dum la 11-a jarcento situis en Palestino, de kie ĝi disvastiĝis dum la krucmilitoj.

Karmelanoj
contemplative order • unua ordeno • organizaĵo
Moto zelo zelatus sum pro Domino Deo exercituum
Fondinto(j) Saint Bertold vd
Filioj Hermits of the Most Blessed Virgin Mary of Mount Carmel • Moniales Ordinis Carmelitarum vd
Posedatoj The Disputation with Simon Magus and the Crucifixion of Peter • Mönchmühle Ravensburg • Quidenham Hall • Convento das Carmelitas em Chókwé vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Modernaj monaĥoj de la Karmelanoj

Kiel la franciskanoj, dominikanoj kaj aŭgustenanoj, distingas sin de la aliaj monaĥaj ordenoj en tio, ke ĝi konfesas anstataŭ individua malriĉeco kolektivan malriĉecon. Ili dependas de sia propra manlaboro kaj de almozpetado por sia vivtenado.

Historio redakti

La ordeno eble fondiĝis dum la 12-a jarcento ĉe Monto Karmel, Israelo, tiam en krucmilita regno. En 1226 la papo aprobis la ordenajn regulojn. En 1238, pro la malforto de la krucmilititaj regnoj, ili translokiĝis al Kipro kaj Sicilio. En 1240 ili fondis monaĥejon ĉe Aylesford, Kent, Anglio, kaj estis aliaj monaĥejoj en Eŭropo. En 1245, ĉe Aylesford, okazis la unua ĝenerala kunveno de la ordeno, kiam ili nomumis sian unuan "generalon" por estri la tutan ordenon.

Dum la dua duono de la 16-a jarcento Sankta Terezo el Avila kaj Sanka Johano de la Kruco enkondukis reformojn kaj estigis la senŝuajn karmelanojn (O.C.D. - Ordo carmelitarum discalceatorum).

 
Blazono de la ordeno

La karmelanoj multe suferis dum la franca revolucio. Fine de la 19-a jarcento restis nur ĉirkaŭ 200 anoj tra la tuta mondo. Tamen dum la sekva jarcento la ordeno pligrandiĝis kaj en 2001 estis proksimume 2,100 monaĥoj, 700 monaĥinoj en 70 enfermitaj monaĥinejoj, kaj 13 filiiĝintaj komunumoj. Aldone, la tria ordeno (kiu enhavas nemonaĥajn anojn) nombris 25-30 mil.

Sankta Tereza de Lisieux kaj Edith Stein estis famaj karmelaninoj.

La ordeno emfazas la kontemplan vivmanieron kaj la adoron de Sankta Maria.

La internacia ordeno de karmelanoj estas NRO en kunlaboro kun Unuiĝintaj Nacioj.